Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Vortkaraktero

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Enesperantologiovortkaraktero (aŭvortkategorio) estas la kerna ideo de la teorio privortfarado en Esperanto.

Laŭ tiu teorio, ĉiuradiko de Esperanto apriore havas ianradikkarakteron, apartenas alvortospeco kongrua kun ĝia signifo. Ekz‑e la radikojhom-, ŝton- esprimas la ideojn pri la objektoj ‹homo›, ‹ŝtono› kaj tial estassubstantivkarakteraj (oni jes povas formi ankaŭ la adjektivojn ‹homa›, ‹ŝtona› — sed tiujn formojn oni perceptas kaj rigardas kiel formojn konvertitajn); la radikojbel-, jun-, ruĝ- esprimas la ideon pri la ecoj ‹bela›, ‹juna›, ‹ruĝa›, kaj tial estasadjektivkarakteraj; la radikojir-, dir-, puŝ- esprimas la ideon pri la agoj ‹iri›, ‹diri›, ‹puŝi›, kaj tial estasverbkarakteraj; ktp.

La radikkaraktero influas la signifon de konvertita formo, kaj la aplikeblon (aŭ aplikendon) de la sufiksoj ĉe derivado. Ekz‑e ĉe la substantiviga konverto de vortoj adjektivkarakteraj rezultas nomo de eco (‹belo›, ‹juno›, ‹ruĝo›); ĉe substantivigo de vortoj verbkarakteraj rezultas nomoj de agoj (‹iro›, ‹diro›, ‹puŝo›) ktp.Ĉe derivado, ‹homo› kaj ‹ŝtono› ne bezonas substantivigajn sufiksojn — oni ne diras ‹homulo›, kaj ‹ŝtonaĵo› ne estas simpla ‹ŝtono›, sed io farita el ŝtono; sed por paroliulo juna la sufikso necesas (junulo).

Tradicie en la vortaroj esperantaj (ekdeUV) oni listigas la vortojn laŭ la ordo de la radikoj (sen atenti la finaĵojn), komencante per formo responda al la radikkaraktero (kiu do aperas kielkapvorto). Ekz‑e la vortojn kun la radiko ‹hom/› oni serĉu sub ‹homo›, ĉar la radiko estas substantivkaraktera; la formo ‹homa› aperas ene kiel derivaĵo (aŭ, pli ĝuste, konvertaĵo).

Iuj esperantistoj opinias la vortkarakterojn malnecesa komplikaĵo; laŭ ili la signifon de ĉiuj derivaĵoj oni komprenu laŭ la kunteksto. En la vortaroj kompilitaj laŭ ilia principo[1] oni inverse trovas laŭalfabete la kapvorton ‹homa› kaj la formon ‹homo› ene de tiu artikolo. Laŭ tiu koncepto ne estas iu baza formo, do ‹homa›, ‹home›, ‹homo› estas egalrajtaj.

Problemo de tiu simplisma teorio konsistas en tio, ke ĝi malatentas la realajn diferencojn ĉe derivado de diversspecaj radikkarakteroj. Klasika ekzemplo uzas la radikojn ‹bros› kaj ‹komb›.

Se oni malagnoskas bazan formon radikkarakteran, tiam oni povas deiri de ajna vortospeco; ekz‑e de la verboj ‹brosi› kaj ‹kombi›. La du agoj tre similas unu la alian; ĉu la iloj por plenumi ilin estas same similaj? Ho ve, oni brosas perbroso, sed kombas perkombilo; oni ne dirasbrosilo, kajkombo estas ne ilo, sed ago. La diferenco estas ŝuldata al la radikkaraktero: ĉe la derivado la finaĵo ‹-i› malaperas, restas la nuda radiko kiu reakiras sian aprioran radikkarakteron, la substantivan ĉe ‹bros›, kaj la verban ĉe ‹komb›.

Radikkaraktero kaj vortkaraktero

[redakti |redakti fonton]

Ĉi-supre estis uzataj 2 terminoj: ‹radikkaraktero› kaj ‹vortkaraktero›. Laŭ la tradicio esperantologia oni rigardasradikojn kielvortojn; tial la unua estas subnocio de la dua (vortkaraktero estas pli ĝenerala, ĉar ĝi aplikeblas ankaŭ al la vortoj kunmetitaj; la karaktero de tiuj lastaj estas la karaktero de iliaĉefelemento).

Historio

[redakti |redakti fonton]

Dum la unuaj 20 jaroj oni uzadis Esperanton sen paroli pri la vortostrukturoj, ĝis en la jaro 1907ª aŭdiĝis gravaj akuzoj kontraŭ la Lingvo Internacia: «ĝi ne havas logikan vortostrukturon». Tuj ekestis vigla esplorado kaj verkado tiutema, fare deCouturat,René de Saussure (Antido),Herbert F. Höveler (E. Ĉefeĉ), Panel,Paul Fruictier

Couturat opiniis, ke Esperanto malhavas sistemon devortfarado, kaj konstruis siajn «regulojn de derivado», kiuj lin kondukis alIdo.

La aliaj esploristoj provis malkaŝi la principojn de la dudekjara praktikado. Tiuj provoj iris en du direktoj.

La unua, kies ĉefa reprezentanto estisRené de Saussure, vidis en la Zamenhofa kreaĵo sistemon bazitan sur la fundamento de certaj naciaj lingvoj, en kiuj la radikoj per si mem posedas karakteron logikan kaj gramatikan (la «Sistemo rigida»).

La dua, en kiu precipe elstaris E. Ĉefeĉ, malagnoskis gramatikan karakteron de la radikoj; kontraŭe, laŭ ĝi la senkaraktereco estas trajto per kiu Esperanto superas la lingvojn naciajn; eventualajn neklarecojn forigas la kunteksto (la «Sistemo elasta»).

Post la 6ª UK Vaŝingtona la Akademio starigis komisionon por atingi interkonsenton; ĝi konsistis el R. de Saussure (prezidanto), E. Ĉefeĉ,Théophile Cart kajA. Grabowski. En 1913 la Akademio oficialigis la kompromisan principon priNeceso kaj sufiĉo, proponitan de R. de Saussure kaj iom ŝanĝitan laŭ la konsiloj de E. Ĉefeĉ. En 1916 kaj 1917 aperis du eldonoj de la 20-paĝa broŝuro «La vort-strukturo de Esperanto», la frukto de la komisiona kunlaborado, prezentita de la komisiona prezidanto de la nomo de la plimulto.[2]

La vortkarakteran teorion pri la esperanta vortfarado plu evoluigisKaloĉajo, ĝin detale prezentasPAG kajPMEG. En 1966 ĝin aprobis la Akademio de Esperanto[3]

Referencoj

[redakti |redakti fonton]
  1. Ekz‑eTaschen-Wörterbuch Esperanto-Deutsch von Dr. E.-D. Krause, Leipzig, 1967.
  2. LaŭE. Wüster: Vort-strukturo. «Germana Esperantisto», Dresdeno. 14. 1917:4 B, p. 44–45; ankaŭ en E. Wüster: Esperantologiaj studoj. Memor-Kolekto editorita deReinhard Haupenthal, 1978. P.13–14.
  3. Enketo kajdecidoj de la Akademio pri la demando de La Vortfarado en Esperanto. En: Aktoj de la Akademio 1963-1967. Oficiala Bulteno de la Akademio de Esperanto, № 9.
Bibliotekoj
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Vortkaraktero&oldid=8364056"
Kategorioj:
Kaŝita kategorio:

[8]ページ先頭

©2009-2026 Movatter.jp