Distrikto Vinohradiv en Transkarpata provincoVido al Vinohradiv
Vinohradiv (ukraineВиноградів (vinohradjiv),ruseВиноградов (vinogradov),hungareNagyszőlős, (nadjsOlOŝ),rumaneSeleuşu Mare,ruteneСивлюш (Sevljuŝ)) estasurbo en okcidentaUkrainio, enTranskarpata provinco, en la distriktoVinohradiv, kies distriktejo estas. La nomo en ĉiuj lingvoj signifas vinberejo.
En895 hungaraj triboj okupis la Karpatan basenon kaj setlis. La unua mencio devenis pri la loko el1262. Ŝajnas, tie loĝis vinkulturistoj por lareĝo. La komunumo dum la historio apartenis alUgocsa, en1262 la loko ricevis reĝajn privilegiojn, en1329 ĝi iĝis departementejo kune kun komercaj kaj industriaj rajtoj.Princo deTransilvanio Johano Kemény (kemEnj) en batalo malvenkis kaj mortis en1662 de laturkoj, kiun apogis aspirantoAbafi. Latataroj en1717 faris ruina la regionon.
En1910 loĝis 7811 da urbanoj, el tio 5943 da hungaroj, 1266 darutenoj kaj 540 dagermanoj. Inter1920-1938 la urbo apartenis alĈeĥoslovakio, poste ĝis1944 denove hungariĝis. LaRuĝa Armeo okupis la urbon en 1944 kaj ili tuj forpelis 5000 da hungaroj por trudlaboro, plejparte ili mortis. En2004 vivis 24 275 dahomoj, 3400 da hungaroj (15%).