Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Vokativo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Vokativo, aŭvokkazo, estas unu el deklinaciajkazoj, uzata por indiki kaj atentigi la personon, al kiu parolo estas adresata.

Supozeble vokativo estas parto de la hind-eŭropa deklinacia sistemo; ĝi estis ensanskrito,latina lingvo kaj la klasika greka. Inter la modernaj lingvoj, kie uzatas vokativo, eblas nomi kelkajn slavajn (pola, ĉeĥa, serba, ukraina) kaj keltajn (irlanda kaj skota).

Io simila al vokativo povas ekzisti ankaŭ en aliaj lingvoj, ekzemple:

  • entjurka lingvaro se persona nomo estas uzata en voka funkcio, ĝi ricevas akcenton al la unua silabo (kontraste al la pli natura — al la lasta);
  • en laoseta lingvo (irana lingvaro) ekzistas vokaj formoj je -aj por limigita kvanto de vortoj: "virino, edzino" —uŝaj "hej, virino!";ĉizg/ĉizgaj "knabino/hej, knabino" ktp.
  • en la moderna parolata rusa ekzistas formoj kun forĵetita finaĵo -a:Saŝ, vkljuĉi svet! (Saŝa, ŝaltu la lumon!);Len, ty gde? (Lena, kie vi estas?) ktp.

En multaj lingvoj la signifo de vokativo estas transdonata sintakse aŭ pereksklamacioj kielEsperantajho/hej: "Ho Dio mia, kion mi faru?", "Hej Petruĉjo, kial vi ne manĝas?" ks.

v  d  r
Gramatikaj kazoj
En Esperanto
En aliaj lingvoj
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Vokativo&oldid=8565676"
Kategorio:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp