Lavoĉa bilabiala frikativo aŭvoĉa bilabiala frikativo estaskonsonanta sono uzata en kelkaj parolaj lingvoj. La simbolo en laInternacia Fonetika Alfabeto, kiu reprezentas ĉi tiun sonon, estas ⟨β⟩, kaj la ekvivalenta X-SAMPA simbolo estasB. Aparte ofta la sono estas en lahispana lingvo, kie ĝi signas ĉiunb kajv kiu ne estas en komenca pozicio de vorto kaj ne sekvas nazalon.
- ekzemplo: iba [ˈiβa] (hispane: "mi iris")
- ekzemplo: lavuelta [la ˈβwelta] (hispane: "la reveno, la turno")
Por esperantistoj, kiuj ne kutimas aŭdi la hispanan, la sono aŭdiĝas tre simile al "v", sed en laInternacia Fonetika Alfabeto ankoraŭ ekzistas aparta sono por la esperanta "v"
aŭskulti, kiu fariĝas per elspiro inter la suba lipo kaj la supraj dentoj, dum ĉe la β, kiel skribite, la aero elfluas per elspiro inter ambaŭ lipoj.
- Ĝiamaniero de artikulacio estasfrotsona, kio signifas, ke dum ĝia produktado la aerfluo tra labuŝo ne estas komplete obstruata/haltigita.
- Ĝialoko de artikulacio estas bilabiala, kio signifas, ke ĝi estas artikulaciata per ambaŭlipoj.
- Ĝi estas voĉa, kio signifas, ke lavoĉaj kordoj vibras dum la artikulacio.
- Ĝi estas buŝa, kio signifas, ke la aerfluo nur povas forkuri tra la buŝo.
- Ĉar la sono ne estas produktita per aerfluo sur lalango, ne ekzistas diferenco inter centra kaj flanka variaĵo.
- La aerflua meĥanismo estas pulma, kio signifas, ke ĝi estas artikulaciata per aero fluanta eksteren el lapulmoj, kiel multaj aliaj sonoj.