Vinilkosmo estaseldonejo kaj disvendejo deEsperanto-muziko, prizorgata deFloréal Martorell. Ĝi situas enDonneville, apudTuluzo enFrancio. En la plurlingvaretejo de Vinilkosmo eblas rekte mendi ties eldonaĵojn kaj aliajn vendatajnkompakt-diskojn kajkasedojn.
La unuaj eldonaĵoj de Vinilkosmo aperis en 1990 (kompilo deAmplifiki kajLa Rozmariaj Beboj) kaj 1995. Intertempe eldoniĝis pli ol 30 muzikalbumoj.
En la nokto inter la18-a kaj19-a de septembro 2011 estis fajrego en la ejoj de Vinilkosmo, kio ĝin grave damaĝis.[1]
Vinilkosmo eldonis ankaŭRok'Gazet.
Ekde 2007 la diskeldonejo eksuferis pro la “diskokrizo”. Estis drasta disfalo de la vendoj. Vinilkosmo adaptiĝas al la evoluo proponante solvojn por daŭrigi produktadon de esperanto-muziko. Tial en junio 2009, la retejo vinilkosmo-mp3.com kreiĝis por vendi virtualajn albumojn.
Sed la vendado de virtuala albumo tute ne estas komparebla kun la antaŭa vendado de KDoj. La nuntempa epoko lasas la paŝon al la elsendfluo (streaming) por aŭskulti muzikon. Helpe de partnero 1D touch, ili havis eblecon lanĉi novan koncepton: la Vinilkosman Abonklubon. Temas pri klubo por aboni Esperanto-muzikon laŭ diversaj abonformuloj. 1D touch (1D tuŝ) estas elsendflua platformo dediĉita al la sendependa kulturkreado.
Tiu ĉi netipa kaj justa elsendfluejo strebas reinventi novajn kundividajn regulojn de la valoro en la bita erao por la subteno de la artistoj kaj sendependaj produktistoj. La kutima elsendfluo pagas la artistojn malmultege. Kompareble 1D touch pagas 40-oble pli la artistojn ol Spotify kaj Deezer.[2]
![]() | Ĉi tiu artikolo ankoraŭ estasĝermo primuziko kajesperanto. Helpu al Vikipedioplilongigi ĝin. Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi (menciante la fonton). | ![]() |