Windows 95 estasgrafikaoperaciumo orientita al konsumantoj. Ĝi estis aperigita la 24-an de Aprilo 1995 deMicrosoft kaj estis grandega paŝo antaŭen kompare al antaŭaj operaciumoj deWindows-serio. Dum ĝi estis evoluigata, ĝi estis konata sub la kodnomoĈikago.
La ĉefa ideo por Windows 95 estis kunligi tiutempe ankoraŭ apartanMS-DOS kajWindows operaciumoj. Tio gvidis al signifaj plibonigoj kompare al la popularaWindows 3.1, ĉefe en tiesgrafika interfaco, kies bazoj kaj strukturo estas plu uzataj eĉ en la plej lastaj versioj de la operaciumo, kielWindows Vista. Estis ankaŭ multaj pliaj modifoj de la interna funkciado, inkluzive la subtenon por 256-literajlongaj dosiernomoj kun miksita uskleco kaj preemptiva plurtaska protektita moduso por 32-bitaj aplikaĵoj. Se la antaŭaj versioj deWindows estis nur helpaj "operaciaj medioj", kiuj postulis MS-DOS-operaciumon (kutime aĉetatan aparte), Windows 95 estis kunigita operaciumo, kaj tio estis grava merkatiga ŝanĝo.
Windows 95 sekvisWindows for Workgroups 3.11, kiu estis konata per siaj nesubteno de malnovaj 16-bitajx86 procesoroj, kaj postulis almenaŭIntel 80386 (aŭ kongruan) procesoron, kiu subtenusprotektitan moduson
| Ĉi tiu artikolo ankoraŭ estasĝermo.
Helpu al Vikipedio plilongigi ĝin. Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi ( menciante la fonton). Bonvolu aldoni parametron por plibone kategoriigi la paĝon. |