Virina anatomio laŭ la desegno dePioneer 11, la sondo senditakosmen por montri al eventualajeksterteruloj pruvon dehoma ekzistoSimbolo de la romia dioVenuso, ofte uzata kiel simbolo de la virina genro aŭ sekso.
Kvankam malpli da inaj ol da virajbeboj naskiĝas, estas pli da virinoj ol da viroj en lamondo, ĉar virinoj kutime vivas pli longe. La kialoj por tio estas diversaj:genetikaj,sociaj (i.a. en la plejmulto de socioj virinoj ne partoprenasmilitojn aŭ aliajnbatalojn),juraj (pluraj ŝtatoj uzas "pozitivan diskriminacion" por defendi virinojn de maldungo, diskriminacio k.s.), decidoj afektantaj la sanon (malpli dafumado,drinkado kajmemmortigo) kajhormonaj (oestrogeno havas kontraŭ-kanceran efikon).
Ĉe homoj, la genetika sekso estas determinata de la 23a} paro dekromosomoj aŭ seksaj kromosomoj, kies du ebloj estas XY kaj XX. La esto de la kromosomo Y determinas la viran sekson ekde lafekundigo. La homaembrio estas tute sendiferenca ĝis la sepa semajno post la fekundigo: ĝi havas tiam nur pra-gonadojn kaj la kanaloj de Wolff kaj de Müller. El la oka semajno, la geno SRY portita de la kromosomo Y okazigas la disvolvigon de la vira reprodukta sistemo.
Pro foresto de kromosomo Y - aŭ kaze de ties malfunkciado - estas la ina reprodukta sistemo kio disvolviĝas: la gonadoj iĝas ovaroj, kiuj produktasoestrogenojn. Tiu hormono permesas la eltenon de la kanaloj de Müller, kiuj iĝas iom post iomovoduktoj. La kanaloj de Wolff degeneriĝas pro foresto detestosterono. La diferencigo estas helpata de la geno DAX1, kiu inhibas la virajn trajtojn.
La pligrandigo de mamoj estas unu de la montriloj de la ina seksa matureco.
Ĝenerale, laanatomio de virino distingiĝas el tiu dehomo per malgrandajalto,pezo kajkorpomasa indico. La virinoj havas ĝenerale muskolan forton pli malsupra ol tiu de viroj. La abundo dehararo estas ĝenerale ĉe virinoj malpli disvolviĝanta ol ĉe viroj.
Demografia transiro kaj dua demografia transiro: lamonda loĝantaro kreskis malrapide laŭlonge de la historio, sed tiukresko akceliĝis en la lastaj 200 jaroj. En la socioj plej disvolviĝintaj oni produktis kromereproduktan revolucion: nome alta survivado okaziginta pro malaltaj indicoj de morteco (pro plibonigo en la manĝado kaj sansistemo) kaj malaltaj naskindicoj (pro la ĝeneraligo de lakontraŭkoncipiloj). Kiam okazas tiu laste menciita fenomeno kaj la reprodukta rezulto estas fakto, la virino vidiĝas liberigita el granda parto de la reprodukta laboro kiun tradicie estis plenuminta ebligante sian kompletan aligon al la socio.
La virino realigis kaj realigas la reproduktan laboron kiu permesas la survivadon de kaj individuj kaj socioj.[5] Laŭlonge de la historio kaj ĝis ĵuse, cele garantii la socian survivadon kaj en kunteksto de altegamortindico (kaj enĝenerala mortindico kaj eninfana mortindico), estis necesa pluhavi tre altannaskindicon (kaj enĝenerala naskindico kaj enfekundindico) por garantii sufiĉan anstataŭon de laloĝantaroj.[6]
La plibonigo en lamanĝado, la ĝeneraligo de lahigieno, lasansistemo kaj la disvastigo dekuraciloj estis decidigaj por la forta kresko de latutmonda loĝantaro kiu pasis el preskaŭ 1.000 milionoj en la jaro1800 al pli ol 6.000 milionoj en la jaro2000 kaj al 7.000 milionoj fine de2011.[7][8] La neceso de altareproduktado ĉesis esti unu de la tradiciaj problemoj de la socioj - kaj kompreneble de la tuta mondo are konsiderita - por eĉ konvertiĝi al, ĉe kelkaj aŭtoroj de tendenconovmaltusismaj, kiajPaul R. Ehrlich, nova problemo, nome latroloĝiĝo.
La malpliigo de lamortindico estas karaktero de la nomitademografia transiro same kiel forta malpliigo de la naskindico estas karaktero de ladua demografia transiro kune kun sociologiaj ŝanĝoj kiuj ĉefe tuŝas la tradician rolon de virinoj.[9][10]
Kvar generacioj, lafilo sur brakoj de siapatrino, laavino kaj lapraavino tra patrina linio. Lahoma kaj socia reproduktado estis garantiita de la virino. Tamen, la reprodukta laboro -la reproduktado kaj la zorgado kaj flegado necesaj por la survivado de la idaro - tradicie estas nek agnoskita nek pagita. La virina laboro iĝis tradicie elproprigita ĉar oni situis ŝin, historie, en malsupra socia loko de submeto igante ŝin simplafabriko de laborforto. Lareprodukta revolucio - nome malpliigo de la reprodukta laboro per malpliigo de la nombro de filoj - de la lastaj jardekoj estas modifante la tradician socian rolon de la virino.[11]
La antaŭeniro kaj disvastigo de lakontraŭkoncipiloj kun la malpliigo de la socia premo super la virino por elteni la loĝantaron - kiam oni atingas altan survivadon de la loĝantaroj - permesas ke oni produktas tion kion kelkaj aŭtoroj kiajJohn MacInnes kajJulio Pérez Díaz nomigas kielreprodukta revolucio. La reprodukta energispezo malpliiĝas, la survivado de la individuoj - la malalta mortindico - permesas tiam ege malpliigi la nombron de gefiloj. En la modernaj socioj okazas altareprodukta efiko kiu liberigas la virinon el granda parto de la laboro kiun ŝi faris tradicie kaj tio permesas ŝin aliĝi al lalabormerkato[12] modifiĝante tiele ege la sociaj rilatoj antaŭe establitaj kaj alvenante al konstato de gravaj ŝanĝoj: malpliigo de lareprodukta laboro (ĉefe ĉe la virino), frakaso de lapatriarkeco, privatigo de la seksagado kaj malpliigo de la socia kontrolo sur lasekseco; malapero de la puneblo de laseksaj rilatoj nereproduktaj; alta kontrolo sur la reproduktado per la uzado de kontraŭkoncipiloj kaj intergeneracia apogo tre ampleksa al filoj kaj nepoj, plifortigo de la profundaj familiaj ligoj; pliigo de la jaroj vivitaj aŭ matureco de homamasoj; plicentrigo de la familio, plifortigo de la ligoj kaj pligravigo de tiu.[13][14]
Historia, kultura, antropologia kaj kulturhistoria evoluo
Pli detalaj informoj troveblas en artikoloAntropologio.
Kvankam estas granda diverseco, depende de la tipo de socio -matriarkeco,patriarkeco,ĉasistoj-kolektistoj, agrikultura socio ktp.- kaj de la rilato inter patro kaj filo, oni povas diri, ke ekde laprahistorio, la virinoj, same kiel la viroj, ludis kulturan rolon partikulare kaj normale diferencigita. En socioj deĉasistoj-kolektistoj, la virinoj preskaŭ ĉiam estis kiuj kolektis la vegetalajn produktojn, dum la viroj liveris laviandon pere de la ĉaso. Pro ilia profunda kono de la flaŭro, la plej parto de laantropologoj kredas, ke estis la virinoj kiuj kondukis la antikvajn sociojn al laNeolitiko kaj iĝis la unuajagrikulturistoj.
En laMezepoko, la viraj aŭtoroj, apartenantaj al stirpo, religiuloj aŭ nereligiaj traktadistoj kaj ĉefe, predikistoj, parolis pri la kondiĉoj kaj kondutoj postulitaj de infaninoj, junulinoj kaj virinoj. La ina konduto estis konstante mezurita por ĉiu momento kaj situo de la vivo. Preskaŭ ĉiam la aĝo korespondas al la civila stato kaj al la funkcio laŭ tiu. Tiele la virino estis reprezentata en la bildo de la fianĉino, la promesitulino, la edzino, la vidvino, tio estas, ĉiam ligita nepre al viro kiu devis responsiĝi pri ŝi kaj pri ŝia konduto. La rolo plej grava atribuita al la virino estis tiu de edzino kaj depatrino.[15]
En la ĵusa historio, la funkcioj de la virinoj ŝanĝis enorme. Laburĝaro alportis kun si novan koncepton de lafamilio en kiu la virino ludis rolon limigita al lahejmo. Ĝis tiam la virino estis partopreninta, kvankam diference disde la viroj, en taskoj de provizado kaj laboro por la survivado familia ekster la hejmo. La sociaj funkcioj tradicie de la virinoj de lameza klaso konsistis en la hejmaj taskoj, ĉefe pri la idozorgado, kaj kutime ne aliĝis al pagita laborposteno. Por la plej malriĉaj virinoj, ĉefe inter la laboristaj klasoj, tiu situacio estis foje celo, ĉar la neceso ekonomia devigis ilin dum multe da tempo serĉi laborpostenon eksterhejman, kvankam la okupoj en kiuj okupiĝis tradicie la virinoj de laborista klaso estis pli malsupraj laŭ prestiĝo kaj salajro ol tiuj kiujn plenumis la viroj. Eventuale, liberigi virinojn de la neceso de pagita laboro iĝis marko de riĉo kaj familia prestiĝo, dum la esto de laboristinoj en domo supozigis familion de malsupra klaso.[16]
Virinaj studoj (ankaŭVirinologio) rilatas al interfaka studkampo, kiu fokusiĝas al esplorado pri virinoj. Ĝi estas tial subfako de genraj studoj. Dum virinstudoj fokusiĝas al la vivsituacio de virinoj, genraj studoj traktas la socikulturan konstruadon de genro ĝenerale.
Feminismo estassocia teorio kajpolitika movado, kiu kritikas laneegalecon inter la seksoj kaj strebas akcenti kaj antaŭenigi la rajtojn de virinoj. Ekzistas multaj direktiĝoj de feminismo, sed la baza elirpunkto de feminismo estas, ke la nuna socia ordo donas aŭtomatajn avantaĝojn al viroj. Feminismo estas kolekto de movadoj kaj ideologioj direktitaj al difinado, establado, kaj defendando de starigo de politikaj, ekonomiaj, kaj sociaj rajtoj por virinoj.[17][18] Tio inkludas serĉi establadon de egalŝancigoj por virinoj en eduko kaj dungado.Feministo rekomendas aŭ apogas la rajtojn kaj egalecon de virinoj.[19]
Feminisma teorio, kiu eliris el tiujfeminismaj movadoj, planas kompreni la naturon de seksa malegaleco ekzamenante la sociajn rolojn de virinoj kaj vivitajn sperton; ĝi evoluigis teoriojn en gamo da fakoj por reagi al temoj kiaj ekzemple la socia konstruado de sekso kaj ĝenro.[20][21] Kelkaj el la pli fruaj formoj de feminismo estis kritikitaj por enkalkulado de nur blankaj, etburĝaj, kleraj virinoj. Tio kaŭzis la kreadon de etne specifa aŭ multkulturista formuladoj de feminismo.
Feminismaj aktivuloj kampanjas por lavirinaj rajtoj - kiaj ekzemple kontrakta juro, posedado, kajbalotrajto - dum ankaŭ antaŭenigante korpan integrecon, aŭtonomion, kaj generajn rajtojn por virinoj. Feminismaj kampanjoj ŝanĝis sociojn, precipe en Okcidento, atingante virinan balotrajton, seksan neŭtralecon, egalansalajron por virinoj, generaj rajtoj por virinoj (inkluzive de aliro alkontraŭkoncipiloj kajaborto), kaj la rajto eniĝi en kontraktoj kaj posedi posedaĵon.[22][23] Feministoj laboris por protekti virinojn kaj knabinojn de hejma perforto, seksa ĉikanado, kaj seksa atako.[24][25][26] Ili ankaŭ luktas por laboraj rajtoj, inkluzive de akuŝferio, kaj kontraŭ ĉiaj formoj de diskriminacio kontraŭ virinoj.[22][23][27] Feminismo estas plejparte dediĉita al temoj pri virinoj, sed ĉar feminismo serĉas seksan egalecon, multaj feministoj argumentis ke la liberigo de viroj estas necesa parto de feminismo kaj ke viroj ankaŭ estas ruŝitaj per seksismo kaj obeo al seksaj roloj.
En Francio la virinoj akiris la balotrajton je la 21-a de aprilo 1944, sed voĉdonis unuafoje je la 24-a de aprilo 1945. EnArgentino stariĝis la virina balotrajto en1947, dum la regado deJuan Domingo Perón.[28]
Fotomuntaĵo de la vizaĝoj de iuj historie famaj virinoj, iuj el ili estas artaĵoj.
Fama Kvinopo aŭLa Brava Kvinopo estas kvinopo daalbertaj virinoj, kiuj en la1920-aj jaroj gvidis movadon por postuli ke la kanada registaro rekonu la "personecon" de virinoj. La kvinopo konsistis el Emily Murphy, Irene Marryat Parlby, Nellie Mooney McClung, Louise Crummy McKinney kaj Henrietta Muir Edwards. En 1927 ili lanĉis peticion por peti ke la Supera Kortumo deKanado respondu la demandon, "Ĉu la vorto 'Persons' ('personoj') en Sekcio 24 de la Brita Nordamerika Akto de 1867 inkluzivas inajn personojn?" En 1928 la Kortumo respondis nee, sed en 1929 laJuĝa Komitato de la Privata Konsilio enBritio renversis tiun decidon. La decido de la Komitato kontribuis al la kanada jura doktrino de la Vivanta Arbo.
Virinmurdo estas la mortigo de homoj de la ina sekso (virinoj). La koncepto kaj vortovirinmurdo estas uzata ankaŭ en pli specifa senco por mortigo de virinojbazite nur sur ilia sekso, tio estas profitante la teorian malfortecon de virinoj kompare al viroj.
Kontraŭvirina perforto estas tiu fifarita kontraŭ virino pro ŝia kondiĉo de virino. Tio estus «konsekvenco de la diskriminacio suferita kaj jure kaj en la praktiko, kaj la persistado de malegaleco pro ĝenraj tialoj».[29] En tiu perforto aperas nombraj aspektoj kiuj gamas el diskriminacio kaj disdegno ĝis la fizika, seksa parola agreso aŭ alimaniere psikologiaperforto kajvirinmurdo, kio montriĝas en diversaj etosoj de la socia, labora kaj politika vivoj, inter kiuj troviĝas la proprafamilio, lalernejo, lareligioj kaj laŝtato, inter aliaj.[30]
Famaj virinoj kaj virinbildoj laŭlonge de la historio
Eble la plej antikvaj kaj popularaj bildoj de virinoj, kaj ne hazarde rilate al la temo de lafekundeco, estas la nomitaj prahistoriaj venusoj de laPaleolitiko (vidu ekzemple la artikolonVenuso de Willendorf. Eĉ se oni ne povas certigi ke tio rilatas al epoko dematriarkeco almenaŭ estas nedisputeble ke la socioj kiuj havis la kulturon de tiajvenusoj adoris la rolon kiun virinoj kaj almenaŭ fekundaj virinoj havis. Kurioze tiaj ŝtonaj statuetoj ricevis de fakuloj la saman nomon kiun romianoj havis por la diono de amo, beleco kaj seksallogo nomeVenuso (vidu ekzemple la artikolonMelosa Venuso. Por la kulturo deAntikva Grekio kaj de laRomia Imperio, la trajtoj ne estos jam la samaj: ne gravos fekundeco sed seksallogo (kio aliflanke necesas por fekundigo). Antropologoj klopodas rekonstrui la fadenon kiuj ligas la inajn adorojn en la kulturo de Okcidento, nome la fadenon kiu povas konduki el la paleolitikaj virinoj al la venusaj grekromiaj. Certe en tiu fadeno ludis gravan rolon kelkaj konceptoj rilate al la egipta diinoIziso kaj la fenica Tanit aŭ Astarte.
Eĉ se oni ne povas konsideri laBiblion kiel centporcente historia libro, ja kelkaj biblioaĵoj povas havigi lumon pri la koncepto de virinoj por antikvaj judoj kaj najbaraj popoloj. Tiele se oni apartigas la kernan kaj polemikan figuron deEva, plej parto de bibliaj virinoj estas "edzino de" kiajSara aŭRebeka. Oni povas escepti kelkajn kazojn de unuopaj heroinoj kiajLibro de Judit kajLibro de Ester, kio certe montras la gravecon kiu povis esti atribuita al apartaj figuroj. El la antikveco venis la figuoj de kelkaj famaj virinoj potenchavaj kiuj trapasis al la sciaro de postaj generacioj kiajKleopatra kaj laReĝino de Ŝeba. Krom tiuj, nur imperiestrinoj kiel edzinoj de imperiestroj trapasis al la historio el laAntikveco.
Hildegard de Bingen
En laMezepoko la rolo de virinoj malpliiĝis eble rilate al la disvastigo traEŭropo dekristanismo kaj ties bildo de virinoj kiel apogo al la edzo kaj tiele de duaranga ekzistado. Tamen ĉiam estis kazoj de esceptoj (kiajHildegard de Bingen) ekzemple enmonaĥinejoj. LaRenesanco kaj postaj jarcentoj plibonigis ĝenerale la vivkondiĉojn kaj vivnivelon de la homoj, sed ne aparte plibonigis la situacion de virinoj kiel duaranga socia grupo. Tute male ĝis la fino de la19a jarcento apenaŭ aperis sociaj aŭ kulturaj movadoj kiuj plendis pro plia egaleco por virinoj. Nur kun la komenco defeminismo kaj la lukto por la virinaj balotrajtoj oni povas paroli pri intencoj plialtigi la duaklasecon de virinoj.
Fotomuntaĵo de historie famaj virinoj
Laŭlonge de la20a jarcento okazis en diversaj landoj, kulturoj kaj lua diversaj gradoj la aliĝo de la virino al lalabormerkato, krom en la socioj kie jam ili devis peni por la laboro kaj hejme kaj ekstere por alporti manĝaĵojn kaj aliajn rimedojn, kiel okazis en multaj lokoj deAfriko,Azio kajSudameriko. Tiu aliĝo okazis diverse depende de la profesioj: tiele en okcidentaj landoj estis profesioj kiuj jam delonge povis esti plenumataj de virinoj kiaj instruistinoj, flegistinoj kaj aliaj. En la socialismaj landoj, profesioj kiuj ne estis tradicie permesitaj al virinoj, komencis estis malfermaj por virinoj, kiaj konstruistinoj, bus- kaj trajn-ŝoforinoj, laboristinoj en industriaj fabrikoj ktp. Tio ne nepre okazigis plibonigon en la nivelo de konsidero aŭ eĉ desalajroj. Ankoraŭ en la21a jarcento kaj eĉ en unu el la plej altnivelaj socioj kia povas esti enUsono la geaktoroj ĉeestantaj por la ceremonio de la disdonado deOskar-premiojPatricia Arquette plendis, ke ankoraŭ virinoj ne ricevas saman saliron ol viroj; kaj multaj ĉeestantoj kompreneble ĉefe famaj aktorinoj plaŭdis.[31]
Kaj tiuj kaj aliaj proverboj privirinaj en multaj kulturoj respegulas plej ofte lamaĉismajn sintenojn tradiciajn en tiuj.Esperanto ne estas libera el tiaj fianekdotoj. Por ekzemplo, fidiraĵo aŭdita en hispana kongreso: "Kial virino estas konsiderata intelekte malsupra al viro? Ĉar ŝi havas mens-truon."
↑22,022,1Butler, Judith (marto 1992). “Feminism in Any Other Name”,Differences6 (2–3),p. 30.
↑23,023,1Messer-Davidow, Ellen. (2002)Disciplining Feminism: From Social Activism to Academic Discourse. Durham,N.K.: Duke University Press.ISBN 0-8223-2843-7.
↑Echols, Alice. (1989)Daring to Be Bad: Radical Feminism in America, 1967–1975. Minneapolis: University of Minnesota Press, p. 416.ISBN 0-8166-1787-2.
↑Cornell, Drucilla. (1998)At the Heart of Freedom: Feminism, Sex, and Equality. Princeton, N.J.: Princeton University Press.ISBN 978-0-691-02896-5.
↑ONU Día Internacional de la Eliminación de la Violencia contra la Mujer 2013
↑Donoso Siña, Enrique, Violencia contra la mujer en Chile: problema de salud pública[1][rompita ligilo] Revista Chilena de Obstetricia y Ginecología 2007, volumo 72, numero 5, pp. 281-282 issn=0717-7526