Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Wim Kok

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Wim Kok
Persona informo
Wim Kok
NaskonomoWillem Kok
Naskiĝo29-an de septembro1938 (1938-09-29)
en Bergambacht
Morto20-an de oktobro2018 (2018-10-20) (80-jaraĝa)
en Amsterdamo
Mortis perKora malsufiĉoRedakti la valoron en Wikidatavd
Lingvojnederlandavd
LoĝlokoAmsterdamovd
ŜtatanecoReĝlando de NederlandoRedakti la valoron en Wikidatavd
Alma materNyenrode Business University(en)TradukiRedakti la valoron en Wikidatavd
PartioPartij van de ArbeidRedakti la valoron en Wikidatavd
SubskriboWim Kok
Familio
Edz(in)oRita Kok(en)Traduki(1965–2018)Redakti la valoron en Wikidatavd
Profesio
Okupopolitikisto
sindikatistoRedakti la valoron en Wikidatavd
Aktiva enHagovd
 
Postenoj
PostenojMinister of State(en)Traduki(2003–2018)
membro de la dua ĉambro de la nederlanda parlamento(1998–1998)
Nederlandaj ĉefministroj(1994–2002)
Ministro pri Ĝeneralaj Aferoj de Nederlando(1994–2002)
membro de la dua ĉambro de la nederlanda parlamento(1994–1994)
Ministro pri Financo de Nederlando(1989–1994)
Vicĉefministro de Nederlando(1989–1994)
Leader of the Labour Party(en)Traduki(1986–2001)
membro de la dua ĉambro de la nederlanda parlamento(1986–1989)Redakti la valoron en Wikidatavd
 
Honorigoj
Honorigojvd
 
Membrecoj
MembrecojFederatie Nederlandse Vakbeweging(mul)Traduki (prezidanto)(1976–1986)Redakti la valoron en Wikidatavd
Dum22-a de aŭgusto1994
AntaŭuloRuud Lubbers
vdFonto:Vikidatumoj
vdr

Willem (Wim)Kok (naskiĝis la29-an de septembro1938 enBergambacht, mortis la20-an de oktobro 2018) estisnederlandapolitikisto kaj inter la jaroj1994 kaj2002 ĉefministro de du sinsekvaj registaroj. Wim Kok estis membro de laPartij van de Arbeid (PvdA).

Biografio

[redakti |redakti fonton]

Wim Kok studis ekonomion en la sola privata universitato de Nederlando kaj poste unue estis sekretario kaj poste prezidanto de nacia sindikato. Inter1986 kaj1989 li prezidis la frakcion de sia partioPartij van de Arbeid en la dua ĉambro de la nederlanda parlamento. Inter1989 kaj1994 li estis ministro pri financoj kaj vica ĉefministro en la kristandemokrata-socialdemokrata registaro deRuud Lubbers. Krome li ekde1989 interalie estis prezidanto de laSocialista Internacio, kaj vicprezidanto de la centra banko de Nederlando.

Inter la22-a de aŭgusto1994 kaj22-a de julio2002 li estis ĉefministro de Nederlando. Kun sia registaro li demisiis dumaprilo2002, transprenante la politikan respondecon pri la misa kampanjo de nederlande gvidita soldataro deUnuiĝintaj Nacioj en laenklavoSrebrenica, kiu ne sukcesis plenumi sian taskon protekti la lokan civitanaron.

Dum siaj periodoj de ministro pri financoj kaj ĉefministro li konsekvence pledis por redukto de la ŝtataj elspezoj, sukcesis kreigi novajn laborlokojn kaj ekonomian kreskon. Pro tiu kresko ekestis manko de laborfortoj, kio aparte senteblis enhospitaloj kajlernejoj, kie prokrastiĝis operacioj kaj forfalis lernejaj lecionoj, pro manko de flegistoj, kuracistoj kaj instruistoj. La malkontento pri tio dum 2002 gvidis al malvenko de la partio PvdA en la parlamentaj balotoj.

Honorigoj

[redakti |redakti fonton]

Ekde la 11-a de aprilo 2003 Wim Kok estasMinister van Staat, do "ŝtata ministro" - tiun honoran dumvivan titolon en maloftaj kazoj atribuas la nederlandareĝino laŭ peto de la konsilio de ministroj. La ŝtataj ministroj ne membras en la konsilio de ministroj, sed en komplikaj politikaj situacioj povas esti demandataj de la reĝino aŭ la registaro doni konsilon.

Eksteraj ligiloj

[redakti |redakti fonton]
v  d  r
Ĉefministroj deNederlando
Prezidantoj de la
Ministrokonsilantaro
(titolo ekde 1815)
Gerrit SchimmelpenninckDirk Donker CurtiusJacob de KempenaerJohan Rudolf ThorbeckeFloris Adriaan van HallJustinus van der BrugghenJan Jacob RochussenFloris Adriaan van HallJacob van Zuylen van NijeveltSchelto van HeemstraJohan Rudolf ThorbeckeIsaäc Dignus Fransen van de PutteJulius van Zuylen van NijeveltPieter Philip van BosseJohan Rudolf ThorbeckeGerrit de VriesJan HeemskerkJoannes Kappeyne van de CoppelloConstantijn Theodoor van Lynden van SandenburgJan HeemskerkÆneas Mackay d.J.Gijsbert van TienhovenJoan RöellNicolaas PiersonAbraham KuyperTheodor de MeesterJan HeemskerkPieter Cort van der LindenCharles Ruys de BeerenbrouckHendrikus ColijnDirk Jan de GeerCharles Ruys de BeerenbrouckHendrikus ColijnDirk Jan de GeerPieter Sjoerds Gerbrandy
Blazono de Nederlando
Ĉefministroj
(titolo ekde 1945)
Bibliotekoj
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Wim_Kok&oldid=8569656"
Kategorioj:
Kaŝita kategorio:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp