Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Villacidaler

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Villacidaler
municipo en HispanioRedakti la valoron en Wikidatavd
Administrado
Poŝtkodo34349
Demografio
Loĝantaro46  (2024)[+]
Loĝdenso2 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo42° 13′ N,4° 58′ U(mapo)42.221666666667-4.9741666666667Koordinatoj:42° 13′ N,4° 58′ U(mapo)[+]
Alto786 m[+]
Areo21,78 km² (2 178 ha)[+]
Villacidaler (Provinco Palencio)
Villacidaler (Provinco Palencio)
DEC
Situo de Villacidaler
Villacidaler (Hispanio)
Villacidaler (Hispanio)
DEC
Situo de Villacidaler

Map

Alia projekto
Vikimedia KomunejoVillacidaler[+]
vdr

Villacidaler [biljazidaLER] estasmunicipo en la centrokcidento de laprovinco Palencio, en la regionoKastilio-Leono,Hispanio. Ĝi apartenas al la komarkoTierra de Campos. La loknomoVillacidaler estas komprenebla etimologie kiel Urbo de la Sinjoro (vidu suben en Historio).

Geografio

[redakti |redakti fonton]

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 21,78 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de laINE en 2021, ĝi havis 45 loĝantojn. Ĝi perdis multajn loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte perdis 400 loĝantojn el la jaro 1900. Ĝi distas 53 km dePalencio, provinca ĉefurbo.

La municipa teritorio estas ene de la birdoprotekta areo ZEPA nome La Nava - Campos Norte​ apartenanta al laReto Natura 2000. Ĝi limas kun Santervás de Campos, Villada, Villacarralón, Cisneros kaj Boadilla de Rioseco.

Historio

[redakti |redakti fonton]

Estas restaĵoj de antaŭromia kaj de romia setlado. La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado. La toponimo Villacidaler, citita jam en la 10-a jarcento kielVilla de Ziti AlhaileVilla de Cit Alfer, estas de mozaraba deveno. Ĝi estas derivata de la araba vorto Ceit, Cit aŭ Zid, kun la signifo de sinjoro, plus la persona nomo.​ En 1631 aperis literumita kiel Villazidaler.

Aktualo

[redakti |redakti fonton]

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj kaj vitejoj) kaj brutobredado (ŝafoj kaj kolombejoj). Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun piedirado tra naturaj lokoj. De la historia pasinteco restis diversaj vizitindaj vidindaĵoj kiel la preĝejo, la ermitejo, kolombejoj ktp.

Vidu ankaŭ

[redakti |redakti fonton]

Notoj

[redakti |redakti fonton]
Bibliotekoj
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Villacidaler&oldid=7574790"
Kategorioj:
Kaŝitaj kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp