Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Vorbis

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vorbis
Dosierfinaĵo:ogg, oga, sb0
MIME:audio/vorbis, application/ogg, audio/vorbis-config, audio/ogg
vdr
Vorbis
perda sona dosierformo • sona dosierformovd
Dumnekonata - nekonata/nuntempe
SekvantoOpus
TTTOficiala retejo
vdr

Vorbis estasliberprogramara projekto gvidata deXiph.Org Foundation (antaŭe nomataXiphophorus company). La projekto produktas specifon de sondosiera aranĝo kaj ties programan realigon (kodekon) porperda sondensigo. Vorbis estas plejofte uzata kun lauja formoOgg kaj estas referencata kielOgg Vorbis. La aranĝo estaslibera kaj malfermita;Vikipedio rekomendas ĝin por vikipediaj son-dosieroj.

Emblemo de Ogg

La projekto komenciĝis en 1993. La evoluo estis pliintensigita en 1998 pro plano deFraunhofer Society postuli pagadon pro uzado de la aranĝoMP3. La aranĝo en la versio 1.0 estis fiksita en Majo 2000 kaj stabila versio 1.0 de la referenca realigo estis publikiga la 19-an de Julio 2002.

La aranĝo Vorbis estas perda aranĝo; tio signifas, ke ĝi entenas ne la tutan sonan informon; sed ĝi klopodas konservi la informon plej gravan por la homa aŭdo. Ĝi aplikas laŭtempe varian informacion; kiam la sono estas (certasence) "simpla", ĝi uzas malmulte da informacio; malsimplejn partojn ĝi memoras detale. Vorbis uzas pli bonkvalitan psikoakustikan modelon olMP3 kaj aliaj konkurantoj. Tio ebligas pli bonan sonon ĉe la sama dosiergrandeco.

Plia avantaĝo de Vorbis estas ke por tekstaj informoj ĝi uzasUnikodon, sed ne naciajnsignarojn.

Parametro por kvalito de OGG Vorbis kaj bitfrekvenco:

Official Xiph.Org Foundation Vorbis????
-q-145 kbit/s48 kbit/s
-q064 kbit/s
-q180 kbit/s
-q296 kbit/s
-q3112 kbit/s
-q4128 kbit/s
-q5160 kbit/s
-q6192 kbit/s
-q7224 kbit/s
-q8256 kbit/s
-q9320 kbit/s
-q10500 kbit/s

Tekstaj informoj

[redakti |redakti fonton]

Priskribaj tekstaj informoj estas prezentataj perUTF-8,signara kodo deUnikodo.

ID3 uzata enMP3 komence permesis nur uzadon de nacia signarkodoISO-8859-1, sed nek la normo de la aranĝo, nek la strukturo de la signarkodo malhelpis al la tiamaj programoj uzi iun el la multego da aliaj naciaj signarkodoj, kiuj tial multe disvastiĝis en MP3-aj dosieroj kaj ludiloj.

La nunaj programoj ĝenerale almenaŭ iom kapablas prilabori UTF-8-n, do por Vorbis ekzistas apenaŭ ia ajn tiuspeca danĝero en ĝia epoko.

Nomoj

[redakti |redakti fonton]

„Ogg“ kaj „Vorbis“ vere estas du malsamaj aferoj.Ogg estas ujo por la aranĝo Vorbis; ĝi povas enhavi ankaŭ aliajn datenojn, ekzemple videoajn. La aranĝon konsistantan el Ogg kaj Vorbis oni nomas „Ogg/Vorbis“ aŭ „Ogg Vorbis“. Sed Ogg estas ankaŭ la nomo de la projekto deXiph.Org, kaj tial oni ankaŭ nomas Vorbis mem „Ogg Vorbis“.[1][2]

La nomparto „Vorbis“ devenas el la novelo „Etaj dioj“ (angle small gods) deTerry Pratchett. Multaj diras, ke ankaŭ „Ogg“ devenas el rolulo el liaj novelo, nome deGytha Ogg el novelo „diskomondo“ (discworld); laŭ aliaj, ĝi estas esprimo el la komputila ludoNetrek kaj signifas „provi sukcesi ion senkonsidere al estontaj perdoj“.

Difinoj kaj normoj

[redakti |redakti fonton]

La difino de Vorbis estas publikigata ĉe la retejo de Xiph.Org.[3] La teknika difino de Ogg estis publikigita enRFC 3533. Ĝia MIME-kodo estas "application/ogg".

Sonludiloj

[redakti |redakti fonton]

Aparatoj

[redakti |redakti fonton]

Ekzistas speciala versio de malkodilo de Vorbis ("Tremor") por senglitpunktaj komputiloj, kiu precipe taŭgas por poŝaj sonludiloj.

La aranĝon subtenas, ekzemple:

  • Aparatoj kun la mastrumsistemoAndroid deGoogle[4]
  • Sonludiloj de "COWON" kiel "D2"
  • La serio "YP" de Samsung
  • Multaj sonludiloj de iRiver
  • Sonludiloj "Sansa Clip", "Sansa Clip+" kaj "Sansa Fuze" de Sandisk

Kelkaj sonludiloj devende ne subtenas Vorbison, sed povas ludi ĝin post enmeto de la firmprogramo "Rockbox".

Komputilaj programoj

[redakti |redakti fonton]

Multaj sonludaj programoj por multaj mastrumsistemoj kapablas ludi Vorbisajn dosierojn. Inter ili estas la plurplatformaj liberaj programoj kiel "VLC media player" kaj "MPlayer", kaj la Vindozaj programoj kiel "Winamp" kaj "foobar2000". La oficiala retejo de "Xiph" enhavas listojn de programoj kun defaŭltaj kapabloj je Vorbis.[5][6]

Kvankam la "iTunes" de "Apple" kaj "Windows Media Player" de "Microsoft" defaŭlte ne povas sonigi la aranĝon, elŝuteblas aldonaĵoj por tio.[7][8]

La aranĝon ankaŭ subtenas la plurplatformaj sonredaktilo "Audacity" kaj bibliotekaroj "FFmpeg", "GStreamer" kaj "Helix DNA".

Kiel estis rekomendite enHTML 5, jenaj TTT-legiloj povas ludi sonon en Vorbiso sen kromprogramoj: "Mozilla Firefox" (ekde versio 3.5)[9], "Google Chrome" (jam en 3.0.182.2)[10], "SeaMonkey" (ekde 2.0)[11], "Opera" (ekde 10.5)[12][13].

Referencoj

[redakti |redakti fonton]
  1. http://xiph.org/vorbis/doc/Vorbis_I_spec.html (angle)
  2. http://vorbis.com/faq/ (angle)
  3. http://xiph.org/vorbis/doc/
  4. Android SDK m5-rc14 now available (angle) (2008-02-13). Alirita 2010-07-18 .
  5. http://wiki.xiph.org/index.php/VorbisSoftwarePlayers
  6. http://www.vorbis.com/software/
  7. http://www.xiph.org/quicktime/
  8. http://www.xiph.org/dshow/
  9. http://www.mozilla.com/en-US/firefox/3.5/releasenotes/
  10. Arkivita kopio. Arkivita ella originalo je 2009-10-03. Alirita 2010-07-18 .
  11. http://www.seamonkey-project.org/releases/seamonkey2.0b2/changes
  12. Arkivita kopio. Arkivita ella originalo je 2010-01-04. Alirita 2010-01-04 .
  13. Arkivita kopio. Arkivita ella originalo je 2010-01-04. Alirita 2010-01-04 .

Vidu ankaŭ

[redakti |redakti fonton]
  • Opus - pli nova perda algoritmo de Xiph.Org Foundation por sondatenoj
  • Speex - arkaikigita perda algoritmo de Xiph.Org Foundation por voĉaj sondatenoj
  • FLAC - senperda algoritmo (alprenita de Xiph.Org Foundation) por sondatenoj

Eksteraj ligiloj

[redakti |redakti fonton]

Fonto

[redakti |redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el vikipedia artikoloVorbisangle.

v  d  r
fondaĵoXiph.Org
Projekto Ogg
Vorbis  • Daala  • Theora  • FLAC  • Opus  • CELT  • Speex  • Tremor  • OggUVS  • OggPCM  • Ogg Writ
Aliaj projektoj
Rilataj artikoloj
v  d  r
Densigo deplurmedioj kaj formoj de plurmediaj ujoj
Video
Sono
Bildoj
Ujoj
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Vorbis&oldid=8982545"
Kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp