Li aktive partoprenis la ofensivon de la sardaj trupoj en Savojo dum1793. Sed ekde1796 la konkeroj de la francaj armeoj revoluciaj reduktis la reĝlandon de Sardio al ĝia insula parto kaj li rifuĝis kun la tuta reĝa familio en Sardio de1799 ĝis1814, kiam li povis reokupi la kontinentan parton (Piemonto kaj Savojo) post la defalo de la franca imperiestroNapoleono la 1-a. Li poste ricevis en1815 la respublikon de Ĝenovo per la traktato deVieno. Sed ĉar li nenion faris ĝis 1814 kaj fanfaronis, ke li "dormis ekde 1792", la popolo donis al li la mokan kromnomon de "reĝo de marmotoj".
Instige de sia edzino, li regis persone laŭ reakcia programo kaj eksoficigis en1817 la ministronVallaise, kiu celis pli kolektivan regadon. Fakte li opinialternis inter la diversaj klanoj de la kortego sed ĉiam oponisAŭstrio-Hungarion interne kaj ekstere.
Malamanta la demokratiajn idealojn kaj minacata de revolucia ribelo en1821, li preferisabdiki je la13-a de marto1821 favore al sia fratoKarlo Felikso ol konsenti konstitucion al siaj regnanoj. Li poste ekziliĝis portempe sed revenis al Piemonto en1822.