Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Vjetnama kuirarto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
diversaj vjetnamaj manĝaĵoj

Vietnama kuirarto estas la multflanka, memstara kuirtradicio deVjetnamujo. Ĝi konsistas el multaj tipaj manĝaĵoj. La vjetnama kuirarto estas tre influita de laĉina kuirarto. En suda Vietnamujo ĝi estas influita de lataja, lakamboĝa kaj lahinda kuirartoj. Krome labudhismo aldonas multajn vegetarajn manĝaĵojn. Tipe por vjetnama kuirarto estas granda nombro de aldonaĵoj.

Malgraŭ sangaj naciaj liberigaj militoj la vjetnama popolo kontinue uzas la okcidentajn kutimojn de la iamaj koloniaj potencoj, inter ilibastonpanojn aŭ pli precizeBánh mì, la vjetnama formo de bastonpano,kornajn bulkojn kajkafon, kiuj estis enkondukitaj de la franca kolonia potenco.

La bazaj nutraĵoj estasrizo kajrizajnudeloj kaj granda elekto de diversaj legomoj.Fiŝaĵo kajviando estas malpli grava. Specialaĵo estas la diverseco de viandaĵoj kaj kelkaj insektaĵoj. En Vjetnamo preskaŭ ne ekzistasmanĝo-tabuoj. Spicaĵoj estas multflanke uzataj, sed laakreco estas pli malgranda kompare al la taja aŭ hinda kuirartoj. Dominas pli delikataj kombinaĵoj, inter ilicinamo kajanizo kombinita kun diversaj viandaĵoj.

Pladoj

[redakti |redakti fonton]
Cơm gà.

Vjetnamaj manĝaĵoj estas proponitaj ekstreme varme sed mallonge kuiritaj. Ŝatata estas la preparado super fajro envolbopato. Ili ofte estas surface rostitaj kaj interne finkuiritaj. Preskaŭ ĉiu manĝaĵoj oni povas rosti. Supraj bazaĵoj oftas.

Konataj estas vjetnamajlumpioj, kiuj estas manĝataj krude, fritite kaj volbitaj en salataj folioj. La interno varias de regiono al regiono kaj de sezono al sezomo. La gusto estas dolĉa ĝis spica. La vjetnamoj tre ŝatas envolvi la lampiojn per rizpastaj folioj. Oftas, ke viando estas mem fritita en tiel nomatafajro-poto.

Ekzistas diversaj specoj de nudlosupoj, kiuj estas manĝataj kun legomoj, viandopecoj, fiŝaĵo aŭ ovoj aŭ kielmatenmanĝo, kiel rapidmanĝo aŭ tagmanĝo. Tipa vietnama manĝaĵo estas laPhở,bovo-buljono kun rizaj nudloj kun maldikaj bovaĵaj tranĉaĵoj kielPhở Bò aŭ kun kokaĵo nomataPhở Gà.

La vjetnamoj manĝas preskaŭ ĉion: serpentojn, testudojn, skorpiojn, insektojn kaj sovaĝbestojn. Specialaĵo estas ekkovitaj anasovoj nomatajHột vịt lộn, laŭvorto traduko „erare interŝanĝita anasovo“. La vjetnama kuirarto ne konas manĝtabuon. Ĉiu manĝebla plant- fiŝ- kaj besto-specioj estas manĝataj. Por eŭropanoj la manĝado de hundoj (thịt cho, en la sudo:thịt cầy) estas neakceptebla.

Vjetnama kuirarto,Bánh khọt.

La vjetnama kuirarto uzas multajnlegomojn kaj aromariĉajn foliojn, do estas malpeza kaj sana. La plej konataj manĝaĵoj estas laphở (nacia plado, farita el riznudeloj kaj bovaĵabuljono), printempaj volvaĵoj (gỏi cuốn,nemchả giò,salatoj kunvinagro, supoj, kaj lachè, tipa deserto surbaze desojfaboj. Plej fama fiŝa manĝaĵo estasChả cá Lã Vọng, origine preparata enHanojo. Menciindas ankaŭ la rizkukoBanĉuno.

Restoracioj

[redakti |redakti fonton]

En Vjetnamujo oftas surstrataj rapidmanĝejoj. Oni preparas, kion la kliento deziras. Ekzistas ankaŭ restoracioj, sed ofte ili estas nur vizitataj de turistoj.

Trinkaĵoj

[redakti |redakti fonton]

La homoj en Vjetnamujo trinkasteon, kiun oni trovas ĉie.

Cà phê sur sukerita kondensita lakto, tre forta.

Ankaŭkafo (Cà phê) estas multe trinkata en Vjetnamujo. Vjetnamujo estas la due plej granda kafoproduktanto de kafo tutmonde. La gusto de la vjetnama kafo estas alie ol la kafo de Eŭropo, ĝi havas aromon de kakao.

En salo kaj akvo metitaj limeoj oni faras salan limonadon, nomataChanh muối.Bieron oni faras sub licenco de eksterlandaj bierkonzernoj. Ekzistas diversaj markoj kun tipaj gustoj. Tre disvastigata enHanojo estasBia hoi, loke farita, malforteta biero. La lokaj bierspecioj, ekzempleBa Ba Baestas faritaj el rizo. Ekzistas diversaj tipaj brandoj kaj likvoroj, ekzempleserpentobrando. Ĝi estas alkoholainfuzaĵo de serpento en botelo. La gusto estas por eŭropaj palatoj stranga.

Klasika familia entrepreno en Vjetnamujo estas destilejo porrizobrando.

Fruktoj kaj dolĉaĵoj

[redakti |redakti fonton]

Ŝatataj fruktoj estasjakvo,mangostano,pikilanono,longano,durio,gujavo,liĉio,drakofrukto kaj lakokoso. Multaj beroj kaj arbofruktoj ekzistas, kiuj tute ne estas konataj en Eŭropo. Konata estas sukerigitaj legomoj.

Vidu ankaŭ

[redakti |redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti |redakti fonton]
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Vjetnama_kuirarto&oldid=9085391"
Kategorio:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp