Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Odino

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita elVotano)
Odino
nord-ĝermana diaĵo • milita dio • ĉefdio
Verkonord-ĝermana mitologio
Informoj
Originala nomoÓðinn
Eble samaWōdan • Woden • Billy Blind
Seksovira
PosedaĵoSleipnir, Gungnir, Tyrfing, poetmedo, Geri kaj Freki
Sankondiĉounuokuleco
SidejoAsgardo
Okupodrakmortiginto • ĉefdio
PatroBorr
PatrinoBestla
GefratojVé • Vili • Hœnir
Edzo/EdzinoFrigg
KunuloJörð • Rindr • Grida • Gunnlöð • Freja
InfanojBaldrHöðr • Hermodo • BragiVidaroToro • Meili • Hejmdal • Týr • Winta • Váli • Skjöldr • Göte • Ítreksjóð
vdr

Odino estasesperantigo laŭ la nordia nomformo de laĝermanadioVotano (pranorvege/praislandeÓðinn, novskandinaveOdenOdin, pragermaneWotanWuotan, etimologie parenca alwütend, "furioza"), kiu estas unu el la ĝermanaj militdioj, precipe konata ennord-ĝermana mitologio, kie li estas la supera dio (almenaŭ en la tempo de la skribitaj fontoj)[1].

Interese estas ke lanordia mitologio havas du militdiojn:Týr kaj Óðinn, kiuj donis, en la ĝermanaj lingvoj, siajn nomojn almardo respektivemerkredo (angleTuesday/Wednesday, nederlandeDinsdag/Woensdag, svedetisdag/onsdag; la moderna germana konservis nurDienstag kaj anstataŭigis la tagon de Odino perMittwoch, "semajnomezo"). Tiro estas la dio de la simplaj militistoj, Odino de la altranguloj. Ĉar Tiro havas la saman semajntagon kiel la romia Marto, eble li eniris la nordian diaron unue; kaj laŭ teorioj deSnorri, ripetita antaŭnelonge deThor Heyerdahl, Odino estis historia homo kaj tribestro, postmorte diigita en la mitoj[2].

Laŭ la nordiaj mitoj, Odino estis filo deBurr kaj nepo deBúri, kiu siavice ekestis, kiam la pra-bovinoAuðhumbla lekis ŝtonojn kovritajn de prujno kaj salo.

Edzino de Odino estisFrejaFrigg.

Odino havis multajn infanojn, kaj lia edzino ne estis patrino de ĉiuj. Lia ĉefa filo estisToro (Þórr), kies patrino - Jorð, la tero - eble estis identa kun Freja, sed tio ne estas klara.

Kiel militdio - kaj ĉefdio - Odino havas eksterordinaran psikologion, ĉar li estasyggjungr ása, "la cerbumanto de laazoj", dio ne nur de la milito, sed ankaŭ de la poezio - laŭdire inventinto de larunoj - kaj fervora serĉanto de saĝo. Laŭ la mitoj, li iam oferis unu el siaj okuloj kaj/aŭ pendumis sin por tiu celo. Tial, li estas dio ankaŭ de la pendumitoj, kajĝenerale de la mortintoj, almenaŭ de tiuj, kiuj kiuj mortis honore. Male al aliaj dioj de mortintoj, li mem estas mortonta - enragnarökr.

Odino estis la ĉefa praktikanto desejdo (nordiaŝamanismo), kvankam tiu arto estis de la pranordianoj rigardata kiel virina kaj hontiga por viroj.

Neofta eco de ĉefdioj estas malbona konscienco, sed Odino havis tian, pro pluraj kialoj, ĉefe pro sia eraro iĝi, dum la komenco de la tempoj, adoptita frato de la gigantoLoki, kiu unue helpis la diojn (interalie naskinte - kiel ĉevalino - la okkruran ĉevalon de Odino,Sleipnir, sed kiu poste iĝis ĉiam pli malica kaj fine mortigis la plej bonan dion,Baldr, tiel devigante Odinon aŭ rompi sian ĵuron aŭ lasi malbonon regi.

La armilo de Odino estas la lanco Gungnir. Liaj bestoj estas, krom Sleipnir, la du korvojHuginn kajMuninn, kiuj ĉiutage superflugas la mondon kaj ĉiuvespere raportas al li, kaj cetere la du lupojGeri kajFreki.

La hejmo de Odino estasValhalo. Tie li ricevas duonon de la homoj, kiuj mortas en batalo,einherjar - la alian duonon ricevas Freja.

Ofte oni komparis la gajan vivon de la batalmortintoj en Valhalo kun la kristana ĉielo, sed ĝenerale oni forgesas gravan detalon: Valhalo apartenas al nia erao kaj ne estas eterna. Ĝi falos dumragnarökr, kiam ili denove mortos en batalo. La celo de ilia ekzisto do ne estas eterna vivo, sed morto en la fina batalo kontraŭ malbono.

En la nordiaj mitoj, Odino, Toro kaj Lokio estas la tri plej oftaj rolantoj. Odino, Toro kajFreyr cetere estas la tri dioj plej adorataj en la publika kulto.

Asteroido3989 Odino en lia memoro estis nomita.

Referencoj

[redakti |redakti fonton]
  1. Hirschfeld, Max (1889).Untersuchungen zur Lokasenna, Acta Germanica 1.1, Berlin: Mayer & Müller.germane
  2. Hollander, Lee Milton (Trans.) (1964).Heimskringla: History of the Kings of Norway.University of Texas PressISBN 0-292-73061-6
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Odino&oldid=8977580"
Kategorioj:
Kaŝita kategorio:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp