Liaj unuaj poeziaj kaj prozaj verkoj ne rikoltis grandan atenton, sed tio ŝanĝiĝis, kiam en 1929 aperis lia romanoSartoris, kiu – same kiel liaj sekvaj verkoj – temis pri la socia vivo de familioj en la Usona sudo. Krom verki romanojn, rakontojn kaj poemojn Faulkner ankaŭ elprovis sin kiel scenaristo enHollywood. En la jaro 1949 William Faulkner estis honorata per laPremio Nobel de Literaturo. Dufoje li gajnis laPremion Pulitzer: en 1955 kaj 1963.
1917, li translokiĝis alToronto kaj post milita trejnado, li estis sendita al la eŭropa fronto kiel leŭtenanto observanto de la kanada RAF. Li ŝanĝis sian familinomon al Faulkner.
1918, post lamilito li revenis sialanden. Li plue studis kaj laboris diversmaniere; li publikigis sian unuan poemon.
1922-24, krom studado, li laboris kielpoŝtisto de la Universitato de Oksfordo, Usono. Li verkis la poemojn de "The marble faun".
1925, li veturis tra Italio, Francio kaj Anglio.
1926, li publikigis sian unuan romanonSoldiers Pay (Soldatpago), pri sia sperto dum la milito.
1927, li publikigis sian libron "Moskitoj".
1929, li presis du novajn romanojn,The Sound and the Fury, fine de sia lernado, kajSartoris, unua romano de la ciklo pro la dekadenco de la sudusonaj familioj. En junio li edziĝis al Estelle Oldham Franklin, kaj dum lamielmonato li korektis la malneton deThe Sound and the Fury.
1930, li publikigisAs I Lay Dying, nur malmultajn monatojn postThe Sound and the Fury.
1931, li publikigis korektitan version deSanctuary, kiu ege sukcesis. Naskiĝis tro frua bebino, kiu mortos post nur unu semajno.
1932, li publikigisLight in August, verkita dum nur 47 tagoj kaj subskribis sian unuan kinkontrakton kunMetro Goldwin Mayer; li laboris dum unu jaro por naŭscenaroj, el kiuj nur du produktoriĝis, nome "Lazy river" kaj "Today we live".
1933;Paramount premieris "The Story of Temple Drake", bazita surSanctuary.
1935, li revenis alHolivudo, dungita tiam deTwentieth Century Fox helpe deHoward Hawks. Tamen lia nomo aperis nur en du filmoj, nome "Road to Glory" kaj "Slave Ship".
1936, li publikigisAbsalom, Absalom! pri la rasproblemo.
1942, li akceptis dungadon por sep jaroj ĉeWarner Brothers. Tiam li restis en Holivudo ĝis 1945 kaj laboris por 17 scenaroj, de kiuj 11 produktoriĝis, dum lia nomo aperis nur en du: "Havi aŭ ne havi" kaj Senfina dormo", ambaŭ reĝisoritaj deHoward Hawks.
1962, li malakceptis inviton de la prezidantoJ.F. Kennedy al la Blanka Domo. En majo oni publikigis lian lastan verkonThe Reivers. La 6-an de julio li mortis subite pro korinfarkto.