John William "Will"FERRELL /ˈfɛrəl/ (naskita 1967 enIrvine,Kalifornio) estas usonakinoaktoro,komikisto kajtelevidproduktoro[1]. Li estas plej konata pro siaj komediaj roloj.
Ferrell ricevis stelon sur laTrotuaro de famo en Holivudo en2015[2][3].
Ferrell komencis sian karieron surSaturday Night Live en1995, kie li estis dungita kaj faris imitaĵojn deGeorge W. Bush, inter aliaj, kaj poste emerĝis kiel unu el la plej sukcesaj komikuloj de Usono. Li estis la plej alte pagita aktoro de la spektaklo kun 350,000 USD por la sezono. En 2002, li diris adiaŭon por koncentriĝi pri sia filmkariero anstataŭe.
WillFerrell estis tre sukcesa kun siaj filmoj. Li estas konata deA Night At The Roxbury,Elf,Anchorman: The Legend of Ron Burgundy,Old School,Talladega Nights - The Ballad Of Ricky Bobby,Stranger Than Fiction kajBlades Of Glory, inter aliaj.
Ferrell ankaŭ havis sukceson kun du mallongaj filmoj kune kun la filineto de Adam McKay Pearl. La filmoj nomiĝasThe Landlord andGood Cop Baby Cop, kaj troveblas en la retejo de Ferrell kaj McKay.
En la filmoStep Brothers, li estis reunuigita kun aktoro John C. Reilly kaj reĝisoro Adam McKay kun kiu li havis grandan sukceson kiam ili pafisTalladega Nights kajAnchorman.
Will Ferrell estas parto de " The Frat Pack ", grupo de usonaj aktoroj kiuj havas kutimon aperi en la filmoj de unu la alian. Membroj de la grupo estasBen Stiller, Vince Vaughn, si mem,Jack Black, Steve Carell, kaj fratojOwen kaj Luke Wilson. Frat Pack filmoj en kiuj li ĉefrolis inkludasAnchorman,Old School,Starsky & Hutch,Wedding Crashers, kajBlades of Glory.
- 1997:Austin Powers: International Man of Mystery
- 1999:Austin Powers – Spy Who Shagged Me
- 2001:Zoolander
- 2004:Anchorman: The Legend of Ron Burgundy
- 2004:Starsky & Hutch
- 2005:Wedding Crashers
- 2005:Forhekset
- 2006:Stranger Than Fiction
- 2006:Talladega Nights
- 2006:Curious George
- 2008:Step Brothers
- 2010:The Other Guys
- 2013:Anchorman: The Legend Continues
- 2015:Get Hard
- 2015:Daddy's Home
- 2016:Zoolander 2
- 2017:Daddy's Home 2
- 2020:Eurovision Song Contest: The Story of Fire Saga