Filo de administra oficisto, Cuno studis juron kaj laboris ĉe tribunaloj. Post launua mondmilito li aliĝis alDeutsche Volkspartei, sed ĉar ĝi laŭ li dum laKapp-puĉo ne havis precizan sintenon, li eksiĝis kaj restis senpartia. En 1920 kaj 1921 li rifuzis fariĝis ministro. Sed post la demisio deJoseph Wirth Cuno en novembro 1922 fariĝisregna kanceliero (ĉefministro) kunkabineto baziĝanta sur parlamenta malplimulto el katolika, dekstra liberala kaj bavara partioj.
Cuno seksukcese pruvis batali kontraŭ laRuhr-okupacio per pasiva rezistado. Ĉar la plimulto en la parlamento deziris novan kabinedon, Cuno post naŭmonata regado demisiis je la12-a de aŭgusto1923. Post la demisio li havis denove gvidajn postenojn ĉeHAPAG. En 1927 li fondis la unuanRotario-klubon en Germanio. Li partoprenis en 1932 en rondo kiu konsilis alNSDAP pri ekonomiaj demandoj, sed rifuzis subskribi alvokon de germanaj industriistoj por Hitler. Li mortis pro kor-infarkto.