Voltao-Lago en Ganao estas la plej grandabaraĵlago en la mondo, etendiĝante de la Akosombo-baraĵo en sudorienta Ganao ĝis la urbo Yapei, proksimume 400 kilometroj pli norde. La lago generaselektron, disponigas enlandan transporton, kaj estas eble valora resurso poririgacio kaj fiŝbredado. La profundo de la rivero sumiĝas je 14 m en Voltao-Lago. La rivero estas krucita de la Adome-ponto.
La portugaloj aĉetis multon da sia oro de loĝantoj de tiu regiono dum laRenesanco. La rivero estis nomita fare de tiuj portugalaj orokomercistoj; ĝi estis ilia ekstrema amplekso de esplorado antaŭ ol reiri alPortugalujo ("volta" estas portugala por "tordaĵo" aŭ "turno"). La nomo de la rivero signifus "Rivero de Reveno" (portugala:Rio da volta) eble ĉar ĝi estis kie la ŝipoj turniĝis kaj direktiĝis hejmen.