Tio estasstilogvido por skribi korekte enVikipedio. Sekvas kelkaj konsiloj.
La titoloj kaj artikoloj de Vikipedio estas skribataj per oficialaEsperanta alfabeto kun diakritaj signoj. Oni ne devas eviti ĉapelitajn literojn persurogata skribosistemo; oni skribu la literonĉ, nech,c^, aŭcx. Laŭ la LingvoElektilo, oni povas elektiX‑sistemon,H‑sistemon, kaj aliajn.
De 2002 ĝis 2016, la vikitekstoaŭtomate konvertiĝis al kaj el lax‑sistemo dum redaktado. Forsendinte la literojnux, en la paĝa teksto aperisŭ, kaj la sinsekvouxx produktis la literparonux. Kun la posta ŝanĝo[1] tiu funkcio malaperis, ĉar MediaVikio jamebligas al ĉiu tajpi rekte ĉiujn Esperantajn literojn.
Sub la vikiteksta redaktofenestro oni ankaŭ povas trovi la Esperantajn ĉapelitajn literojn en la sekcio “Specialaj signoj” en suba kesto.
Oni dikigas la literojn de latitolo, kiu estas unue montrita en la artikolo. Tio ofte aperas en la unua frazo aŭ almenaŭ unua paragrafo. Se la titolo estas alilingva vorto, ĝi estudiklitera kaj kursiva. Por decidi la titolon, viduVP:TA. Laŭ la principo deNacia Lingvo → Prononco Parenteze, estas rekomendite montri la prononcon ĉe la unua apero de la alilingva vorto. Prononco estas klarigebla simple perEsperanta alfabeto (28 literoj)inter [ ] krampoj. Kiam la fremda prononco estas malfacila, bonvolu ne uzi Esperantan alfabeton nek miksi ĝin kun la alia. Por klarigi precizan prononcon, uzu laInternacian Fonetikan Alfabeton.
Prefere ne najbarigu samajn aŭ similajn sonojn. Tia kolizio povas ĝeni fluan paroladon aŭ doni tedan impreson. Kio ŝajnas al vi facile prononcebla eble ne estas tia por homoj de alia gepatra lingvo.
| Evitu | Preferu |
|---|
| fajrruĝa | fajroruĝa |
| fajre ruĝa |
| vivformo | vivoformo |
| akvfalo | akvofalo |
| ĉeesti | partopreni ĝin |
| Evitu | Preferu |
|---|
| prilumigi | prilumi |
| lumigi |
| veturado | veturo |
| komputilistiko | komputiko |
| Evitu | Preferu |
|---|
| okazunta milito | ebla milito |
| preparitis ĉio | ĉio estis preparita |
| ĉio estis jam preta |
La Esperanto‑Vikipedio ĝenerale sekvas la uzadon de la difina artikolola laŭ la priskribo enPMEG[2].
| Evitu | Preferu |
|---|
| rusa lingvo | la rusa lingvo |
| la Esperanto | Esperanto |
| en urbo Parizo | en Parizo |
| en la urbo Parizo |
| suno | la suno |
| Lupo estas formortanta en Eŭropo | La lupo estas formortanta en Eŭropo |
| La lupoj estas formortantaj en Eŭropo |
| Lupoj estas formortantaj en Eŭropo |
Estas utilaj ŝablonoj:
{{kontrolinda enhavo}}
| Ĉi tiu artikolo bezonas atenton kaj kontroladon defakulo pri la temo, ĉar ĝi povas enhavi sencajn erarojn aŭ malĝustaĵojn, kiuj ne konformas albona kvalitnivelo. |
{{polurinda}}
| Ĉi tiu artikolo bezonaspoluradon, ĉar ĝi montras stilajn kaj/aŭ gramatikajn kaj/aŭ strukturajn problemojn, kiuj ne konformas alstilogvido. La priskribo de la problemo troviĝasĉi tie. Bonvoluŝanĝi la enhavon por plibonigi la artikolon. |