Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Vojtěch Rakous

Nuna versio (nereviziita)
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Page version status

The page has not been checked

Estas neniuj versioj de ĉi tiu paĝo, do ĝi eblene estiskvalite kontrolita.
Vojtěch Rakous
Persona informo
NaskonomoAdalbert Österreicher
Naskiĝo8-an de decembro1862 (1862-12-08)
en Starý Brázdim
Morto8-an de aŭgusto1935 (1935-08-08) (72-jaraĝa)
en Prago
TomboNew Jewish cemetery in Libeň(en)TradukiRedakti la valoron en Wikidata
Lingvojĉeĥa
ŜtatanecoAŭstrio-HungarioRedakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupoverkisto
dramaturgoRedakti la valoron en Wikidata
vdr

Vojtěch RAKOUS (propranomeAdalbert Österreicher, poste li uzadas korektan nomonAdalbert Östreicher) estis juda verkisto vivinta enĈeĥio.

Li naskiĝis la8-an de decembro1862 en Starý Brázdím proksime al Brandýs ĉe Elbo kaj Prago (Ĉeĥio, Mezbohemio). Li enkreskis en malriĉa juda familio kun 16 gefratoj. Lia gepatra lingvo estis ĉeĥa lingvo. Li vizitadis nur dum unu jaro judan lernejon en Brandýs ĉe Elbo. Aŭtodidakto. Vendisto, kolportisto. En Prago li eklegis ĉeĥan beletron (ekzemple librojn de Jan Neruda) kaj fariĝis ĉeestanto de ĉeĥa-juda movado. La movado klopodis pri bonajn rilatojn inter judoj, kiuj dum multe da generacioj vivis en Bohemio kaj parolis ĉeĥe, kaj ĉeĥoj. Vojtěch Rakous publicis siajn unuajn rakontojn en ĉeĥa humurista gazeto „Paleček“ („Fingreto“) en la jaro 1885. En la jaro 1895 Vojtěch Rakous edziĝis al Emilie Neumannová kaj translokiĝis en Pragon, kie li ekvendis ŝuojn en Prago-Libeň. Li havis filon Josef kaj filinon Božena.

Li publicis precipe en gazetoj de ĉeĥa-juda movado.Herooj de liaj rakontoj estis judoj, precipe malriĉaj homoj, judaj etkamparanoj, kolportistoj, vendistoj. La plej konataj personoj de liaj rakontoj estas maljunaj judaj geedzoj Modĥe kaj Rezi.

Signifo de verko de Vojtěch Rakous konsistas en humurista prezentado de mondo de kamparaj judoj, kiuj vivis en Mezbohemio.

Vojtěch Rakous mortis la8-an de aŭgusto1935. Li estis enterigita en juda tombejo enĎáblice (Mezbohemio).

Verkoj

[redakti |redakti fonton]
  • Doma (Hejme), 1897
  • Vojkovičtí a přespolní (Loĝantoj de Vojkovice kaj transkampaj homoj), 1910
  • Na rozcestí (En disvojiĝo), 1914.

En Esperanto aperis liaj rakontoj

[redakti |redakti fonton]
  • Pri la homo nescianta, kiam li naskiĝis (tradukis Alfred Weiner), Ĉeĥoslovaka antologio 1935, p. 218
  • La geavoj (tradukis Miloš Lukáš)
Bibliotekoj
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Vojtěch_Rakous&oldid=6879414"
Kategorioj:
Kaŝitaj kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp