Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Villar de Corneja

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Villar de Corneja
municipo en HispanioRedakti la valoron en Wikidatavd
Administrado
Poŝtkodo05516
En TTTOficiala retejo[+]
Demografio
Loĝantaro36  (2024)[+]
Loĝdenso5 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo40° 29′ N,5° 26′ U(mapo)40.475277777778-5.4291666666667Koordinatoj:40° 29′ N,5° 26′ U(mapo)[+]
Alto1 001 m[+]
Areo7 km² ( 700 ha)[+]
HorzonoUTC+01:00[+]
Villar de Corneja (Provinco Avilo)
Villar de Corneja (Provinco Avilo)
DEC
Situo de Villar de Corneja
Villar de Corneja (Hispanio)
Villar de Corneja (Hispanio)
DEC
Situo de Villar de Corneja

Map

Alia projekto
Vikimedia KomunejoVillar de Corneja[+]
vdr

Villar de Corneja [biLJAR dekorNEĥa] estasmunicipo en la okcidento de laprovinco Avilo, en la regionoKastilio-Leono,Hispanio. Ĝi apartenas alKomarko de El Barco de Ávila-Piedrahíta kaj al lajurisdikcia teritorio de Piedrahíta, en la sudokcidento de la provinco. La loknomoVillar de Corneja estas komprenebla etimologie kielVilaĝo de la rivero Corneja, alude al apuda rivero.

Villar de Corneja en la provinco Avilo.
Hufumejo.
Kruco ĉe la preĝejo.
Ponto super la rivero Corneja el granitaj kahelegoj.

Geografio

[redakti |redakti fonton]

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 7 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de laINE en 2021, ĝi havis 37 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn el la mezo de la20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj. Ĝi distas 74 km deAvilo, provinca ĉefurbo.

Ĝi limas kun Navamorales, La Horcajada, Santa María del Berrocal kaj Hoyorredondo.

Historio

[redakti |redakti fonton]

En Mezepoko okazis reloĝado. La areo apartenis al la Regno Kastilio. La preĝejo estis konstruita en diversaj epokoj; plej frua mencio estas de 1650 ĉe la mudeĥara kasonaro; la baroka ĉefaltaro estas de 1704 kaj aliaj ankaŭ barokaj altaroj de mezo de la 18-a jarcento.

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado (bovoj, ŝafoj kaj iom porko kaj kortobirdoj) kaj rilata komercado. Lastatempe kultura kajrura turismo ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado). Vizitindas ponto, muelejoj, hufumejo, brutovojo ktp.

Vidu ankaŭ

[redakti |redakti fonton]

Notoj

[redakti |redakti fonton]
Bibliotekoj
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Villar_de_Corneja&oldid=8548245"
Kategorioj:
Kaŝitaj kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp