Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Wehrmacht

El Vikipedio, la libera enciklopedio


Wehrmacht
emblemo
armitaj fortojRedakti la valoron en Wikidata
Komenco21-a de majo 1935vd
Fino20-a de aŭgusto 1946vd
AntaŭeReichswehrvd
PosteBundeswehrNacia Popolarmeovd
Lando(j)Nazia GermanioOkupacio de Germaniovd
SidejoWünsdorf
 
Partoj
Terarmeo de Germanio (1935–1945),Kriegsmarine,Luftwaffe kajFeldgendarmerie(en)TradukiRedakti la valoron en Wikidatavd
vdr

Wehrmacht ("VERmaĥt", laŭvorte: defendopovo) estas la nomo de la armeo deNazia Germanio en la jaroj1935 -1945. La plej supera komandanto de la Wehrmacht estisAdolf Hitler. Dum laDua Mondmilito la Wehrmacht partoprenismilitkrimojn kune kunGestapo kajWaffen-SS. Dum la periodo dekapitulacomemmortiĝis 64generaloj de ter-armeo, 16 generaloj deLuftwaffe kaj 11admiraloj – la kaŭzo, krom konscio pri la malvenko, estis emo eviti respondecon pro la farataj militkrimoj.

Estiĝo

[redakti |redakti fonton]

La Wehrmacht estiĝis el laReichswehr (laŭvorte: regnodefendo), kiam la ministro pri defendo (aŭ milito)Werner von Blomberg prezentis la16-an de marto1935 al la registaro dekreton pri Wehrmacht.

Organiza strukturo

[redakti |redakti fonton]

La armeon direktisOberkommando der Wehrmacht (OKW), kies superulara komandantejo (ĉefstabo) estisOberkommando des Heeres (OKH).

LaLuftwaffe (el la germanaLuft - aero kajWaffe - armilo) estasgermana nomo porGermana Aerarmeo. Historie,Luftwaffe nomiĝas aerarmeon deNazia Germanio inter1935 kaj1945, ĉefe dum laDua Mondmilito.Luftwaffe estis fondita en1935 kaj ties patro kaj arkitekto estisHermann Göring, kiu konstruis ĝin kiel elitan kaj postSS eble politike la plej konscia armea konsistero deAdolf Hitler, respektive de lanaziaTria regno.

LaKriegsmarine («mararmeo» en lagermana lingvo) estis lamararmeo deGermanio de1935 ĝis1945. Ĝi anstataŭis la imperian germanan mararmeon de laGermana Imperio (1871–1918) kaj la intermilitaReichsmarine (1919–1935) de laVajmara Respubliko. LaKriegsmarine estis unu el la tri oficialaj branĉoj de laWehrmacht, la germanaj armitaj fortoj de 1935 ĝis 1945, kune kunHeer kajLuftwaffe.

LaOstlegionenOstgruppen («orientaj legioj aŭ grupoj» en lagermana lingvo) estis fortoj de laWehrmacht, kiuj konsistis el fremdaj konskripciuloj, volontuloj aŭ militkaptitoj. La soldatoj plejparte devenis de la teritorioj okupitaj deNazia Germanio oriente, precipe deSovetio. Tiuj fortoj ĝenerale havis malbonan materialon, kaj ne estis rigarditaj samkiel klasikaj germanaj fortoj.

Agado

[redakti |redakti fonton]

La nombron de soldatoj deĵorantaj en la Wehrmacht dum la tempo de ties ekzistado oni taksas de 15 ĝis 20milionoj da viroj. Ĉirkaŭ 5,3 milionoj da viroj mortis dummilite kaj 11 milionoj da viroj estis militkaptitaj (parto mortis en la militkaptiteco).

26.10.1939:Germana okupado de Pollando: generalo Franz Halder, Ĉefo de ĜeneralaStabo de la germanaj surteraj armeoj skribis en siataglibro:Paktado kun Moskvo pri interŝanĝo de germanoj elVolinio kontraŭukrainoj kajjudoj. 400 germanaj funkciuloj (plenrajtaj) iros al Rusio, 1000 rusaj funkciuloj alvenos al teritorio de la komandantaro "Oriento" (al Pollando). Tie ili restos 4 semajnojn. Ilin observos homoj deHimmler (spionado)

16.08.1943: Wehrmacht masakris 317 personojn de greka vilaĝo Kommeno (Epiro), en tio 74 infanojn ĝis 9 jaroj - duono da loĝantoj sukcesis eskapi tranaĝinte apudan riveron.

27.10.1944: Wehrmacht mortigis en Nienaszów 20 polojn kaj bruligis 230 domojn.

14.11.1944: Otto Schimek, aŭstrasoldato de Wehrmacht estis pafekzekutita pro neplenumo demortpuno kontraŭ polaj civiluloj

Oficiroj

[redakti |redakti fonton]

Militkrimoj

[redakti |redakti fonton]

Unuaj krimoj estis faritaj jam komence deseptembro 1939. La4-an de septembro soldatoj de germana 42-aregimento deinfanterio murdis enCzęstochowa ne malpli ol 227 personojn.

Interesaĵoj

[redakti |redakti fonton]
  • 23.08.1939: EnObersalzbergHitler formuliskontraŭpolan instrukcion al altrangajoficiroj de Wehrmacht:detruo de Pollando estas nia plej proksima celo. Mi sendas orienten miajn taĉmentojn kun la kadavra kranio kun ordono mortigi sen kompato ĉiujn virinojn kaj infanojn de laraso kajpola lingvo. Estu brutalaj kaj agu kun la plej granda krueleco. Tiamaniere ni akiroslebensraum, kio necesas al ni
  • 6.12.1944: Ĉefa Komandejo de Wehrmacht deklariĝis kontraŭ devigatrudlaboro de polaj oficiroj enmilitprizonoj

Statistikaĵoj

[redakti |redakti fonton]

31.10.1944: Germanaj armeoj, la 2-a kaj 9-a, dum bataloj ekde la1-a de aŭgusto 1944 perdis 122 706 mortigitojn, vunditojn aŭ malaperintojn.

Vidu ankaŭ

[redakti |redakti fonton]


Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Wehrmacht&oldid=8532510"
Kategorioj:
Kaŝita kategorio:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp