Vombatedoj,vombatoj (Vombatidae), estasfamilio deAŭstraliajmarsupiuloj, ordovombatformaj. Krom vombatoj, el nun vivantaj bestoj al tiu subordo apartenas nurkoaloj. Ili estas kompaktaj, muskulozaj kvarpieduloj kaj aspektas iom simile al malgrandajursoj. Vombatoj troveblas enarbaroj, montoj kajerikejoj de sud-orienta Aŭstralio kajTasmanio. Ili manĝas herbojn kaj radikojn, kaj fosas kompleksajn ternestojn kun fortaj dentoj kaj ungegoj. La vortoVombato (wombat) devenas el lingvo deindiĝena triboEora, kiu native loĝis en areo de nunaSidnejo.
Korpo de vombato estas profunde adaptinta al vivo en subgrundaj sistemoj de ternestoj. Vombatoj fosas longajn, branĉitajn tuneloj per siaj fortaj ungegoj kajrodul-similaj antaŭajdentoj. Unu el kuriozaj adaptiĝoj de vombatoj estasmarsupio, kiu malfermiĝas malantaŭen. Pro ĝi la ino povas fosi sen enmeto de tero en sian poŝon kaj sur la idojn. Vombatoj estas plej kutimenoktaj aŭkrepuskaj animaloj, sed ili ofte eliras el nestoj dum malvarmaj kaj malserenaj tagoj. Ili emas evitihomojn kaj ne facile observeblas, sed lasas distingaj markoj per rompitajpalisaroj kaj tre karakteraj kubecajfekaĵoj.
Koloro de vombatafelo varias interoĥra ĝisbruna aŭ intergriza ĝisnigra. Ĉiuj tri nun vivantaj specioj de vombatoj longas ĉ. 1 m kaj pezas inter 20 kaj 35 kg.
Plej kutime, inoj produktas po unu ido printempe, postgravedeca periodo de 20-22 tagoj[2] Ili havas bone disvolvitanmarsupion, kie la ido restas dum 6-7 monatoj. Vombatidoj haltas bezonilakton post 15 monatoj kaj plej ofte estas sekse fekundaj post 18 monatoj.[2]
Vombatoj estas konataj por sia malrapidegametabolismo, kiu helpas al ili travivi en sekaj kondiĉoj.Digesto de vombato averaĝe daŭras 14 tagojn.[2] Pro tio vombatoj movas malrapide kaj emas elekti rektajn vojojn. Ofte por vombato estas pli facile rompi aŭ subfosi palisaron ol ĉirkaŭiri ĝin. Tamen, dum instigo vombatoj povas kuri je rapido de 40 km/h kaj subteni tiun rapidon dum ĉ. 90 sekundoj.[3] Vombatoj protektas siajn teritoriojn ĉirkaŭ siaj ternestoj kaj ofte agreseme reagas al fremduloj. Teritorio dekutima vombato estas averaĝe ĉ. 23hektaroj, dum teritorioj de aliaj specioj estas ne pli grandaj ol 4 hektaroj.[2]
Dingoj kajTasmaniaj diabloj ĉasas vombatojn. Atatkitaj, vombatoj emas kaŝi sin en plej proksima tunelo de ilia ternesto. Vombato havas rondan senvostanpugon, tre malmolan pro granda enhavo dekartilago, kaj por rabobesto estas malfacile kapti ĝin en tunelo. Ofte vombatoj lasas atakanton meti sian kapon en la tunelo kaj poste forte batas ĝin per siaj fortaj malantaŭaj kruroj. Tiuj piedbatoj povas facile kraŝi kranion de atakanto kontraŭ la plafono de la tunelo kaj plej ofte forpelas ĉiujn rabobestojn.[4]
Homoj, kiuj instigas agreson de vombato, estas rekomendataj surgrimpi la arbon kaj atendi, kiam la besto trankviliĝos kaj foriros. Vombatoj povas kaŭzi profundajn vundojn per siaj dentoj kaj ungegoj. Ankaŭ ili povas faligi homon, kaŭzante riskon de rompitaj ostoj.
Vombatoj povas travivi en kapteco kaj eĉ estasdresataj. Oni raportas, ke se vombato lernas fidi homojn, ĝi iĝas tre amikema. En Aŭstralio multaj parkoj,zooj kaj aliaj turistaj lokoj publike demonstras vombatojn, kaj ili estas tre popularoj. Tamen, estas konate, ke vombatoj mankastimon kontraŭ homoj kaj ofte iĝas agresemaj sen evidentaj kialoj. Atakante, ili povas facile faligi plenkreskan homon kaj iliaj longaj, akraj dentoj ofte kaŭzas profundajn vundojn. NaturalistoHarry Frauca raportis, ke foje li ricevis mordon de vombato, kiu estis 2 cm profunda, tragumaŝuo,pantalono kaj dikalanaŝtrumpeto.
Malsimile al multaj aliaj aŭstraliaj marsupiuloj, vombatoj havas relative grandancerbon. Ili estas rapide lernantaj kaj havas fortajn instinktojn, kaj tio ebligas ilin facile adaptiĝi al natura medio, eĉ se ili kreskis en kapteco. Vombatoj estas teritoriaj, vast-areaj furaĝuloj,noktuloj kaj havas fortan instinktan emon fosi tunelojn. Tiuj ecoj igas ilin ne taŭgaj por loĝo en homa hejmo.