Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

William Blackstone

El Vikipedio, la libera enciklopedio
William Blackstone
Persona informo
Naskiĝo10-an de julio1723 (1723-07-10)
en Cheapside
Morto14-an de februaro1780 (1780-02-14) (56-jaraĝa)
en Wallingford
TomboSt Peter's Church, Wallingford(en)TradukiRedakti la valoron en Wikidatavd
Lingvojanglavd
LoĝlokoLincoln's Inn Fieldsvd
ŜtatanecoReĝlando de Granda BritioRedakti la valoron en Wikidatavd
Alma materKolegio Pembroke
Charterhouse School(en)TradukiRedakti la valoron en Wikidatavd
PartioTories(en)TradukiRedakti la valoron en Wikidatavd
SubskriboWilliam Blackstone
Familio
Edz(in)oSarah Clitherow(en)Traduki(1761–)Redakti la valoron en Wikidatavd
Profesio
Okupojuĝisto
politikisto
universitata instruisto
pledadvokato
verkistoRedakti la valoron en Wikidatavd
Verkado
VerkojKomentoj pri la Leĝoj de Angliovd
 
Postenoj
PostenojJustice of the Common Pleas(en)Traduki(1770–1780)
member of the 13th Parliament of Great Britain(en)Traduki(1768–1770)
member of the 12th Parliament of Great Britain(en)Traduki(1761–1768)
serjeant-at-law(en)Traduki
Justice of the King's Bench(en)Traduki
King's Counsel(en)TradukiRedakti la valoron en Wikidatavd
 
Honorigoj
Honorigojvd
 
Membrecoj
MembrecojMeza Templo(1741–)Redakti la valoron en Wikidatavd
vdFonto:Vikidatumoj
vdr

Sir William BLACKSTONE (10a de Julio 1723 – 14a de Februaro 1780) estis anglajuristo,juĝisto kaj dekstrema "tory"politikisto de la18-a jarcento. Li estis fama ĉefe pro la verkado deCommentaries on the Laws of England (Komentaroj (aŭ komentario) pri la leĝoj de Anglio). Naskiĝinta en mez-klasa familio en Londono, Blackstone estis edukita en la Charterhouse School antaŭ matrikuliĝi en la Pembroke College,Oksfordo, en 1738. Tie li studisjuron kaj okupis diversajn postenojn en la kariero de juraj studentoj. Post mallonga ekkariero kiel advokato, Blackstone ege implikiĝis en universitata administrado, kaj iĝis kasisto, trezoristo kaj administristo la 28an de Novembro 1746 kajSenior Bursar (veterana administristo) en 1750. Blackstone estas konsiderata responsa pri la kompletigo de la Biblioteko Codrington kaj de la konstruaĵo Warton, kaj pri la simpligo de la kompleksa trezorsistemon uzitan de la "college". La 3an de Julio 1753 li formale lasis sian praktikon kiel akvokato kaj anstataŭe eniris en serio de prelegoj pri angla juro, nome la unua kiu faris tion. Tiuj estis tre sukcesaj, kaj havigis al li totalon de 453 pundoj (kio estus 71 000 en 2021), kio rezultis en la publikigo deAn Analysis of the Laws of England (Analizo de la leĝoj de Anglio) en 1756, kiu ripete forvendiĝis kaj estis uzita kiel levilo por siaj postaj verkoj.

La 20an de Oktobro 1759 Blackstone estis konfirmita kiel la unua Viner-a Profesoro de AnglaJuro, kaj tuj implikiĝis en alia serio de prelegoj kaj en la publikigo de simile sukcesa dua traktaĵo, titolitaA Discourse on the Study of the Law (Diskurso pri jurstuso). Profite de sia pliiĝanta famo, li sukcese revenis al la jur-praktikon kaj sukcesis, kio aliflanke sekurigis lian elekton kiel "tory"parlamentano el la "rotten borough" Hindon la 30an de Marto 1761. En Novembro 1765 li publikigis la unuan el kvar volumoj deCommentaries on the Laws of England, konsiderata liamagnum opus (ĉefverko); la kompleta verko havigis al Blackstone 14 000 pundojn (1 961 000 de 2021). Post ripetaj malsukcesoj, li sukcesis ricevi nomumon kiel juĝisto de la tribunalo "Court of King's Bench" la 16an de Februaro 1770, kion li lasis por anstataŭi Edward Clive kiel juĝisto de la tribunalo "Common Pleas" en la 25a de Junio. Li restis en tiu posteno ĝis sia morto, la 14an de Februaro 1780.

La kvar-volumaCommentaries de Blackstone estis planita por havigi kompletan trarigardon de la angla juro kaj estis tre ripete republikigita en 1770, 1773, 1774, 1775, 1778 kaj en postmorta eldono en 1783. Represoj de la unua eldono, intencitaj por praktika uzado pli ol por antikvaĵa intereso, estis publikigitaj ĝis la 1870-aj jaroj en Anglio kaj Kimrio, kaj laborversio de Henry John Stephen, unufoje publikigita en 1841, estis represita ĝis post laDua Mondmilito. En Usono, laCommentaries influis super gravuloj kielAlexander Hamilton,John Marshall, James Wilson,John Jay,John Adams, James Kent kajAbraham Lincoln, kaj restis ofte citita en la decidoj de laSupera Kortumo.

Verkoj

[redakti |redakti fonton]
  • Elements of Architecture (1743)
  • An Abridgement of Architecture (1743)
  • The Pantheon: A Vision (1747)
  • An Analysis of the Laws of England (1756)
  • A Discourse on the Study of the Law (1758)
  • The Great Charter and the Charter of the Forest, with other authentic Instruments (1759)
  • A Treatise on the Law of Descents in Fee Simple (1759)
  • Commentaries on the Laws of England (1766)
  • Reports in K.B. and C.P., from 1746 to 1779 (1780)
Bibliotekoj
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=William_Blackstone&oldid=8569449"
Kategorioj:
Kaŝita kategorio:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp