Viossa | |
konstruita lingvo • piĝino | |
---|---|
Prononco | /viˈosa/ |
Dato | 2014 |
![]() | |
Lingvistikaklasifiko | |
Lingvaj kodoj | |
Lingvaj kodoj | |
ISO 639-3 | sen valoro |
Angla nomo | Viossa |
Franca nomo | Viossa |
Fontoj | rusa,albana,japana,greka,finna,norvega,svisgermana |
Viossa estaseksperimentapiĝinaplanlingvo, kreita per komunuma kunlaborado ekde 2014. Ĝin kreis membroj de laReddit-komunumo r/conlangs. La lingvo estas kreita por eksperimenti pri interlingva kontakto kaj interlingva influado.
La nomo de la lingvo estaskuntiriĝo de la viosaj vortoj "vi" (ni) kaj "glossa" (lingvo).[1]
La projekto de Viossa komenciĝis la 24-an de decembro 2014, fare de membroj de la oficialaSkype-grupo de la Reddit-komunumo r/conlangs.[2] Ili disvolvis la lingvon pere devideotelefonado, kio ebligis simuladon de la cirkonstancoj, en kiuj piĝinoj normale ekestas, malgraŭ fizika distanco inter la partoprenantoj. Ĉiu partoprenanto elektis unu lingvon, kiu estisreciproke komprenebla kun kiel eble malplej da partoprenantoj, kaj oni ĝenerale ne rajtis uzila anglan.[3][4]
Komence Viossa formiĝis el ĉirkaŭ sep fontaj lingvoj, elektitaj de la unuaj ses parolantoj (nomela rusa,la albana,la japana,la greka,la finna,la norvega kajla svisgermana). Poste ankaŭ aliaj lingvoj (ekzemplela nord-samea,la malnovangla,la sveda,la ajnua,la irlanda kajlatino) influis la piĝinon, kiam aliĝis novaj parolantoj, kiuj enkondukis vortojn kaj gramatikaĵojn el novaj fontolingvoj.
Viossa estis la dua fojo, ke la grupo r/conlangs provis krei konstruitan piĝinon. La unua projekto nomiĝis "NEA (No English Allowed)" (t.e. "la angla estas malpermesita"), kaj ĝi malsukcesis ĉar oni emis simple paroli kun aliaj partoprenantoj per komunaj lingvoj anstataŭ miksi ilin.[2]
Unu karakteriza trajto de Viossa estas ĝia manko delingvaj normoj, precipe kiam temas prigramatiko kajortografio. Ĉiu uzanto de la lingvo kreas sian propran idiolekton (unuhoman dialekton), kiesfrazstrukturo,vortprovizo kaj literumado varias laŭ propra prefero kaj socia kunteksto. La lingvo uzas la principon "se ĉiu povas kompreni ĝin, ĝi estas Viossa".[2] Pro tio oni povas priskribi la lingvon nur per ĝeneralaj priskriboj, kiuj ne ĉiam kongruas kun la uzado de ĉiuj parolantoj. Individuaj lingvaj variaĵoj kutime havas fortan influon de ladenaska lingvo de la parolanto, kaj tial oni fojfoje diras, ke Viossa estasinterlingvo.
La plejmulto de uzantoj de Viossa uzasSVO-vortordon, kvankam kelkaj uzasSOV aŭOSV laŭ esploro de Nichols en 2021.Gramatika kazo estas kutime ne markita, sed fojfoje ja okazas verbakonjugacio laŭgramatika persono kajnombro (kvankam tio ne okazas, kiam subjekto havas du aŭ pli da substantivaj frazpartoj).Pronomoj varias laŭ persono kaj nombro, sed ĝenerale ne estasgenra distingo.[5]
Ortografio en Viossa varias multe inter parolantoj, kaj laŭ multaj parolantoj ortografio estas kvazaŭ maniero por arte esprimi sin.[6] Oni kutime skribas per lalatina alfabeto, ofte kun diversajdiakritaj signoj kaj maloftaj literoj. Tamen, parolantoj ankaŭ elpensis alternativajn skribsistemojn per lacirila alfabeto, lahebrea alfabeto, japanajkanaoj, kaj laĉina skribo.
La Viossa-komunumo ekzistas preskaŭ nur en lainterreto, kaj ĝia kerno estas enDiscord, kie oni lernas kaj instruas la lingvon pere demergado. Tradukado inter Viossa kaj aliaj lingvoj estas plejparte malpermesita,[6] krom ekzemple ĉe akademiaj studoj de la lingvo kaj ĉebelartaj tradukoj.
Ekzistasvikio en Viossa, kiu nomiĝas "Vikoli" kaj uzasMediaWiki. Ekzistas originala muziko en la lingvo, plej menciinde la albumoKorohtella deDJIMA, kiu eldoniĝis en februaro 2022.[7] Ekzistas ankaŭ plurajpodkastoj en Viossa, ekzempleDavi Hanu![8] KajK'Slucj,[9] kiuj ambaŭ neregule eldonas novajn epizodojn.
Kiel simbolon de la lingvo oni ofte uzas laflagon de Viossa, kiu konsistas el bluabirdo en blankacirklo sur blua fono. La birdo estaskolombo, kiu estas elektita ĉar la anglaj vortoj por kolombo ("pidgeon") kaj piĝino ("pidgin") sonas tre simile. La pozo de la kolombo figuras laliteron V, la unua litero de la nomo de la lingvo. La flagon proponis la uzanto u/clausangeloh en 2016, kaj la uzitaj koloroj estas #00bbff kaj #fff.[10]