Voĉkordoj (ligamenta vocalia) estas la t.n.ligamentoj, kiuj estas fiksitaj ĉe latireoido kaj la aritenoidoj (aritenoidakartilago laŭAnatomia Nomenklaturo) ene de lalaringo. Ĝi estas aranĝita ĉe la supra paro de la t.n. voĉlipoj (voĉaj faldaĵoj). Pervoĉa muskolo oni povas atingi ŝanĝon de la voĉlipa maso. Kunligante kun la kriko-tireoida muskolo (Musculus cricothyroideus), kiu ŝanĝas la streĉon kaj longon de la voĉlipoj, estiĝas sensiva regula rondo, kun kies helpo la voĉ-forto kaj tonalto de lahoma voĉo estas regulita.
En ĉiutaga parolo oni ofte diras „voĉkordoj“ anstataŭ „voĉlipoj“, sed ili estas nur partoj de la voĉlipoj.
La plej fama eksperimento deGaleno kiun li plenumis en publiko estis tiu de la grunta porko. La eksperimento de la grunta porko konsistis en la fakto ke Galeno eltranĉisporkon, kaj dum la tranĉomalfermo li eltranĉis la nervon, aŭ voĉajn kordojn, montrante, ke ili kontrolis la gruntofaradon.