Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Wachseldorn

Pending
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Page version status

Malneta versio

Wachseldorn
Blazono de Wachseldorn
Blazono de Wachseldorn
Blazono de Wachseldorn
komunumo en Svislando
KantonoBerno
Administra distriktoThun
Malnova distrikto ĝis 2009Thun
Koordinatoj 46° 49′ 5″ N7° 43′ 30″ O / 46.81806 °N, 7.72500 °O /46.81806; 7.72500(mapo)Koordinatoj:46° 49′ 5″ N7° 43′ 30″ O / 46.81806 °N, 7.72500 °O /46.81806; 7.72500(mapo)

Map

Nombro de loĝantoj228
Areo3,52 km²
Alteco990 msuper marnivelo
Poŝtkodo3618
Komunumkodo0946
Mapo de Wachseldorn
Mapo de Wachseldorn
Mapo de Wachseldorn
vdr

Wachseldorn estis ĝis la 31-a de decembro2009 komunumo de ladistrikto Thun kaj ekde la 1-a de januaro2010 komunumo de laadministra distrikto Thun enKantono Berno,Svislando. Ĝi havis 228 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

Geografio

[redakti |redakti fonton]

Wachseldorn situas en laSvisaj Antaŭalpoj enBerna Oberlando proksimume 20 kilometrojn orientnordoriente deThun sude de laEmme-Valaj Alpoj. La komunumo konsistas el la du vilaĝojWachseldorn-Dorf (sur alteco de 992 ms.m. en sudoriento de la komunumo) kajSüderen (sur alteco de 906 ms.m. en okcidento de la komunumo, kie troviĝas la komunuma administracio. La suda parto de Süderen sude de la kantona ĉefvojo apartenas al la najbara komunumo Oberlangenegg), kaj la setlejojWachseldornhubel (sur alteco de 992 ms.m. en la geografia centro de la komunumo),Hof (sur alteco de 990 ms.m. en nordo de la komunumo), kajIm Schnabel (sur alteco de 974 ms.m. oriente de la geografia centro, kie troviĝas la lernejo). Krome al la komunumo apartenas pluraj domgrupoj kaj izolitaj bienoj.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 3,52 km², de kiuj 24,6% estas kovritaj dearbaro, 70,1% servas poragrikulturo kaj 5,1% porsetlado.[2]

Najbaraj komunumoj

[redakti |redakti fonton]

La komunumo Wachseldorn limas en nordo kaj oriento alRöthenbach en Emme-Valo, en sudo alOberlangenegg, en sudokcidento en unu punkto alUnterlangenegg, kaj en okcidento alBuchholterberg.

Trafiko

[redakti |redakti fonton]

Wachseldorn-Dorf situas flanke de la gravaj trafikvojoj. Tra la Süderen pasas la kantona ĉefvojo n-ro 229.4 deEscholzmatt trans la montpasejoSchallenberg alThun. La plej proksima alveturejo al lasvisa aŭtovojo A6 situas proksimume 18 kilometrojn okcidente de la komunumo norde de Thum sur la teritorio de la komunumoHeimberg. La komunumo estas konektita al la publika transportreto per la buslinio n-ro 42 de la transportentrepreno Thun-Interlaken deHeimenschwand alThun.

Lingvo kaj loĝantaro

[redakti |redakti fonton]

Okaze de la lastapopolnombrado de la jaro2010 100% de la loĝantaroj de Wachseldorf estis svisaj civitanoj kaj parolis laalemanan kiel ĉefa lingvo. Wachseldorn do estas unu el la malmultaj komunumoj de Svislando, kie ne vivas eksterlandanoj.

Gefiloj

[redakti |redakti fonton]

Historio

[redakti |redakti fonton]

Dummezepoko kaj ĝis post laHelveta Revolucio Wachseldorn estis parto deBuchholterberg kaj dividis ties historian sorton. En la jaro1823 Wachseldorn estis disigita de Buchholterberg kaj fariĝis memstara komunumo. En la jaro1864 Buchholterberg estis disigita de ladistrikto Signau kaj aligita al ladistrikto Thun kaj kun ĝi en la jaro2010 integrita al la novaadministra distrikto Thun.[3]

Notoj kaj referencoj

[redakti |redakti fonton]
  1. Fonto:Reta mapo 1:20000 de Swisstopo[rompita ligilo]
  2. Fonto:Komunumdatumoj de la retejo de la Svisa Federacia Oficejo pri Statistiko, retejo konsultita la 5-an de novembro 2011
  3. Fonto:Anne-Marie Dubler:Buchholterberg enHistoria Leksikono de Svislando (2003-01-27)

Eksteraj ligiloj

[redakti |redakti fonton]


v  d  r
Komunumoj de la administra distrikto Thun
v  d  r
Komunumoj de la iama distrikto Thun ĝis 2009
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Wachseldorn&oldid=8971548"
Kategorioj:
Kaŝitaj kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp