Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Vladimir Bukovskij

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vladimir Bukovskij
Persona informo
Владимир Константинович Буковский
Владимир Буковский
NaskonomoВладимир Константинович Буковский
Naskiĝo30-an de decembro1942 (1942-12-30)
en Belebej
Morto27-an de oktobro2019 (2019-10-27) (76-jaraĝa)
en Addenbrooke's Hospital
Mortis pronaturaj kialojRedakti la valoron en Wikidatavd
Mortis perkorhaltoRedakti la valoron en Wikidatavd
TomboTombejo HighgateRedakti la valoron en Wikidatavd
Lingvojrusaanglavd
ŜtatanecoRusio(1991–2014)
Unuiĝinta Reĝlando(1976–)
Soveta Unio(1942–1991)Redakti la valoron en Wikidatavd
Alma materKing's College
Universitato StanfordRedakti la valoron en Wikidatavd
PartioSolidareco(2008–)Redakti la valoron en Wikidatavd
Familio
PatroKonstantin Bukovsky(en)TradukiRedakti la valoron en Wikidatavd
Profesio
Okupoverkisto
disidento
politikisto
homrajta aktivulo
neŭrofiziologoRedakti la valoron en Wikidatavd
Laborkampoverkisto,universitata instruisto,neŭrofiziologio,aktivismo kajhomaj rajtojRedakti la valoron en Wikidatavd
 
Honorigoj
Honorigojvd
EnTTTOficiala retejovd
vdFonto:Vikidatumoj
vdr

Vladimir Konstantinoviĉ Bukovskij (ruse Владимир Константинович Буковский, naskiĝis la 30-an de decembro 1942 enBelebej,Baŝkirio -27-a de oktobro2019) estis rusadisidento,verkisto kaj defendanto dehomrajtoj enSovetunio. Li pasigis sume 12 jarojn en sovetaj malliberejoj, punlaborejoj kajpsikiatriaj izolejoj. Deportita eksterlanden. Kunfondinto de la asocio Demokratio kaj sendependeco. Ofta gasto en Pollando.

Vivo

[redakti |redakti fonton]

En 1959, en la aĝo de 17 jaroj, estis forĵetita de lernejo pro disvastigado desamizdataj verkoj. En 1963 estis kondamnita al du jaroj de malliberigo en psikiatria malsanulejo (reprezaliapsikiatrio en Sovetunio). Tuj post liberiĝo en 1965 organizis manifestacion defende al disidentoj Andrej Siniavskij kaj Jurij Daniel, pro kio estis denove enkarcerigita en psikiatria izolejo. Preskaŭ tuj post plenumiĝo de la verdikto li aranĝis laŭvican proteston favore al disidento - ĉi-foje Aleksandr Ginzburg - pro kio iris al punlaborejo. Post proceso, kiu elvokis plurajn protestojn Okcidente kaj aktivigis superajn reginstancojn de Sovetunio, en 1971 oni agnoskis lin kulpa de kontraŭsovetunia agado kaj kondamnis al 7 jaroj de malliberejo kaj 5 jaroj deekzilo. Sume en sia vivo li trapasis, malliberigita, 12 vivojarojn.

En 1976 estis deportita de Sovetunio Okcidenten kadre de interŝanĝo kunĝenerala sekretario deKomunista Partio de ĈilioLuis Corvalán (la 18-an de decembro 1976 sur aviadilejo enZuriko). De tiu tempo li vivas inter elmigrantaro, kvankam post 1991 kelkfoje vizitis Rusion.

Pro perspektivo de falo dekomunismo en Sovetunio postulis kreon de internacia komisiono por esploro de komunistaj krimoj kaj juĝan proceson simile alnurenberga proceso, kiu prijuĝisnaziismon. Tiucele post falo de lapuĉo de Gennadij Janajev li loĝis dum kelkaj monatoj enMoskvo, tamen malgraŭ enkondukaj pritraktoj kun novaj rusaj regopovoj kaj entreprenitaj provoj malfermiarkivojn, liaj planoj fine ne efektiviĝis. En 1992 estis denove invitita al Rusio. Tiam li akiris alireblon al dokumentoj de laCentra Komitato, parton de kiuj ĉe la okazo kopiis pere de kunportita de siskanilo kajtekokomputilo kaj publikigis poste enOkcidento. Ili koncernis i.a. apogon de rusa spionejo kaj la komunista partio terorismajn entreprenojn eksterlande, agadon de komunistaj partioj en kapitalismaj landoj aŭ enkondukon de lamilita stato en Pollando.

Li estis kontraŭulo deEŭropa Unio, kiun li traktis kiel "Union de Socialismaj Respublikoj Eŭropaj". Li same skeptike vidis kelkiujn direktojn de evoluo de la okcidentacivilizo.

Publikaĵoj

[redakti |redakti fonton]

Interesaĵo

[redakti |redakti fonton]

En sovetuniajarkivoj trovis informon, ke la pola generaloWojciech Jaruzelski petis intervenon enkondukantemilitan staton.

Bibliografio

[redakti |redakti fonton]
  • Andrzej Grajewski,Kłopotliwy świadek, (Enbarasa atestanto) antaŭparolo al: Władimir Bukowski,Partyzant prawdy. Wybór publicystyki z pierwszego i drugiego obiegu (Partizano de la vero. Elekto de publikaĵojsamizdataj kaj malsamizdataj), volumoj 1-2,Varsovio 2008, eldonejo Fronda, ​ISBN 978-83-60335-02-4
  • Bartłomiej Brążkiewicz:Psychiatria radziecka jako instrument walki z opozycją polityczną w latach 1918–1984 (Sovetapsikiatrio kiel batalilo kontraŭ politika opozicio en la jaroj 1918-1984), Europejskie Centrum Edukacyjne,Toruń 2004, p. 208,ISBN 83-88089-18-8.

Eksteraj ligiloj

[redakti |redakti fonton]
Bibliotekoj
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Vladimir_Bukovskij&oldid=8565456"
Kategorioj:
Kaŝitaj kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp