Walter Ulbricht estis lignaĵisto. Jam en1908 li anis laArbeiterjugendbildungsverein Alt-Leipzig (klerigklubon por laborantaj junuloj),1912 li anis laSozialdemokratische Partei Deutschlands. Dum launua mondmilito li servis kiel soldato de diversaj eŭropaj ŝtatoj. En 1919 Ulbricht membriĝis al laKomunista partio de Germanio. Ekde 1923 li apartenis al la estraro kaj engaĝiĝis por la evoluigo de la partio.
Ekzile li evoluiĝis al gvidanta programfaranto de la ekzilaKPD kaj gajnis la konfidon deStalino. Kiel ĉefo deGrupo Ulbricht li revenis je la fino de aprilo 1945, ankoraŭ antaŭ la fino de laDua mondmilitoBerlinon kaj tuj organizis la rekonstruon de la partio. Helpite de la liberiginta kaj okupintaRuĝa Armeo li sukcesis trovi por centraj administraj postenoj obeemajn komunistojn, ne nur en la ĉefurbo germana sed en la tuta sovete okupita zono.
En 1946 li realigis kun la socialdemokratoOtto Grotewohl la (nelibervolan) kunfandon de la socialdemokratia partio SPD kaj KPD alSozialistische Einheitspartei Deutschlands (SED). De 1946-50 li estis vicpartiestro kaj forĝis tiam decide la kurson estontan de SED. De 1949-60 li estis vica ministroprezidanto de la nove fondita ŝtatoGermana Demokratia Respubliko (GDR); ekde 1949 li estis paralele membro de la politburoo, ekde 1950 ĝenerala sekretario kaj ekde 1953 Unua sekretario kaj tiel ankaŭ ĉefo de SED.
Intime orientiĝadante pri la kurso de Sovetunio Ulbricht malfunkciigis ĉiujn eblajn kontraŭulojn ene kaj ekstere de la partio kaj igis GDR-on modela komunisma popoldemokratio kun politike kaj ekonomie strikta ligiteco al aliaj ŝtatoj de laOrienta Bloko.
Post la morto de la ŝtatprezidantoWilhelm Pieck en 1960 Ulbricht transprenis la estradon de la nove fondita Ŝtata konsilio(Staatsratvorsitzender) kaj iĝis sekve ŝtatestro. De 1960-71 li krome funkciis kiel estro de la nove fondita Nacia defendkonsilio(Nationaler Verteidigungsrat) kaj iĝis sendube la absolute plej influa homo de GDR. Post la konstruo de laBerlina muro li engaĝiĝis pri internacia agnosko de GDR. Li jam dum la 1950-aj jaroj estis konvinkite pri la neceso havi du germanajn ŝtatojn. En 1971 li devis demisii pro la kvazaŭe puĉa premado deErich Honecker kiel Unua sekretario de SED kaj ludis poste kiel nura Prezidanto de la Ŝtata konsilio sole reprezentan, malgravan rolon.