Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Villamuelas

Pending
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Page version status

Malneta versio

2 ŝanĝoj en ĉi tiu versio atendaskontrolon. Lastabila versio estispatrolita je6 jun. 2017.
Villamuelas
municipo en HispanioRedakti la valoron en Wikidatavd

Flago

Blazono

FlagoBlazono
Administrado
Lando Hispanio
RegionoKastilio-Manĉo
ProvincoToledo
KomarkoMesa de Ocaña<
Poŝtkodo45749
En TTTOficiala retejo[+]
Politiko
UrbestroCarolina Alonso Fernández
Demografio
Loĝantaro727  (2011)
Loĝdenso16,91 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo39° 49′ N,3° 44′ U(mapo)39.817222222222-3.7322222222222Koordinatoj:39° 49′ N,3° 44′ U(mapo)[+]
Alto600 m[+]
Areo43 km² (4 300 ha)
HorzonoUTC+01:00[+]
Villamuelas (Hispanio)
Villamuelas (Hispanio)
DEC
Situo de Villamuelas

Map

Alia projekto
Vikimedia KomunejoVillamuelas[+]
vdr
Situo de laprovinco Toledo en Hispanio
Situo de Villamuelas en laprovinco Toledo kaj en Hispanio

Villamuelas [bijamuElas] estasmunicipo deHispanio, en laProvinco Toledo,regiono deKastilio-Manĉo.

Toponimio

[redakti |redakti fonton]

La toponimo "muela" devenas el terminolatina "mola", kiu signifas kruta monteto kun malgranda ebenaĵo pinte. En la13-a jarcento aperas skribe jene: "Villa de Molis", "Villamolas", "Villamuelas".

Loĝantoj

[redakti |redakti fonton]

La loĝanto nomiĝasVillamuelero. La censita populacio en2011 estis de 727 loĝantoj kaj la denseco estas de 16,91 loĝ/km².

Situo

[redakti |redakti fonton]

Villamuelas estas situanta en la centra parto de Kastilio-Manĉo en lakomarkodistriktoMesa de Ocaña en la nordorienta parto de Provinco Toledo, je altitudo de 600 m; je 36 km elToledo, provinca kaj regiona ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 43 km². Lageografiaj koordinatoj estas 37º 56' N, 6º 37' Ok.

Historio

[redakti |redakti fonton]

En la12-a jarcento, Villamuelas estis unuigita al la domaro de "Cerva Longa", en la bordo de la riveroAlgodor, kiu iĝis senhoma pro sanproblemoj favore de Villamuelas. En1284 aperas dokumente en ties preĝejo la pastro Domingo Pérez, samtempe ke oni parolas pri lokano, Pedro Micael "la fiŝkaptisto" kiu estis paginta ŝuldon al la pruntisto juda, Ausuleiman Davi, la kvanton de 200 "mizkaloj.

Ĝi estis propraĵo de laarkiepiskopo de Toledo ekde tempo de laarkiepiskopoRodrigo Jiménez de Rada ĝis1583, kiamFilipo la 2-a vendis ĝin al Álvaro de Alcocer.

El1212, Villamuelas estis okupata de novaj reloĝantoj instige de la arkiepiskopo, ĉar labatalo de Las Navas de Tolosa estis bremsinta la danĝeron de atako de latajfoj al nordo kaj estis malferminta la vojon al la konkero deAndaluzio.

Vere la unikaj mencioj de Villamuelas dum la 12-a jarcento aperas en dokumentoj demozarabojjudoj.

Dum laMilito de la Komunumoj de Kastilio, en la unuaj monatoj de1521 Villamuelas estis favora al la komunuma flanko kontraŭ la reĝoKarlo la 1-a, pro kio la lokanoj suferis kelkajn reprezaliojn.

Post laHispana Enlanda Milito la populacio falis de 930 al 807, tio estas oni perdis pli da cento da loĝantoj pro diversaj tialoj. Meze de la20-a jarcento la populacio de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ĉe Villamuelas ankaŭ al 937 loĝantoj, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la populacio, kaj ankaŭ ĉe Villamuelas oni falis al nur iom pli da 700, kio daŭris ĝis nun.

Ekonomio

[redakti |redakti fonton]

Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Servoj kaj loĝejoj.

Monumentoj kaj interesaĵoj

[redakti |redakti fonton]

Preĝejo

[redakti |redakti fonton]
Preĝejo de Villamuelas.

La Preĝejo pasis tri jarcentojn de historio. Ĝi estis konstruita danke al la kontribuoj de la lokanoj, kiuj ankaŭ kunlaboris en la konstruado.

Oni ne konservas informon pri arkitektoj. Estas deplano rektangula kaj unusolanavo, kun du flankaj pordoj ĉe la ĥorejo. Tie estas la baptejo kaj la bazo de la turo, kaj laantaŭaltaro estas formata de plilarĝiĝo de la navo kun malgrandaabsido kronata perkupolbazo. Ĝi estis reformita la jaron2004. Ĝi posedas arkivon tre bone konservita, kie la plej antikvaj libroj estas de fino de la16-a jarcento.

Granda Domo

[redakti |redakti fonton]
Granda Domo.

La nomataCasa Grande (granda domo) estas konstruaĵo tipa de arkitekturokastilia. Rilata al tiu loko estas lavinkelo samnoma, fondita antaŭ pli da 30 jaroj.

Diglago "El Castro"

[redakti |redakti fonton]

La Diglago El Castro, plej konata kiel Akvorezervejo de Villamuelas estas diglago karaktera de kastili-manĉa vilaĝo. Al tiu venas nombraj ŝatantoj defiŝkaptado.

Referencoj

[redakti |redakti fonton]

Vidu ankaŭ

[redakti |redakti fonton]
v  d  r
Municipoj de Provinco Toledo
AjofrínAlameda de la SagraAlbarreal de TajoAlcabónAlcaudete de la JaraAlcañizoAlcolea de TajoAldea en CaboAldeanueva de BarbarroyaAldeanueva de San BartoloméAlmendral de la CañadaAlmonacid de ToledoAlmoroxArcicóllarArgésAzutánAñover de TajoBarcienceBargasBelvís de la JaraBoroxBuenaventuraBurguillos de ToledoBurujónCabañas de YepesCabañas de la SagraCabezamesadaCalera y ChozasCaleruelaCalzada de OropesaCamarenaCamarenillaCamuñasCardiel de los MontesCarmenaCarranqueCarrichesCasarrubios del MonteCasasbuenasCastillo de BayuelaCazalegasCebollaCedillo del CondadoCervera de los MontesChozas de CanalesChuecaCiruelosCobejaCobisaConsuegraCorral de AlmaguerCuervaDomingo PérezDosbarriosEl Campillo de la JaraEl Carpio de TajoEl Casar de EscalonaEl Puente del ArzobispoEl Real de San VicenteEl RomeralEl TobosoEl Viso de San JuanErustesEscalonaEscalonillaEspinoso del ReyEsquiviasFuensalidaGarciotumGerindoteGuadamurGálvezHerreruela de OropesaHinojosa de San VicenteHontanarHormigosHuecasHuerta de ValdecarábanosIllescasIllán de VacasLa EstrellaLa GuardiaLa IglesuelaLa MataLa Nava de RicomalilloLa Puebla de AlmoradielLa Puebla de MontalbánLa PueblanuevaLa Torre de Esteban HambránLa Villa de Don FadriqueLagarteraLas HerenciasLas Ventas con Peña AguileraLas Ventas de RetamosaLas Ventas de San JuliánLayosLilloLomincharLos CerralbosLos NavalmoralesLos NavalucillosLos YébenesLucillosMadridejosMagánMalpica de TajoManzanequeMaquedaMarjalizaMarrupeMascaraqueMazarambrozMejoradaMenasalbasMesegar de TajoMiguel EstebanMocejónMohedas de la JaraMontearagónMontesclarosMoraMéntridaNambrocaNavahermosaNavalcánNavalmoralejoNavamorcuendeNoblejasNoezNombelaNovésNumancia de la SagraNuño GómezOcañaOlías del ReyOntígolaOrgazOropesaOteroPalomequePantojaParedes de EscalonaParrillasPelahustánPepinoPolánPortillo de ToledoPuerto de San VicentePulgarQueroQuintanar de la OrdenQuismondoRecasRetamosoRielvesRobledo del MazoSan Bartolomé de las AbiertasSan Martín de MontalbánSan Martín de PusaSan Pablo de los MontesSan Román de los MontesSanta Ana de PusaSanta Cruz de la ZarzaSanta Cruz del RetamarSanta OlallaSanto Domingo-CaudillaSartajadaSegurillaSeseñaSevilleja de la JaraSonsecaSotillo de las PalomasTalavera de la ReinaTemblequeTorralba de OropesaTorrecilla de la JaraTorricoTorrijosTotanésTurlequeUgenaUrdaValdeverdejaValmojadoVeladaVillacañasVillafranca de los CaballerosVillaluenga de la SagraVillamiel de ToledoVillaminayaVillamuelasVillanueva de AlcardeteVillanueva de BogasVillarejo de MontalbánVillarrubia de SantiagoVillaseca de la SagraVillasequillaVillatobasYelesYepesYunclerYunclillosYuncos
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Villamuelas&oldid=8548138"
Kategorioj:
Kaŝitaj kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp