La inventisto de la metodo Wade-Giles estisThomas Wade en la19-a jarcento,Herbert Giles baze de la metodo en1912 verkisĉinan-anglanvortaron, kiu tre konatiĝis. La metodo en la 20-a jarcento iĝis grava ilo en la komunikado inter ĉinoj kaj anglalingvanoj, sed ankaŭ alilingvaj neĉinoj. Tamen ĝi ne estis universale uzata: ekzemple lafranclingvanoj uzis alian sistemon.
En1958 la ĉina registaro mem enkondukis kaj oficialigis alian plian sistemon , nomatanpinjino -(Pinyin, -hànyu pīnyīn) - kaj pli kaj pli oni emas sekvi ties transskribadon, kvankam la pinjina sistemo ofte konfuzigas okcidentulojn nespertajn pri la ĉina lingvo.
En eksteraj ligiloj oni trovas helpilon pri la sistemo Wade-Giles. La helpilo klarigas kaj diferencigas inter la du sistemoj Wade-Giles kaj pinjino. Bonas koni ambaŭ sistemojn - aparte legante malnovajn anglalingvajn librojn priĈinio kaj la ĉinlingva kulturo.