Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Villavicencio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Villavicencio
municipo de Kolombio
urbo en Kolombio
urbegoRedakti la valoron en Wikidatavd

Flago

Blazono

FlagoBlazono
Administrado
Poŝtkodo50001
En TTTOficiala retejo[+]
Demografio
Loĝantaro664 148  (2022)[+]
Loĝdenso500 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo4° 9′ N,73° 38′ U(mapo)4.1425-73.629444444444Koordinatoj:4° 9′ N,73° 38′ U(mapo)[+]
Alto467 m[+]
Areo1328 km² ( 132 800 ha)[+]
HorzonoUTC-05:00[+]
Villavicencio (Metao)
Villavicencio (Metao)
DEC
Lokigo de Metao en Kolombio
Situo de Villavicencio
Villavicencio (Villavicencio)
Villavicencio (Villavicencio)
DEC
Situo de Villavicencio

Map

Alia projekto
Vikimedia KomunejoVillavicencio[+]
vdr

Villavicencio [bijabiZENzjo] aŭ [bijabiSENsjo] estasurbego, signifauniversitata urbo kaj ĉefdiocezo en mezaKolombio, endepartemento Metao, kie ĝi estas tiesĉefurbo. Ĝi ankaŭ estas konata ordinarlingve kiel "Villavo" kaj "Villao".

Mapo pri loko de Villavicencio

Bazaj informoj

[redakti |redakti fonton]

Loĝantaro: 384,131 en2005

Supermara alteco: 467 m

Areo: 1328 km²

Telefonkodo: 57 + 8

Poŝtkodo:

Horzono:UTC – 5

04° 09′ 00″ N73° 38′ 00″ U / 4.15000 °N, 73.63333 °U /4.15000; -73.63333(mapo)

Geografio

[redakti |redakti fonton]

Villavicencio etendiĝas laŭrivero sur la orientajdeklivoj deAndoj. Bogoto troviĝas 70,Ibagué 180,Pereira 240,Santiago de Cali 330,Bucaramanga 336,Cúcuta 433,Kartageno (Kolombio) 725,Soledad (Atlantiko) 763,Barranquilla 768,Santa Marta 791km.

Historio

[redakti |redakti fonton]

La unua eŭropano estis tie en1536. Villavicencio estis fondita nur en1840. Ĝi estis nomita priAntonio Villavicencio, kiu estisheroo en la sendependamilito. En2008skandalo okazis, kiam 22 laboristoj estis trovitaj mortaj. Ili estis mortigitaj fare de la militistaro kaj prezentitaj al aŭtoritatoj kiel ribelantoj mortigitaj en batalo.

Ekonomio

[redakti |redakti fonton]
Urbomeza vido en Villavicencio

En Villavicencio oni produktasbierojn kajsapojn, krome oni destilasnaftojn. En la ĉirkaŭa regiono oni kultivaskafojn,bananojn,rizojn, menciindas labrutobredo.

Trafiko

[redakti |redakti fonton]

Villavicencio havas lokanflughavenon. La urbego estas nabo pri 4 vojoj, inter ili la plej grava kuras rekte al Bogoto.

Klimato

[redakti |redakti fonton]

Villavicencio situas en tropikaklimato. La averaĝatemperaturo varias en la plena jaro inter 20-30°C. Jare pluvas po 4406 mm. En ĉiujmonatoj pluvas, tamen interaprilo-novembro pli.

Strato en Villavicencio

Kulturo

[redakti |redakti fonton]

Ĝi estas lando de enmigrado, kie homoj de la interno de la lando (Anda zono), kaj popoloj venantaj de la marbordoj aŭ la Amazona arbaro, ĉiam renkontis. Ĉiuj ĉi migrantoj helpis forĝi mestizan kulturon, kiu estis reflektita en la kulturo Llanera.Inter la multaj lernejoj de tradiciaj artoj, unu el la plej gravaj estas la Kultura Korporacio Llanera"Luis Ariel & Gil Arialdo Rey Roa".

Literaturo

[redakti |redakti fonton]

La verkisto kiu plej reprezentas la urbon sendube estas la ĵurnalisto kaj poetoEduardo Carranza.

Ĝemelurboj

[redakti |redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti |redakti fonton]
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Villavicencio&oldid=9001752"
Kategorioj:
Kaŝitaj kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp