Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

W

El Vikipedio, la libera enciklopedio
W w

W (esperante nomataduobla vo,ĝermana vovavo[1],maloftevuvuo: Vidu ĉi-sube) estas la 23-alitero de la modernalatina alfabeto. La litero estis neniam uzata en la latina lingvo mem, sed evoluis el bezonoj de aliaj eŭropaj lingvoj. Ĝi aperis komence kiel kunigo de literparouuvv (u kajv estis formoj de unu sama litero en la klasika latina); la angla nomo de la litero signifasduobla u kaj naskiĝis do el la evoluo deuu alw.

En laInternacia Fonetika Alfabeto la litero w estas signo devoĉa rondigita vela alproksimiĝo, la sono kiun ĝi havas ekz. en la anglaj vortojwit kajweather. En la eŭropaj lingvoj ĝi estas uzata precipe en la germana, pola (en tiuj du ĝi signas la sonon v), angla, nederlanda kaj kimra; la aliaj eŭropaj lingvoj uzas ĝin preskaŭ nur en fremdvortoj.

Signifoj

[redakti |redakti fonton]

Kiel mallongigo aŭ simbolo la litero W aŭ w havas interalie la jenajn signifojn:

Vuo

[redakti |redakti fonton]

Vuo estas plia nomo de la literow, proponita kaj uzata deSergio Pokrovskij.

La nomo "vuo" entenas ambaŭ referencojn (al U kaj al V). Plue, kelkajn jarcentojn antaŭe lagrafemoj U kaj V estis du formoj de unu sama litero en multaj lingvoj (oni origine skribis la literon kiel "v" nur je la komenco de vortoj kaj kiel "u" aliloke), kaj la W evoluis el ĝia duobligo (uu aŭ vv). Do iasence la nomo "vuo" efektive enhavas W-on, simile al kiel oni skribis ĝin, antaŭ kiam ĝi iĝis unu litero.

Aparte de sia kurteco, ĝi prezentas ankaŭ la avantaĝon ke ĝi similas al aliaj liternomojkuo (Q) aŭmuo (μ).

Parenteze, "vuo" similas al la nomo de la litero W en la pola lingvo:wu. (prononco:Pri tiu ĉi sono [vu])

Noto

[redakti |redakti fonton]
  1. Proprevavo estas tute alia litero el la alfabetoj ŝemidaj (hebrea alfabeto kajaraba alfabeto). Enjido al la germana W respondas ne „vavo“, sed duliteraĵo „cvej vovn“ (t.e. „duobla vavo“, unikode U+05F0: װ). Fojfoje ankaŭ en la hebrea: 'סֶנדווִיץ /sendviĉ/ (sandviĉo), רַווָק /ravák/ (fraŭlo, needziĝinto).


v  d  r
Latina alfabeto
Bazaj literoj
Aa  • Bb  • Cc  • Dd  • Ee  • Ff  • Gg  • Hh  • Ii  • Jj  • Kk  • Ll  • Mm  • Nn  • Oo  • Pp  • Qq  • Rr  • Ss  • Tt  • Uu  • Vv  • Ww  • Xx  • Yy  • Zz
Diakritaj signoj
Àà  • Áá  • Ââ  • Ää  • Ãã  • Āā  • Ąą  • Ăă  • Çç  • Ĉĉ  • Čč  • Ćć  • Ðđ  • Ďď  • Èè  • Éé  • Êê  • Ëë  • Ęę  • Ēē  • Ĕĕ  • Ėė  • Ěě  • Ĝĝ  • Ğğ  • Ġġ  • Ģģ  • Ĥĥ  • Ħħ  • Ìì  • Íí  • Îî  • Ïï  • Įį  • Ĩĩ  • Īī  • Ĭĭ  • Ĵĵ  • Ķķ  • Ĺĺ  • Ļļ  • Ľľ  • Ŀŀ  • Łł  • Ññ  • Ńń  • Ņņ  • Ňň  • Òò  • Óó  • Ôô  • Öö  • Õõ  • Őő  • Ǫǫ  • Ōō  • Ŏŏ  • Ơơ  • Ŕŕ  • Ŗŗ  • Řř  • Śś  • Ŝŝ  • Şş  • Șș  • Šš  • Țț  • Ťť  • Ŧŧ  • Ţţ  • Țț  • Ùù  • Úú  • Ûû  • Üü  • Ũũ  • Ūū  • Ŭŭ  • Ųų  • Ůů  • Űű  • Ưư  • Ŵŵ  • Ýý  • Ŷŷ  • Ÿÿ  • Źź  • Žž  • Żż
Aldonaj literoj
Ǎǎ  • Ȁȁ  • Ȃȃ  • Ææ  • Ǽǽ  • Ǣǣ  • Åå  • Ꞛꞛ  • Ċċ  • Ðð  • DZDzdz  • DŽDždž  • Ɛɛ  • Ʒʒ  • Ǯǯ  • Ȅȅ  • Ȇȇ  • Əə  • Ȝȝ  • Ǥǥ  • Ǧǧ  • Ƣƣ  • Ƕƕ  • IJij  • Ǐǐ  •  • İi  • Ȉȉ  • Ȋȋ  • Ǩǩ  • ĸ  • LJLjlj  • LLll  • ĿLŀl  • NJNjnj  • Ŋŋ  • Œœ  • Øø  • Ǿǿ  • Ǒǒ  • Ȍȍ  • Ȏȏ  • Ɔɔ  • Ȣȣ  • Ꞝꞝ  • Ȑȑ  • Ȓȓ  • ſ  • ẞß  • Ʃʃ  • Þþ  • Ǔǔ  • Ȕȕ  • Ȗȗ  • Ꞟꞟ  • Ƿƿ  • Ƶƶ
Se vi havas problemojn pri montrado de literoj, bonvolu legiHelpo:Unikodo.
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=W&oldid=9091215"
Kategorio:
Kaŝita kategorio:

[8]ページ先頭

©2009-2026 Movatter.jp