Oni ne konas de kie devenas la termino de Villatobas (vilaĝo detobas) sed la vorto“toba” kiu kunformas ties toponimon havas du eblajn signifojn:
Kalka ŝtono, tre poreca kaj malpeza, formata el kalko kiun portas solvita la akvoj de iaj fontoj kiuj lasas ĝin surgrunde sur plantoj aŭ aliaj aĵoj tie.
Kardo: ĉiujara planto, komponita, kiu povas atingi ĝis tri metrojn alte, kun folioj krispaj kaj dornecaj, la tigo kun du bordoj membranecaj, kaj floroj violecaj en finaj kapetoj.
Tradicie (kaj plej probable, ĉar tion oni asertas en la verko:“La Mesa de Ocaña en el S.XVIII” de Antonio Ponz kaj aliaj) oni supozas, ke Villatobas aludas al la dua signifo, ĉar la sistemo deprecipitaĵoj kaj klimataj karakteroj de la zono, produktas grandan kvanton de kserofitaj plantoj, el kiuj kardoj estas klara ekzemplo; sed oni ne forgesu, ke unu de la karakteroj de laMesa de Ocaña estas la naturo de ĝiaj kalkaj terenoj sur kiuj apogiĝas formado de ruĝecaargilo kajgrejso, kaj tial la termino Villatobas povus ankaŭ aludi al la abundo de kalka ŝtono en ties grundo.
La loĝanto nomiĝasVillatobano. La censita populacio en2011 estis de 2.745 loĝantoj (el kiuj 1.414 estas viroj kaj 1.331 estas virinoj) kaj la denseco estas de 15,12 loĝ/km².
Villatobas estas situanta en la centra parto de Kastilio-Manĉo en lakomarko aŭdistriktoToleda Manĉo aŭMesa de Ocaña en la orienta parto de la provinco de Toledo, je altitudo de 723 m; je 70,6 km elToledo, provinca kaj regiona ĉefurbo, je 88,7 km elMadrido, ŝtata ĉefurbo, kaj je 114 km elKvenko. La areo de ties teritorio estas de 181.52 km². Lageografiaj koordinatoj estas 39°54′4″ N 3°19′17″ Ok.
Lastaj arkeologiaj laboroj pruvas, ke tiuj teroj estis loĝataj ekde la 4a aŭ 3a jarcentoj a.K. fare de diversaj popoloj.
Sed la unuaj skribitaj historiaj aludoj kiuj konserviĝas pri la origino de la municipo estas la citaĵo kiu aperas pri la “Villa de Tobas” estas el laforuo deMontealegre (1219) kiu situantas tiun municipon survoje el Villa de Tobas al Almaguer. Laŭlonge de la 13a jarcento la malrapida senloĝigo de Montealegre kaj de aliaj malgrandaj vilaĝoj, situintaj en apartaj lokoj, helpis la kreskon de tiu Villa de Tobas kiu troviĝis en loko pli ebena kaj komunikebla. Tiam laOrdeno de Santiago hegemoniis el Ocaña, laŭ kompreno el la foruo de Ocaña (1251). La teritorio de tiu ordeno atingis ekde tiu vilaĝo al Zurita kajUclés.
En la14a jarcento, nome la 30-an de marto de1328, la Superulo de Santiago Vasco Rodríguez donis la foruon pri loĝado al la loko Villatobas; pere de tiu li donas permesilon por paŝtado al ties loĝantoj en diversaj najbaraj teritorioj ŝanĝe de dudekono de la produktado defromaĝo kajlano. Postaj superuloj, same kiel laKatolikaj Gereĝoj,Karlo la 1-a kajFilipo la 2-a, konfirmis tiun privilegion dum jarcentoj (la kompleta teksto de tiu foruo, laŭ oficiala kopio de la 16a jarcento, konserviĝas en la Municipa Historia Arkivo).
La 25-an de septembro de1537 la ImperiestroKarlo la 5-a donis elMonzono la titolon de vilaĝo al la loko, apartigante ĝin el la jurisdikcio de Ocaña.
Meze de la20a jarcento la populacio de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ĉe Villatobas super 4,000 loĝantoj, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la populacio, kaj ankaŭ ĉe Villatobas oni falis al super 2,000 kaj poste nur rekuperiĝis iome al la nunaj 2,700.
Agrikulturo (vitoj,cerealoj kaj olivarboj) kaj brutobredado tradicie. Estas unu oleproduktejo, unu kooperativa vinproduktejo, krom alia familia vinproduktejo. Estas entrepreno pri sterkado. Servoj, konstruado kaj loĝejoj. Malmulte daturismo, nur somere revenas iamaj elmigrintoj kaj ĵusaj arkeologiaj trovaĵoj povos esti bazo por posta turisma disvolvigo.