Voyager 1 (Esperanto:Vojaĝanto 1) estaskosmosondilo lanĉita la5-an de septembro1977, dek ses tagoj post la lanĉado de sia ĝemeloVoyager 2, de la usona agentejoNASA. Ĝia unua celo estis studi la planedojnJupitero (marto 1979) kajSaturno (novembro 1980) kaj iliajn lunojn kaj ringojn, kiujn ĝi preterflugis liverante mirinde belajn, multdetalajn fotojn. Voyager 1 eniris interstelan spacon la 25-an de aŭgusto 2012, kaj nuntempe (nov. 2021) situas proksimume 155.3astronomiajn unuojn (23.3 miliardaj kilometroj) for de laTero, la plej malproksima nenatura objekto de la Tero.[1]
La sunsistemo kaj ĝia rando.
Post sukcesa plenumo de tiu tasko ĝi nun celas la randon de la sunsistemo (Kujper-zono,heliopaŭzo) kaj mezuradon desunvento kaj interstela medio.
Ĝi ankoraŭ funkcias (multe pli longe ol planite) kaj estas la momente plej fora homfarita objekto.
Voyager 1 pezas 722 kilogramojn. Ĝi startis la 5a-an de septembro 1977 deCape Canaveral,Florido portita deTitan IIIE/Centaur portraketo.Voyager 1 estas la plej fora homfaritaĵo, kvankam ĝia ĝemela sondilo,Voyager 2, estis lanĉita 16 tagojn antaŭe, Voyager 2 neniam transpasos Voyager 1. Ankaŭ la sondiloNew Horizons - spite al lanĉado per pli alta rapideco - neniam preterpasos ĝin.
Voyager 1 estis originale planita kielMariner 11. Dekomence estis planite ke ĝi utiligu la tiam-novan teknikon degravita svingo. Feliĉe, kiam ĝi (kaj la ĝemela Voyager 2) pretis, la kvar gigantaj planedoj (Jupitero, Saturno,Urano, kajNeptuno) troviĝis en favoraj pozicioj por ebligi gravitan plirapidiĝon kaj tiel viziton de ĉiuj kvar en nur 12 jaroj (anstataŭ 30 sen gravita asisto).
Voyager 1 komencis foti Jupiteron januare 1979. Ĝia plej granda proksimeco al Jupitero okazis5-an de marto1979 en distanco de 349,000 km. La plej multaj observoj dejupiteraj lunoj, ringoj,magnetkampo kaj radiado estis faritaj dum 48-hora tempo ĉirkaŭ plej granda proksimeco. Fotado finiĝis en aprilo de tiu jaro.
AmbaŭVojaĝantoj faris plurajn gravajn malkovrojn pri Jupitero kaj ĝiaj akompanantoj. La plej surpriza estis la malkovro de aktivaj vulkanoj surIono, kio ne estis antaŭe observataj de tero aŭ de misiojPioneer 10 aŭ11.
Sur la oraj diskoj estas salut-mesaĝoj en 56 lingvoj.Ralph Harry salutis en Esperanto jene "Ni strebas vivi en paco kun la popoloj de la tuta mondo, de la tuta kosmo."