Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

HTML5-aj video kaj aŭdio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita elWebM)
HTML
vdr

EnHTML5 estas difinitaj kelkaj novaj elementoj, el kiuj du estas multrimedaj, nome<video> kaj<audio>. Ili jam funkcias en modernajfoliumiloj, kiel ekzempleFirefox,Opera kajChrome,Safari, sed eĉ Interreta Esplorilo 9, kvankam nur la unuaj tri subtenas la liberajn informaranĝojn, kaj nur la lastaj tri la malliberajn.

Video

[redakti |redakti fonton]
Pli detalaj informoj troveblas en artikoloHTML5-a video.

La<video>-etikedo estas uzata por enmeti filmeton en retpaĝaron. Ĝi jam funkcias en modernaj foliumiloj.[1]

Bedaŭrinde la produktejoj de foliumiloj ne interkonsentis pri la uzata dosiera formato. Tial estas subtenataj nur kelkaj el la jenaj tri formatoj: H.264,Ogg/Vorbis kajWebM.[1]

Audio

[redakti |redakti fonton]
Pli detalaj informoj troveblas en artikoloHTML5-a audio.

La<audio>-etikedo estas uzata por enmeti muzikon aŭ parolon en retpaĝaron. Ĝi jam funkcias en modernaj foliumiloj.[2]

Bedaŭrinde la produktejoj de foliumiloj ne interkonsentis pri la uzata dosiera formato. Tial estas subtenataj nur kelkaj el la jenaj tri formatoj:MP3,Ogg/Voris kajWAV.[2] AlmenaŭMozilla Firefox,Thunderbird kajSeaMonkey ankaŭ subtenasOgg Opus.

Informaranĝoj

[redakti |redakti fonton]

Antaŭe la normo rekomendis, por universala interkonformo, ke TTT-legiloj subtenu antaŭ ĉio la informaranĝonOgg/Vorbis por sono kaj Ogg/Theora por filmoj, ĉar ilin oni rajtas uzi en ĉiuj landoj sen pagi al iu kaj sen ricevi de iu personan permeson kun limigaj kondiĉoj. En tiuj landoj, kie oni povas patentigi programajn algoritmojn, por disvastigi ilojn por fari kaj uzi dosierojn laŭMP3 kaj H.264, oni devas aĉeti licencon;[3] la licencistoj de H.264 ankaŭ iam konsideris ĉu pagigi senpagan disvastigon de informoj en ĝi.[4]

Tiun rekomendon subtenisMozilla kajOpera Software, kies TTT-legiloj subtenas nur liberajn aranĝojn: Ogg/Vorbis, Ogg/Theora, WebM (almenaŭ tiuj de Mozilla ankaŭ subtenasOgg Opus).[5]

Kontraŭo de Nokia kaj Apple

[redakti |redakti fonton]

Nokia kontraŭis la rekomendon, asertante, ke malliberaj aranĝoj estas pli disvastigitaj por malsenpagaj informoj, ke malsenpagaj informoj gravas pli kaj iliaj eldonantoj bezonasDRMon.[6]

Apple (faranto de la TTT-legilo Safari, kaj membro de MPEG LA — licencisto de H.264) asertis, ke la malpli disvastigitaj liberaj aranĝoj kaŭzas riskon de atakoj de kaŝaj posedantoj de patentoj.[7] Aliflanke, la malliberaj informoj ankaŭ ne evitigas tian riskon, kaj tiam estis konsiderataj ŝanĝoj kiel eventuala pagigo de senpaga disvastigado de H.264-filmoj.[4]

TTT-legiloj de Apple kaj Microsoft (kiu ankaŭ estas patentoposedanto kaj membro de MPEG LA) subtenas nur la malliberajn aranĝojn.

WebM

[redakti |redakti fonton]

Google ankaŭ subtenis uzon de liberaj aranĝoj, sed dum Vorbis estas klare pli efika ol MP3, iuj enGoogle opiniis, ke Theora estas por ĝiaj celoj signife malpli efika, ol H.264.[4] Tial Google poste aĉetis rajtojn pri kodado je la informaranĝo VP8, kaj faris el ĝi liberan filmaranĝonWebM, bazitan surMatroska kaj enhavantan videon laŭ VP8 kaj sonon laŭ Vorbis. Tiun aranĝon subtenas ĉiuj el la plej uzataj TTT-legiloj, kiuj subtenas Theora’n:Firefox; GuglajChrome,Chromium kaj TTT-legilo deAndroid;Opera;KDEaKonqueror kajGNOMEaEpiphany.

Avantaĝoj

[redakti |redakti fonton]

La du novaj etikedoj havas kelkajn avantaĝojn:

  • ili funkcias rekte en modernaj foliumiloj;
  • iuj kromprogramoj (angleplug-in) ne (plu) devas esti instalataj;
  • la etikedoj estas formatigeblaj perCSS;
  • la etikedoj povas esti stirataj perĝavaskripto.

Malavantaĝoj

[redakti |redakti fonton]

La du novaj etikedoj havas nur unu veran malavantaĝon:

  • Ili ne funkcias per malnovaj foliumiloj.

Notoj

[redakti |redakti fonton]
  1. 1,01,1Informoj pri trajtoj de video kaj kongrueco de foliumilojArkivigite je 2012-06-13 per la retarkivoWayback Machineangle
  2. 2,02,1Informoj pri trajtoj de audio kaj kongrueco de foliumilojArkivigite je 2012-06-13 per la retarkivoWayback Machineangle
  3. A Big List of MP3 Patents (and supposed expiration dates) (angle).
  4. 4,04,14,2Paul, Ryan, "Decoding the HTML 5 video codec debate", Infinite Loop / The Apple Ecosystem, 2009-07-05. Kontrolita 2012-09-24.
  5. https://developer.mozilla.org/en-US/docs/Media_formats_supported_by_the_audio_and_video_elements
  6. http://www.w3.org/2007/08/video/positions/Nokia.pdf
  7. http://lists.whatwg.org/htdig.cgi/whatwg-whatwg.org/2007-March/010392.html

Literaturo

[redakti |redakti fonton]
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=HTML5-aj_video_kaj_aŭdio&oldid=8840125#WebM"
Kategorio:
Kaŝitaj kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp