| Vincent Lübeck | |
|---|---|
| Persona informo | |
| Naskiĝo | 1-an de septembro1654 (1654-09-01) en Padingbüttel |
| Morto | 7-an de februaro1740 (1740-02-07) (85-jaraĝa) en Hamburgo |
| Lingvoj | germana |
| Ŝtataneco | Sankta Romia Imperio |
| Familio | |
| Patro | Vincent Lübeck(en) |
| Infano | Vincent Lübeck(en) |
| Okupo | |
| Okupo | komponisto orgenisto |
Vincent LÜBECK (*septembro1654 enPadingbüttel; †9-a de februaro1740 enHamburgo) estiskomponisto de labarokepoko.
Lübeck i.a. lernis ĉeCaspar Förckelrath kaj kune kunAndreas Kneller.la verkaro de Lübeck estas stile parenca kun la deDietrich Buxtehude kaj estis ligita al laNordgermana orgenskolo. Li komponiskantatojn kaj verkojn pororgeno kajklaviceno.
En1674 li iĝisorgenisto de la Sankta Kosma preĝejo enStade, kie hodiaŭ gimnazio estas nomata laŭ li, kaj li edziĝis kun Susanne Becker. Ekde1679 Sankta Kosma disponis pri orgeno de la fama orgenkonstruistoArp Schnitger, kun kiu Lübeck flegis dumvivan amikecon. Ekde1702 ĝis sia morto li estisorgenisto de la Sankt-Nikolaa preĝejo en Hamburgo, kie li disponis pri la plej granda el ĉiuj Schnitger-orgenoj (la fama orgeno estis detruita dum la brulego de Hamburgo en majo1842).
Al siaj plej gravaj lernantoj apartenasChristian Henrich Postel kajMichael Johann Friedrich Wiedeburg. Ankaŭ la verkaro deJohann Sebastian Bach estis influita de la verkoj de Lübeck.
Liaj filojPeter Paul Lübeck (*1680) kajVincent Lübeck la pli juna (*1684), kiujn li ankaŭ instruis, same estas komponistoj, tamen ne atingis la famon de iliaj patro.
| Ĉi tiu artikolo estis redaktita tiel ke ĝi entenas tutan aŭ partan tradukon de « Vincent Lübeck »germane. Rigardu lahistorion de la originala paĝo por vidi ties aŭtoroliston. (Ĉi tiu noto koncernas laversion 935199 kaj sekvajn de ĉi tiu paĝo.) |