| Reĝa familio de Svedio |
|---|
 |
Reĝa familio # = vicnumero en la sveda tronheredo ☆ = ne ano de la reĝa familio |
|
Victoria Ingrid Alice Désirée, kronprincino deSvedio kaj dukino deVestrogotio,svede Västergötland, (naskiĝis la14-an de julio 1977 enStokholmo) estas la kronprincino (atendeblatronheredonto) de lareĝlandoSvedio, la plej aĝa ido de reĝoKarolo la 16-a Gustavo kaj reĝinoSilvia.
Princino Viktoria havas du gefratojn, princonKarolo Filipo (naskita la13-an de majo 1979) kaj princinonMadeleine (naskita la10-an de junio 1982).
Kronprincino Viktoria estas ekde 2001 en parrilato kun sveda gimnastikejestroDaniel Westling (naskita en 1973).La24-an de februaro 2009 ili oficiale anoncis sian gefianĉiĝon. Ilia geedziĝo okazis la19-an de junio 2010 en Stokholmo. Okaze de la edziĝo li akiris la titolon "lia reĝa alteco, princo Daniel, duko deVästergötland".
La23-an de februaro 2012 Viktoria naskis filinon, princinonEstelle (plena nomoEstelle Silvia Ewa Mary), la unuan idon de Viktoria kaj Daniel. Ilia dua ido, princoOskaro (Oscar Carl Olof), naskiĝis la2-an de marto 2016.