En laHitler-Stalin-Pakto de1939, Finnlando,Estonio kajLatvio estis konsiderataj kiel landoj apartenantaj al la sovetia influzono. Enaŭtuno de 1939 Sovetunio postulis de Finnlando ĉirkaŭan teritorion ĉeLeningrado (Karela terkolo) kun la novaj fortikaĵoj deMannerheim-linio. Tiun teritorion Sovetunio bezonis laŭdire por defendi Leningradon kaj ofertis por tio kiel ŝanĝon parton de Nord-Karelio. Finnlando rifuzis la proponon, laRuĝa Armeo ekatakis la landon la30-an de novembro1939, sed Finnlando je mirigo de la mondo sukcese defendis sin (per armila helpo de la mondo).
Sovetunio asertis jam 3 tagojn antaŭ la ekatako, ke la finnaartilerio atakis ties patrolon. La finnaregistaro rifuzis, kontestis tion kaj deziris pliajn pritraktojn. Sovetunio neglektis la pliajndiplomatiajn klopodojn kaj rompis laneagresan pakton? de1932. Pli poste montriĝis, ke la soveta intenco estis – kun aprobo de Hitler-Stalin-pakto – la tuta okupo de Finnlando kajBaltio (por fondi sur la tuta teritorio de Finnlando kaj KarelioKarela-Finnan Sovetan Respublikon kadre de Sovetunio, kiu estis fondita "inercie" en 1940 surbaze de nur Karelio).
La finna armeo estis mobilizita, sed tre malbone ekipita per armiloj. La armeo konsistis el 130.000 homoj (pli poste entute 160.000) kun malnova milita tekniko, nesufiĉamuniciaj rezervoj kaj 40tankoj, kiuj devis kontraŭbatali la sovetian fortosuperecon. La Ruĝa Armeo havis por la atako 23diviziojn kun 525.000 homoj kaj pli ol 2.000 tankojn, ĉirkaŭ 800 flugmaŝinojn kaj la minacanBaltan Floton ĉe la suda marbordo de Finnlando. Aliflanke la granda forto de sovetia armeo estis, kiel evidentiĝis, malbone preparita por milito en severaj vintraj kondiĉoj, grava elcentaĵo de pereintaj soldatoj estis frostiĝintoj.
Finnaj skisoldatoj dum la defendado de FinnlandoLaMannerheim-linio, kie okazis kelkaj el la duraj bataloj dum la Vintra milito.Grupo de finnaj soldatoj dum la Vintra milito
La finnafeldmarŝaloCarl Gustaf Emil Mannerheim sciis, ke ili ne povas longtempe haltigi la Ruĝan Armeon. Lia taktiko estis, kontraŭstari la sovetianojn kiom longe eblas kaj tiel akiri eble akcepteblanarmisticon.
Post kiam la unuaj atakoj komenciĝis la30-an de novembro, la finna generalaro faris ĉion por finkonstrui, firmigi laMannerheim-linion ĉe la Karela markolo. La atakoj en nordo de Finnlando estis maleblaj pro la malvarmego kaj grava neĝofalo. La sovetaj soldatoj ne estis tro sukcesaj en la batalo kontraŭ la finnaj patroloj, kvankam la sovetianojn apogis la multaj batalaviadiloj kaj tankoj.
La plej grava malvenko de la Ruĝa Armeo okazis ĉeSuomussalmi. Ĝis fino dedecembro la finnoj pligrandigis siajn trupajn fortojn per 5 aldonajbatalionoj. La finnoj preferis ne la grandajn batalojn, sed uzis la alpikan taktikon (Motti-Taktik), kiu realigis ĉiam lertajn ataketojn. Tiu taktiko estis tiel sukcesa kun apliko debrulboteloj (angle "Molotov-cocktail"), ke oni devigis retiriĝi la sovetajn tankojn. Ĝis la8-a de januaro de1940 okazis du gravaj bataloj en la areo, kiuj eniris la historion kiel laBatalo ĉe Suomussalmi. Ĉe tiuj, la sovetia armeo estis tute neniigita kaj la postlasita milita materialo riĉigis la finnojn.
Laaermilito estis komence regata tute de la sovetianoj. La finnoj havis komence de la milito nek bonajnĉasaviadilojn, nek efikajnkontraŭaviadilajn pafilojn, tiel la ĉefurboHelsinki staris antaŭ la bombardado sen defendo. La malmultaj finnaj aerunuoj (150 flugmaŝinoj) faris ĉion por bombardi la rusan apogejojn kiaMurmansk kaj eĉ urbojn kiaLeningrad.
Kiam januare de 1940 pligraviĝis malkonvena vetero en Nord-Eŭropo, laRuĝa Aerfloto venis en embarason kaj la finnoj kaŭzis gravajn damaĝojn ĉe la sovetaj bombardiloj. Menciinde estas, ke la finnan aertrupojn helpis multaj aviadiloj, kiuj venis el landoj kiajFrancio,Sud-Afriko,Italio aŭBritio.
Direktoj de la atakoj de la Ruĝa armeo kaj la grandaj batalgrupoj ambaŭflanke.
La sovetianoj uzis unuafoje en la historio de Ruĝa Armeoparaŝutistojn en la finna landinterno. Tiuj provoj malsukcesis, la saltantaj soldatoj jam estis pafitaj enaere kaj suferis gravajn perdojn.
Februare la atakantaj fortoj provis denove trabati la Mannerheim-linion, sed la pluraj sovetaj provoj estis malsukcesaj. Kelkajn tagojn poste (13-a de februaro) sekvis la dua ofensivo, kiu estis jam sukcesa kaj la finnaj fortoj devis retiriĝi alViipuri. Ĝis la7-a de marto kreskis la perdoj de la defendantoj ĝis 24.000 mortintoj, tiel oni decidis ekkontrakti priarmistico kunMoskvo. La nova rusa komandantoSemjon Konstantinoviĉ Timoŝenko kuntiris grandegan artilerian forton, kiu detruis la defendajn liniojn per 300.000grenadoj je tago. La milito finiĝis la12-an de marto, nelaste pro mismoraliĝo de sovetiaj soldatoj, kiuj nek komprenis la celojn de la milito, nek estis bone preparitaj por ĝi, nek havis senteblajn sukcesojn.
LaGermana Imperio estis per laHitler-Stalin-pakto katenita kontraŭ apogo de Finnlando. La helpo de aliaj landoj, kiuj liveris en germanaj teritorioj (ekz. Italio aŭHungario), estis do toleritaj. Krom la flugmaŝinoj, alvenis Finnlanden ankaŭ volontuloj.
Ruĝe estas markitaj teritorioj, kiujn Finnlando cedis al Sovetunio rezulte de la Vintra milito
La milito kaŭzis morton de 27.000 finnoj (48 243 laŭ sovetiaj datumoj)[1]Arkivigite je 2012-04-27 per la retarkivoWayback Machine kaj ĉirkaŭ 127.000 sovetiajn mortintojn[2]Arkivigite je 2012-04-27 per la retarkivoWayback Machine. Laŭ la armistica kontrakto, Finnlando devis transdoni Karelion kun urbojViipuri,Käkisalmi,Sortavala kajfiŝistan duoninsulon ĉe la norda maro (ĉ. dekono de la tuta teritorio). La sud-okcidenta duoninsuloHanko estis ludonita kajtransitrajtoj en suda Finnlando estis certigitaj por Sovetunio.
En Germanio estiĝis dum la Vintra milito fatala mistaksado pri fortoj de la Ruĝa Armeo, kiun oni rigardis ne plu egalranga malamiko.
Aŭguste de1940, Germanio kaptis la okazon de Finnlanda alproksimiĝo, kio kondukis al pli striktaj kontaktoj. TielWehrmacht (prononcu [vermaĥt]) ricevis transitrajtojn al Nord-Norvegio kaj donis ŝanĝe armilojn al Finnlando. Printempe de1941, germanaj trupoj certigis la defendon de la norda parto de Finnlando kaj antaŭpreparis la atakon kontraŭ Sovetunio. La finnoj kunmarŝis la militon kontraŭ Sovetunio por la perditaj teritorioj kaj pliaj partoj deKarelio (tiu nova milito kontraŭ Sovetunio estas en Finnlando nomataDaŭriga milito). La provizore reakiritajn dum la rekomenciĝinta milito teritoriojn kaj eĉ pli (terpecoPetsamo en la nordo) perdis Finnlando fine de la milito.
Sekvoj de Vintra milito estis la jenaj tri aferoj:
reorganizo kaj pluraj plibonigoj en Ruĝa Armeo, forigo de Voroŝilov el ties komandado (kelkaj fakuloj opinias, ke sen tiuj rimedoj Ruĝa Armeo estus en la jaro1941 diserigita kajSovetunio estus likvidita fare de nazioj kaj iliaj aliancanoj),
ĝi sigelis sorton deNorvegio, ĉar ĝi konvinkisHitleron pri malkomplezemo deFrancio kajBritio respekti la neŭtralecon de Norvegio kaj do neceseco konkeriDanion kaj Norvegion.
1 kontraŭsoveta. 2 kontraŭsoveta kaj kontraŭnazia. 3 kontraŭnazia, kontraŭpola, kaj kontraŭsoveta. 4 kontraŭhungara, kontraŭnazia, kaj kontraŭsoveta. 5 Laste almajo de 1945.