Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Vortprovizo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Vortprovizo estas leksika bazo de iulingvo,dialekto aŭ alia lingva esprimformo (ĵargono, ktp).La vortprovizo konsistas elradikvortoj (tablo, bela, kuri),derivaĵoj (surtabligi, beleco, kuradi), kunmetaĵoj (tablotuko, belvidejo, kuratingi),vortgrupoj (kompleksaj tempoj, dufera trioksido, egaligo de kunkudroj) kaj fiksitaj frazeologiaĵoj (tion li ne afiŝos, droni en revoj, ne restis ŝtono sur ŝtono, ĉiu vulpo sian voston laŭdas). En ĝi estas propraj nomoj (Rembrandto, Jozefo, Romo, Eŭropo), fakvortoj (glicerino, ŝafto, vulkanizi) kaj poetismoj (stalono, mava).

EnEsperanto, la vortradikoj estas klaseblaj en kvar kategoriojn:

  • oficialaj (oficialigitaj) – ĉi tiujn vortradikojn aprobis laAkademio de Esperanto per siaj oficialaj aldonoj al la Fundamento.
  • neoficialaj – radikoj, kiujn provis enkonduki unuopaj aŭtoroj en siaj tekstoj (libroj, gazetoj), kaj kiuj batalas por akceptiĝo kaj oficiala aprobo (la t.n.neologismoj).
  • fakaj – radikoj, kiuj estis enkondukitaj por la bezono de la fakstilo en diversaj sciencaj, teĥnikaj, artismaj kaj sportaj branĉoj; multaj el ili neniam estos oficialigitaj, tamen ili ne estas neologismoj, ili simple havas specialan taskon en la lingvo; precize difinitaj fakvortoj estas nomataj terminoj.
Ĝermo pri lingvo
Ĉi tiu artikolo ankoraŭ estasĝermo prilingvo.
Helpu al Vikipedioplilongigi ĝin. Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi (menciante la fonton).
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Vortprovizo&oldid=8565906"
Kategorio:
Kaŝita kategorio:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp