Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Walter de Gruyter

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Walter de Gruyter GmbH
Walter de Gruyter GmbH
libroeldonejo • negocoeldonejo de malfermita aliroakademia eldonejovd
Dum31-a de decembro 1918 - nekonata/nuntempe
AntaŭuloVerlag Georg Reimer
Jura formoGesellschaft mit beschränkter Haftung
SidejoBerlino
LandoGermanio
Dungitoj350(stato: 2017)
filiaj kompaniojDe Gruyter Open • De Gruyter Online • De Gruyter Moutonvd
Posedataj kompaniojMax Niemeyer Verlagvd
TTTOficiala retejo
vdr

Walter de GruyterGmbH (prononco de la vortoGruyterɡʁɔʏ̯tɐ xʁɔʏ̯tɐ; marka nomo:De Gruyter aŭ pli mallongeDe G) estaseldonejo specialigita pri akademia literaturo. La kompanio havas siajn radikojn en la librejo de lamezlernejoKönigliche Realschule en Berlino, kiu ricevis la reĝan privilegion presi librojn fare dela reĝo Frederiko la 2-a de Prusio en 1749. En 1801 la vendejo estis transprenita deGeorg Reimer. En 1919,Walter de Gruyter (1862-1923) kunfandis ĝin kun 4 aliaj eldonejoj en la kompanio, kiu fariĝis "Verlag Walter de Gruyter & Co" en 1923, kaj Walter de Gruyter GmbH en 2012.

De Gruyter havas oficejojn ĉirkaŭ la mondo, enBerlino,Bazelo,Bostono,Munkeno,Pekino,Varsovio kajVieno.[1]

Sub-eldonejoj kaj partnerecoj

[redakti |redakti fonton]

Pluraj iamaj eldonejoj fariĝis sub-eldonejoj kaj komerconomoj de De Gruyter:

  • "De Gruyter Mouton" (antaŭe "Mouton de Gruyter") estis aĉetita de de Gruyter en 1977. Ĝi estis origine konata kiel eldonejoMouton kaj bazita enHago. La sub-eldonejo specialiĝas pri la kampo delingvistiko kaj publikigas akademiajn revuojn, esplorajnmonografiojn, referencaĵojn, multmediajn publikaĵojn kajbibliografiojn. Inter alie la haga eldonejo ekde 1969 eldonis la plurlingvan revuonLa Monda Lingvo-Problemo kun esperantlingva titolo, kiu en 1977 ŝanĝis la titolon alangla titoloLanguage Problems and Language Planning (LPLP).
  • La eldonejoK. G. Saur, bazita enMunkeno, estis akirita en 2006 kaj konservas la komerconomon "De Gruyter Saur". Ĝi specialiĝas pri referencaj informoj por bibliotekoj.
  • De Gruyter akiris la retajn ĵurnalojn deBerkeley Electronic Press(Bepress) en 2011, sed jam pluvendis la sub-eldonejon en 2017.
  • Post arkivado porbankrota protekto en 2012, eldonejoBirkhäuser enSvislando (fondita en 1879 fare de Emil Birkhäuser, aĉetita en 1985 per la germana eldoneja konzernoSpringer kaj en 2010 vendita al la hispana konzernoActar) estis akirita de De Gruyter. Tiu sub-eldonejo specialiĝis enarkitekturo kajdezajno.
  • En 2012 De Gruyter ankaŭ akiris laliberaliran eldonejon Versita. En 2018,De Gruyter Open estis relanĉita kielSciendo.
  • En 2013 De Gruyter akiris du akademiajn eldonejojn de eldonejoCornelsen Verlag:Oldenbourg-Wissenschaftsverlag kajAkademie-Verlag - la lasta el ili estis renoma akademia eldonejo enOrienta Berlino, la ĉefurbo de la socialismaGDR, fondita en 1946, kiu ankaŭ eldonis iujn publikaĵojn pri Esperanto, ekzemple la verkaĵonInternationale Plansprachen germane deDetlev Blanke en 1985. La eldonejo Walter De Gruyter aktuale ciferecigas la arkivon de la eldonejo "Akademie Verlag".Ĝis 2025, ĝi igos pli ol 15 000 verkaĵojn de la homaj sciencoj, sociaj sciencoj kaj natursciencoj unuafoje ciferece disponeblaj.

Eksteraj ligiloj

[redakti |redakti fonton]

Referencoj

[redakti |redakti fonton]
  1. paĝo "niaj ejoj" en la firmaa retejo, vidita la 24-an de aprilo 2018. Arkivita ella originalo je 2020-03-05. Alirita 2018-10-27 .
Bibliotekoj
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Walter_de_Gruyter&oldid=8983748"
Kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp