Viktor Andrijoviĉ JUŜĈENKO (ukraine Віктор Андрійович Ющенко, [VIKtor andRIjoviĉ JUŝĉenko]; naskiĝis la23-an de februaro1954) estasukraina politikisto. Li estas prezidanto de la opozicia grupoNia Ukrainio (ukraine Наша Україна [Naŝa Ukrajina]) kaj estis kandidato en tiu funkcio por la prezidenteco de la lando. La26-an de decembro2004, li gajnis la reelektadon kun 51,99% el la voĉoj; lia kontraŭulo,Viktor Janukoviĉ, havis 44,2%.
Juŝĉenko naskiĝis en1954 enĤoruĵivka,Sumia provinco,Ukrainio, kiel filo de geinstruistoj. En1975 li finis siajn studojn en financ-ekonomika instituto enTernopilo kaj laboris poste 2 monatojn kiel kontisto enkolĥozo en la regiono deIvano-Frankivsk; post la armea servo, li laboris inter1976 kaj1985 en filio de ŝtata banko en Uljanivka; sekcio-ekonomo, ekde1977 sekciestro. Inter1985 kaj1987 li estis vic-sekciestro de la Ŝtatbanko enKievo pri agrikulturaj demandoj kiel kolĥoza kredito kaj financoj. Fine de1987, li eklaboris ĉe la ukrainia respublikcentro deAgroprombank deSovetunio; ekde1990, li estis vic-sekciestro de la (kiel AK organizita) agrikultura bankoUkraina en Kievo.
En januaro de1993, Juŝĉenko iĝis sekciestro, pli poste (1997) prezidanto de la ukrainia Nacia Banko. En1998 aperis lia disertacio pri temoEvoluo de la monpostulo kaj monpropono en Ukrainio.
Ekde la22-a de decembro en1999 ĝis29-a de majo en2001, li estisĉefministro de Ukrainio. Li perdis tiun oficon pro malfido-baloto.
Ekde majo de2002, li estas parlamentano kaj frakcia estro de la opozicia partioNia Ukrainio; ekde junio 2002 li estas ano de la komitato por civitaj aferoj kaj internaciaj rilatoj.
Ekde septembro de2004, Juŝĉenko suferas pro malsano, kiu liajn organojn atakis kaj lian haŭton deformis. Li resaniĝis enviena kliniko kaj pro tio li perdis kvar semajnojn el la kampanjo. Kuracistoj diagnozis venenadon perdioksino.
En la prezidenta elekto en 2004, laŭ oficiala kalkulo li ricevis 3 centonojn de la voĉoj malpli ol lia kontraŭulo Viktor Janukoviĉ. La okcidentaj landoj deziris la venkon de Juŝĉenko. Same kiel la kandidato mem, ili ne akceptis ties malvenkon kaj supozas trompojn. EnUkrainio precipe enKievo okazis demonstracioj por subteni lin, sed ankaŭ aliaj subtene al Viktor Janukoviĉ. La plej supra juĝejo de la lando decidis, ke necesas ekzameni ĉu la elekto okazis korekte. Tagon post tago kreskis la nombro de la demonstraciantoj kaj politikaj gravuloj, kiuj subtenas Juŝĉenko, nomante sin laOranĝa Revolucio. Timatas ke la situacio povus konduki al perforto aŭ dispartigo de lalando, ĉar la orienta industria parto amase voĉdonis por Janukoviĉ, kaj la okcidenta parto por Juŝĉenko. Ĉar la fina rezulto eble havas ekonomiajn kaj mond-ekvilibre strategiajn konsekvencojn , eblas kompreni la ambaŭflankan "interesiĝon" de eksterlandaj registaroj kaj ties provoj influi.
Dum la balotoVladimir Putin kaj Rusio apogis mone kaj spirite Janukoviĉ-on, dume Usono tra fondaĵoj apogis mone kaj spirite Juŝĉenko-on, sukcese ripetinte la okazintaĵojn en Serbio (2000) kaj Kartvelio (2003). La plej grava apoginto de la Juŝĉenko-a kampanjo kaj la ripeto de la balotoj estisJulija Timoŝenko.
La 26-an de decembro 2004, Juŝĉenko gajnis la plejparton de la voĉoj (52%) kaj deklaris sin kiel viktoriulo, sed ne cedis Janukoviĉ, kiu kredas ke la fraŭdo de la unua elektado ne foriris kaj intencas leĝe kontraŭi la rezultatojn. Aliflanke, la plejparto de la 12 000 internaciaj observintoj asertas ke la dua voĉdonado estis justa kaj ke la rezultatoj montras la veran volon de la ukraina popolo.
ĈarRusio volis venkon de lia kontraŭulo, Juŝĉenko promesis post la elektoj plibonigi amikecon inter tiu lando kaj sia registaro, sed ankaŭ volas proksimigi Ukrainion kaj laEŭropan Union.
Menciindas, ke lia dua edzino (2004) estas ukraindevenausonanino.
Prezidantoj de Ukrainio |
|---|
|  |
|