Ĝia historia centro situas sur la maldekstra bordo deNeris kaj ampleksas 3,6 km². Ĝi estas tre bone konservita kaj vidinda; de1994 ĝi estasMonda Kulturheredaĵo de UNESKO.
En Vilno okazis la90-aUniversala Kongreso de Esperanto en 2005. Ĝia unua Esperanto-Grupo fondiĝis en 1895. Plian historian urban grupon, nomata Vilna Societo Esperantista, en 1909 fondis la 18-jara esperanta verkistoGeorgo Deŝkin kun interalie K. Kepalas kaj K. Niewenglowski.
Ekde 1918 oficiale parto de la respubliko Litovio, kvankam en la tuta regiono tiam ankoraŭ batalis diversaj armeoj, en 1920 la urbo kaj la ĉirkaŭaĵo estis okupitaj per la pola armeo, kiu proklamis pseŭdoŝtatonCentra Litovio. Du jarojn pli poste, en 1922, la teritorio aneksiĝis al laDua Pola Respubliko kaj restis tia ĝis 1940, kiam unue la armeo deSovetunio, post jaro tiu deNazia Germanio kaj tri jarojn pli poste denove tiu de Sovetunio okupis tutan Litovion, sed per tiuj okupoj Vilno denove estis unuigita kun la resto de Litovio.
Noto: Ĝustas ke en la multetna urbo ĉiam kunvivis litovoj, poloj, multaj judoj, belorusoj, germanoj kaj rusoj, kun gastoj aparte en muziko kaj konstruado ankaŭ el Italio kaj Francio. Ke en la sekva listo, subjektive elektita, tamen eksterproporcie multas urbanoj parolantaj la polan lingvon, sendube ŝuldiĝas al pola patriotismo, kvankam ĝustas ke pollingvaj vilnanoj havis signifan kontribuon al la kulturo de la pola lingvo, sed ankaŭ estis kaj estas vasta plimulto de aliaj urbanoj en la urbo.
Józef Ignacy Kraszewski (1812-1887) – polaverkisto, publicisto, eldonisto,historiisto, socia kaj politika aganto, aŭtoro kun la plej granda nombro de eldonitaj libroj kaj versaĵoj en historio de lapola literaturo. Uzis diversajn pseŭdonomojn.
Samuel Orgelbrand (1810-1868) - unu el la plej prominentaj polaj publikigistoj de la19-a jarcento. La persono por malkovri la verkojn deJózef Ignacy Kraszewski, li ankaŭ estis la publikigisto deEncyklopedia Powszechna (1859-1868), la unua vera modernaenciklopedio en la pola lingvo.
Emilia Plater [eMILja PLAter] (1806-1831) -pola kajlitova ina heroo, soldatino de laNovembra ribelo, filino de Franciszek Ksawery kaj Anna von der Mohl. Distingiĝis kiel unu el nemultaj virinoj en la ribela armeo, komandantino de la 1-a Kompanio de Unua Litova Regimento. Konita pro sia kuraĝo kaj obstino, sed ankaŭ pro kunsento kaj kapablo persvadi batalemon inter soldatoj. Pro longdaŭraj bataloj Emilia Plater malsaniĝis kaj mortis post provo de helpo al minacita derusojVarsovio.
Lev Sapieha (Vulpo, 1557-1633). ŝtata kaj milita aganto de laGrandprinclando Litovio. Skribisto (1581-1585), subkanceliero (1585-1589) kaj granda kanceliero de laLitovio (1589-1623), Vilnavojevodo (de 1623) kaj samtempe granda hetmano deLitovio (1625).
Chaim Weizmann (hebree: חיים עזריאל ויצמן Hayyim Azri'el Vaytsman, 1874-1952) - estro de laCionismo kaj politikestro deIsraelo kiu estis Prezidanto deMonda Cionisma Organizaĵo kaj poste la unua Prezidento de Israelo. Li estis elektita la 16an de Februaro1949, kaj estis en tiu posteno ĝis sia morto en 1952. Weizmann konvinkis lausonan registaron agnoski la ĵus formitan ŝtaton Israelo.
Gaono de Vilno Elijah Ben Salomon Zalman (hebree ר' אליהו בן שלמה זלמן) respektive jide plennomeElijah ben Ŝlomo Zalman, nomataGaono de Vilno (jide דער װילנער גאון), naskiĝis la 23-an de aprilo 1720 enSielec kaj mortis la 9-an de oktobro 1797 enVilno, estis matematikisto,rabeno, eminenta interpretisto deTalmudo kaj konanto dekabalo.
Tomasz Zan, partoprenanto de liberigada movado, esploristo de naturo, verkisto, geologo, esploristo de naturaj trezoroj deUralo, amiko deAdam Mickiewicz kajJan Czeczot, fondisto de unuaj revoluciaj organizaĵoj enBelorusio kaj laGrandprinclando Litovio. Ludis gravan rolon en evoluo de nova literatura tendenco - revolucia romantikismo. Unua el rondo de vilnaj poetoj, li agnoskis belorusan popolan kreadon, kiel ĉefan parton de sia poezia programo.
Respublika ("la respubliko") estas ĉiutage aperanta gazeto en Vilno, kiu unuafoje publikiĝis la 16-an de septembro 1989. En la jaroj 1989 kaj 1990 ĝi estis la organo de la civitana movadoSąjūdis, kiu strebis kaj sukcesis pri senperforta malaliĝo de Litovio el Sovetunio kaj pri paca demokratiigo de la lando. Ekde la fino de 1990 temas pri politike sendependa gazeto.
Jam supre menciiĝis, ke en Vilno okazis la90-aUniversala Kongreso de Esperanto en 2005. Ĝia unua Esperanto-Grupo fondiĝis en 1895. Plian historian urban grupon, nomata Vilna Societo Esperantista, en 1909 fondis la 18-jara esperanta verkistoGeorgo Deŝkin kun interalie K. Kepalas kaj K. Niewenglowski. Vilno estas naskiĝloko de pluraj elstaraj esperantistoj, interalie deJonas Dagys,Iz. Krenicki kajOdo Bujwid. En la urbo loĝisVasilij Devjatnin kajZamenhof. Krom la ĝenerala Vilna Esperanto-Societo, en la urbo ekde komenco de la 1960-aj jaroj laJunulara Esperanto-klubo JUNECO, kiun do pasis jam multaj generacioj delernejanoj kajstudentoj. Ekde mezo de la 1990-aj jaroj la urban Esperanto-societon interalie vivigas la korea ĵurnalisto, profesia ĉiĉerono kaj esperantistoChoe Taesok kun sia familio, kiu de tiam vivas urbocentre. Kaj ankaŭ la novaLitova Esperanta Junulara Organizo kreita en 2022 kun motora aktivulinoJogailė Čojūtė (n. en 2001) havas fortan organizan bazon en la urbo.