Villayerno Morquillas [biljaĜERno morKIljas] estas loĝloko kajmunicipo en la centro de laprovinco Burgoso, en la regionoKastilio-Leono,Hispanio. Ĝi apartenas al la komarkoAlfoz de Burgos. La terminoVillayerno estus komprenebla ne-etimologie kiel Vilaĝo de la Bofilo (vidu suben ĉe Historio), dumMorquillas estas aludo al la trafluanta rivero.
Mapo de la komarkoj de Burgoso.Alfoz de Burgos, centre kaj malhelverde.
Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 9,170 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de laINE en 2021, ĝi havis 209 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte duoniĝis ĝis la 1980.aj jaroj; sed poste rekuperiĝis pro la proksimeco al la provinca ĉefurbo kaj akiris preskaŭ 100 novajn loĝantojn.
Ĝi distas 8 km deBurgoso, provinca ĉefurbo, kaj estas ĉe la riveroj Morquillas kaj Hurones.
La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado fine de la 9-a jarcento. Villayerno kaj Morquillas estis dekomence du apartaj kernoj tiuepoke. Laŭ dokumentoj de la monaĥejoj kiuj havis propraĵojn tie (ĉefe la Monaĥejo de Sankta Johano de Burgos), la origina nomo de Villayerno estis Villa de Infernu (Vilaĝo de Infero) kaj la unua referenca mencio estas de la jaro 942 nome "Villa quae dicitur Inferno, in Castella...". Estas kompreneble, ke oni koruptis la nomon por eviti finomon, Siaflanke, Morquillas estas diminutivo de la eŭska vorto "murko" kaj aperas en dokumentoj de la Monaĥejo de Sankta Johano de Burgos de 1154 kiel Murchelas [Murkelas] kaj signifas "ujo" aŭ "termuro".[1]
La kuna nomo Villayerno Morquillas datas de fino de la 15-a jarcento.
Villayerno Morquillas formis parton de laAlfoz y Jurisdicción de Burgos en lapartido de Burgos, unu el dek kvar kiuj formis la komunumonIntendencia de Burgos inter 1785 kaj 1833, kiel registrita en la Censo de Floridablanca de 1787. Estis reĝlanda jurisdikcio kun vicurbestro.
Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado (ŝafoj). Lastatempe plej ekgravis kultura kajrura turismo, ekzemple piedirado tra naturaj lokoj. Inter vidindaĵoj menciindas la preĝejo deNuestra Señora de la Vega.