Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Vodafone

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vodafone
Vodafone Group Plc
negoco • entrepreno • telekomunika kompaniovd
Dum17-a de julio 1984 - nekonata/nuntempe
AntaŭuloR. & W. Hawthorn, Leslie and Company
Jura formopublic limited company
FondintojErnest Harrison • Gerry Whentvd
Ĉefestro(j)Jean-François van Boxmeervd
SidejoLondono
LandoUnuiĝinta Reĝlando (Britio)
Estr(ar)oNick Read • Arun Sarin
Dungitoj105 300(stato: 2015)
Agokampofiksa telefono • portebla telefonio
ISIN-kodoGB00BH4HKS39
filiaj kompaniojVodafoneZiggo • Vodafone Germany • Vodafone Romania • Vodafone Czech Republic • Vodafone Turkey • Vodafone Ghana • Vodafone Albania • TPG Telecom • Vodafone Ireland • Vodafone Greece • Vodafone Portugal • Airtel-Vodafone • Vodafone UK • Telekom Malaysia • Vodacom • Talkmobile • Wayfinder • Vodafone Qatar • Vodafone Cameroon • Vodafone Automotive • Vodafone Foundation • Vodafone Europe • Infrastrutture Wireless Italiane • Vodafone Iceland • Vodafone Hungary • Nema • Vodafone Deutschland • Vodafone Idea • One NZ • Epic Malta • Vodafone India • ONO • Vodafone Spainvd
Posedataj kompaniojM-Pesa • Mannesmann • Hirschburg • Betavine • YORN • Cable & Wireless Worldwide • Verizonvd
TTTOficiala retejo
vdr

Vodafone (IFA:/ˈvoʊdəfoʊn/, plennomeVodafone Group Plc) estas internaciakomunika firmao, bazita enLondono,Anglio[1]. Ĝi plejparte funkciasservojn enAzio,Afriko,Eŭropo kajOceanio.

En januaro 2023, Vodafone posedas kaj funkciigas retojn en 21 landoj, kun partnerretoj en 48 pliaj landoj[2]. La Vodafone Global Enterprise disponigas telekomunikadojn kaj IT-servojn al kompaniaj klientoj en 150 landoj[3].

Vodafone estas la plej granda provizanto depoŝtelefonio en la mondo laŭ profitoj, kaj la dua plej granda provizanto en la mondo laŭ nombro da abonantoj (postChina Mobile), kun ĉirkaŭ 341 milionoj da abonantoj (sen pripensado de kontrolo de aliaj firmaoj), en novembro2010. La firmao funkciigas ĉelajn retojn en pli ol 30 landoj kaj kunlaboras kun retoj funkciigantaj en pli ol 40 aliaj landoj. La firmao kontrolas 45% de Verizon Wireless, la plej granda poŝtelefona provizanto enUsono laŭ nombro da abonantoj[4].

La nomo Vodafone originas de la kombinaĵo de la vortoj en la angla:vo iceda tafone (telefoninformvoĉo), nomo elektita de la firmao "por reflekti la provizon de informoj kaj voĉservoj en ĉela komunikado"[5].

Vodafone estas listigita por komercado ĉe laLondona Borso (angle London Stock Exchange), kaj estas membro de la kompanioj kiuj konsistigas laFTSE 100-indekson. La firmao havasmerkatan valoron taksitan je 35 miliardoj dapuntoj en marto 9, 2011, kiu lokas ĝin kiel la plej grandan firmaon komercita sur la Londono-Borso. Ankaŭ, la kompanio havas duaordan liston ĉe la borsoNASDAQ.

Kritikoj

[redakti |redakti fonton]

En septembro 2010, la brita Private Eye rivelis detalojn de laimpostfraŭdaj agadoj de Vodafone. La semajnĵurnalo raportis, ke Vodafone faris la aĉeton de la komunika divido de la germanakonzerno Mannsmann perLuksemburgia filio, kun la celo eviti impostpagojn pri la transakcio. Estis ankaŭ raportite, ke la kompanio daŭre transdonis siajn profitojn alLuksemburgio eĉ post kiam la transakcio estis kompletigita. Post longa lukto kun Her Majesty's Tax Authority (HMRC), finfine estis decidite, ke Vodafone pagos monpunon de 1,25 miliardoj dapundoj. Tamen, surbaze de ekzameno de la kontoj de Vodafone, spertuloj taksis, ke la impostpago evitita de la firmao temis pri 6 miliardoj da puntoj. La novaĵoj pri la impostfraŭda afero provokis kolerajn manifestaciojn, komencante en oktobro 2010, ekster Vodafone-butikoj enBritio, sub la nomo "UK Uncut". La unuaj manifestacioj kaŭzis la samtempan fermon de pli ol 12 branĉoj, inkluzive de la frontmontra branĉo surOxford Street.

Vodafone estis implikita en la perforta subpremado de la por-demokratiaj manifestacioj kiel parto de laEgipta revolucio de 2011. La 27-an de januaro, Vodafone, kiu respondecas pri la plej granda parto de latelekomunika infrastrukturo de Egiptio, ĉesigis ĉiujn voĉajn kaj datumservojn por civitanoj kaj entreprenoj en Egiptio, konforme al la instrukcioj kiujn ĝi ricevis de la registaro deHosni Mubarak. La britaDaily Telegraph raportis ke "la ago de la egipta registaro havas neniun precedencon en la historio de la Interreto". La ĉefoficisto de Vodafone Group, Vittorio Colao, klarigis, ke la kompanio estis devigita laŭleĝe plenumi la instrukciojn de la egipta registaro.

Referencoj

[redakti |redakti fonton]
  1. "Vodafone moves world HQ to London", BBC News, 24 June 2009.
  2. Where we operate. Alirita 15 January 2023 .
  3. Vodafone Global Enterprise. Vodafone Group plc. Arkivita ella originalo je 2017-04-25. Alirita 11 January 2016 .
  4. Origin of Vodafone. theoriginof.com. Arkivita ella originalo je 6 January 2016. Alirita 13 July 2012 .
  5. UK – About Us – History – 1982. Vodafone Group. Arkivita ella originalo je 20 July 2012.

Eksteraj ligiloj

[redakti |redakti fonton]
Bibliotekoj
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Vodafone&oldid=8984294"
Kategorioj:
Kaŝita kategorio:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp