Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Violonĉelo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Violonĉelo estaskordamuzika instrumento, multe pli granda ol laviolono kajaldviolono. Ĝi estas tipe unu el la instrumentoj en normalaorkestro.

Violonĉelo
Violonĉelo

Oni uzas arĉon por ludi violonĉelon. Aŭ oni pinĉas la kvar kordojn por ludi ĝin. La kordojn oni kutime agordas enperfektajkvintojokto pli malalta ol laaldviolono: de malalto al alto, C2, G2, D3 kaj A3.

Violonĉelo estas pli granda olaldviolono kaj malpli granda olkontrabaso.[1]

La violonĉelo estis kreita aplikante la formon de laviolono al la malnova gambovjolo (aldviolono da gamba). La plej malnovaj konservitaj specimenoj devenas el la fino de la16-a jarcento, faritaj de la familioAmati

Alexandra Lawn de Ra Ra Riot ludanta la elektran violonĉelon, kiu estas variaĵo kiu uzas elektronikan plifortigon por ludi.

En la tradicia orkestra aranĝo, la violonĉeloj sidas al la dekstra mano de la direktisto , kun la kontrabasoj malantaŭ ili.Klasika muziko estas ĉefe ludata per violonĉelo, sed ankaŭ enpop- kajrok-muziko (kiel ekzemple la ensemblo2Cellos) oni foje trovas violonĉelon. La violonĉelo ofte ludas akompanan rolon. La ​​violonĉelo ankaŭ estis modifita porhinda klasika muziko fare de Nancy Lesh kaj Saskia Rao-de Haas.

La fina aserto de la violonĉelo kiel unu el la ĉefaj instrumentoj en muziko okazis en la20-a jarcento per la klopodoj de la elstara muzikistoPablo Casals.

Komponistoj

[redakti |redakti fonton]

La plej gravaj violonĉelkomponistoj estis:Johann Sebastian Bach,Antonio Vivaldi,Luigi Boccherini,Joseph Haydn ,Antonin Dvorak,Robert Schumann,Adrien-François Servais.

Konataj komponaĵoj por violonĉelo

[redakti |redakti fonton]

Referencoj

[redakti |redakti fonton]
  1. http://stringedinstrumentdatabase.aornis.com/datumbazo/ Datumbazo de kordinstrumentoj.

Vidu ankaŭ

[redakti |redakti fonton]

Filmo 'La nuda violonĉelo'

Eksteraj ligiloj

[redakti |redakti fonton]

(angla)Interreta Violonĉela Societo

(video)2Cellos, YouTube

Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Violonĉelo&oldid=9066169"
Kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp