Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Willem Frederik Hermans

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Willem Frederik Hermans
Persona informo
Willem Frederik Hermans
Naskiĝo1-an de septembro1921 (1921-09-01)
en Amsterdamo
Morto27-an de aprilo1995 (1995-04-27) (73-jaraĝa)
en Utreĥto
Etnonederlandanojvd
Lingvojnederlandavd
ŜtatanecoReĝlando de NederlandoRedakti la valoron en Wikidatavd
Alma materUniversitato de Amsterdamo
Barlaeus Gymnasium(mul)TradukiRedakti la valoron en Wikidatavd
Profesio
Okupoverkisto
grafikisto
akvarelisto
kungluisto
romanisto
geografo
universitata instruisto
scenaristo
tradukisto
fotisto
plumdesegnistoRedakti la valoron en Wikidatavd
Aktiva dum1936–1995vd
Verkado
VerkojThe Darkroom of Damocles ❦
Beyond Sleep ❦
Een heilige van de horlogerievd
 
Honorigoj
Honorigojvd
vdFonto:Vikidatumoj
vdr
Willem Frederik Hermans en 1986

Willem Frederik HERMANS (1-a de septembro1921 -27-a de aprilo1995) estisnederlanda verkisto. Li estis unu el la tri plej gravaj postmilitaj verkistoj en Nederlando kune kunHarry Mulisch kajGerard Reve.

Biografio

[redakti |redakti fonton]

Willem Frederik Hermans naskiĝis enAmsterdam je la 1-a de septembro 1921. Li studis ekde septembro 1940socian geografion ĉe laUniversitato de Amsterdam, sed transiris alfizika geografio. En 1953 li eklaboris ĉe laRegna Universitato de Groningen, unue kiel asistento kaj poste kiel lektoro pri fisika geografio. Hermans doktoriĝis en 1955 che la Universitato de Amsterdam pri franclingvo tezo pri tertavoloj en areo enLuksemburgio.

En Groningen Hermans propradire daŭre kontraŭiĝis de siaj samfakuloj. Oni ne donis al li lalaboratorion kiun li demandis, dum jaroj li nur rajtis instrui unuajarajn studentojn, kaj ne povis esplori enkampe. Siaj kontraŭuloj diris ke li mulmulte vizitis la instituton kaj ofte forestis dum li devis lekcii.
Post akuzoj ke li donis ĉiun sian tempon al verkado kaj ne al sia vera laboro, komisio establiĝis. Tiu konkludis ke la akuzoj estis plejparte senbazaj. Je la 1-a de septembro1973 Hermans honore maldungiĝis, kaj ekloĝis enParizo kiel plentempa verkisto. En la apenaŭ kaŝitaŝlosilromanoOnder professoren [Inter profesoroj] li sin venĝis sur siaj kontraŭuloj kaj la akademia medio kiu lin forpelis.

Post la milito Hermans kunlaboris en diversaj literaturaj revuoj. En 1952 li ekprocesiĝis pro tekstparto enIk heb altijd gelijk, kiun oni konsideris ofendeca por katolikoj. Li absolviĝis.
Hermans enkondukis la filozofonLudwig Wittgenstein al la granda publiko; li tradukis tiesTractatus logico-philosophicus. En 1971 oni al li aljuĝis laP.C.Hooft-premion, sed li rifuzis ĝin.

Hermans estis sufiĉe malsocietema. La titolo de unu el siaj romanoj,Ik heb altijd gelijk [Mi ĉiam pravas] certe ankaŭ aplikis al li persone, kaj li akre (sed lerte kaj por nekoncernitoj amuze) kritikis siajn kontraŭulojn. Tamen en persona vivo li povis esti tre kora.

Lia verkaro konsistas elromanoj,rakontoj,eseoj kaj filosofiaj kaj sciencaj verkoj. Li ankaŭ fotis kaj farisglubildojn. Lia stilo estasekzistadista kaj angora, kun mallongaj kaj trafaj frazoj. Li influiĝis de la2-a Mondmilito kaj la germana okupado de Nederlando, kiu estas la sceno por liaj pli longaj romanojDe tranen der acacia's [La larmoj de la akacioj] kajDe donkere kamer van Damokles [La senluma ĉambro de Damoklo].

Hermans mortis la 27-an de aprilo 1995.

Bibliografio

[redakti |redakti fonton]
  • Moedwil en misverstand (rakontoj,1948)
  • De tranen der acacia's (romano,1949)
  • Ik heb altijd gelijk (romano,1951)
  • Paranoia (rakontoj,1953)
  • De God Denkbaar Denkbaar De God (romano,1956)
  • Drie melodrama's (romano/rakontoj,1957)
  • Een landingspoging op Newfoundland (rakontoj,1957)
  • De donkere kamer van Damokles (romano,1958)
  • Nooit meer slapen (romano,1966)
  • De elektriseermachine van Wimshurst (1967)
  • Een wonderkind of een total loss (rakontoj,1967)
  • Herinneringen van een engelbewaarder (romano,1971)
  • Het evangelie van O. Dapper Dapper (romano,1973)
  • Onder professoren (romano,1975)
  • Filip's sonatine (rakonto,1980)
  • Uit talloos veel miljoenen (romano,1981)
  • Geijerstein's dynamiek (rakonto,1982)
  • De zegelring (rakonto,1984)
  • Een heilige van de horlogerie (romano,1987)
  • Au pair (romano,1989)
  • De laatste roker (rakontoj,1991)
  • In de mist van het schimmenrijk (rakonto,1993)
  • Ruisend gruis (romano, publikigita postmorte1995)

Kromparto de la verkaĵo "elektrilo de Wimshurst", tradukita el la originalo 'De elektriseermachine van Wimshurst' (1967), neniuj pliaj verkoj de Hermans tradukiĝis al Esperanto.


Bibliotekoj
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Willem_Frederik_Hermans&oldid=8967707"
Kategorioj:
Kaŝita kategorio:

[8]ページ先頭

©2009-2026 Movatter.jp