Werner SOMBART (Ermsleben, 19a de januaro1863 -Berlino, 18a de majo1941) estis germanaekonomikisto kajsociologo, konsiderita la estro de la "juna historiciisma skolo" kaj estas unu de la esploristoj kaj pensuloj de sociaj sciencoj plej famaj de la unua kvarono de la eŭropa 20-a jarcento.
Li studis en la universitatoj de Pisa, Berlino kaj Romo, kajjuron kajekonomikon. En 1888, li doktoriĝis en laUniversitato de Berlino sub estreco de Gustav von Schmoller, la germana ekonomikisto plej elstara de la epoko. Ĉar li estis konsiderita ekstremdekstrulo, kiam la fakultatoj de prestiĝaj universitatoj kiel tiuj deHajdelbergo kajFrajburgo proponis al li profesorecon, la respektivaj registaroj, malakceptis tion. Sombart, tiam estis konsiderata elstara marksisto, kajFriedrich Engels asertis, ke li estas la nura profesoro kiu komprenisLa Kapitalon.
Wirtschaftsleben im Zeitalter des Hochkapitalismus, 1928.
En 1902, lia majstroverko,Der modern Kapitalismus, aperis en ses volumoj. Per tiu veko oni popularigis la uzadon de la termino "kapitalismo", ŝajne kreita de Marx kaj disvastigita de Engels. La libro estas sistema historio de la ekonomio kaj de la ekonomia disvolvigo tra la tempoj kaj vera verko de la germana "historiciisma skolo" pri ekonomiko. En 1906 li ekprofesoris en komerca lernejo de Berlino, malpli prestiĝa, sed pli klina al politiko. Finfine, en 1917, Sombart iĝis profesoro en la Universitato de Berlino, kiu estis tiam ege prestiĝa. Li tie profesoris ĝis 1931, sed li plue instruis ĝis 1940. Dum tiu periodo, li estis unu de la plej influaj sociologoj, multe pli prestiĝa ol lia amikoMax Weber, kiu poste superos lin ĝis punkto ke nuntempe Sombart estas preskaŭ forgesita en tiu nivelo.
Dum laVajmara Respubliko, Sombart orientiĝis politike dekstren (Revolucia konservativismo); liaj rilatoj kun nazioj estas ankoraŭ pridebatitaj aktuale. Lia libro priantropologio, de 1938, nomeVom Menschen, klare estas kontraŭnazia, kaj la nazioj malpermesis ĝian publikigon kaj distribuadon. Antaŭa verko, nomeDie Juden und das Wirtschaftsleben (1911), estas rilata al la studo de Max Weber pri la rilatoj interprotestantismo (kaj partikularekalvinismo) kajkapitalismo, escepte pro la fakto ke Sombart metis la judojn en la koro de ties disvolvo. Tiu libro estis konsiderata prosemida kiam ĝi estis publikigita, sed kelkaj judaj nuntempaj esploristoj priskribas ĝin kiel kontraŭsemida, almenaŭ pro ĝiaj konsekvencoj. Pro sia sinteno al nazioj, li estas ofte komparita kunMartin Heidegger kajCarl Schmitt, sed ŝajne dum tiuj ja estis pensuloj tre proksimaj al la ideologio de laTria Regno, Sombart estis ĉiam ambigua.
Sombart, Werner (1902-1916):Der moderne Kapitalismus. Historisch-systematische Darstellung des gesamteuropäischen Wirtschaftslebens von seinen Anfängen bis zur Gegenwart. Fina eld. 1916, repr. 1969. (3 vol. en 6): 1987 Munich: dtv.
Sombart, Werner (1906):Das Proletariat. Bilder und Studien. Die Gesellschaft, vol. 1. Berlín: Rütten & Loening.
Sombart, Werner (1906):Warum gibt es in den Vereinigten Staaten keinen Sozialismus? Tübingen: Mohr.
Sombart, Werner (1911):Die Juden und das Wirtschaftsleben. Leipzig: Duncker & Humblot.
Sombart, Werner (1912):Luxus und Kapitalismus. München: Duncker & Humblot, 1922.
Sombart, Werner (1913):Krieg und Kapitalismus. München und Leipzig: Duncker & Humblot.
Sombart, Werner (1913):Der Bourgeois: zur Geistesgeschichte des modernen Wirtschaftsmenschen. München: Duncker & Humblot, 1920.
Sombart, Werner (1926): Widerlegung des Marxismus.
Sombart, Werner (1934):Deutscher Sozialismus. Charlottenburg: Buchholz & Weisswange.
Sombart, Werner (1938):Vom Menschen. Versuch einer geisteswissenschaftlichen Anthropologie. Berlín: Duncker & Humblot.
Sombart, Werner (1956):Noo-Soziologie. Berlín: Duncker & Humblot.
Sombart, Werner (2001):Economic Life in the Modern Age. Nico Stehr kaj Reiner Grundmann, eld. New Brunswick: Transaction.
En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el vikipedia artikoloWerner Sombarthispane.