 | Vikipedio estas enciklopedio. Ĝi estas komponata el elementoj de ĝeneralaj kaj fakajenciklopedioj,almanakoj, kajatlasoj. Vikipedio ne estasreklamejo, nekloko por persona eldonado, nek eksperimento deanarkio. Ĝi ne estasdemokratio nekanarkio. Ĝi ankaŭ ne estas vortaro, nek ĵurnalo, nek fontaro aŭ loko por poezio, tamen fratecaj Esperanto-projektoj disponas por tiaj taskoj ĉeVikinovaĵoj,Vikifontaro, kajVikivortaro. Ĝi celas servi Esperantujon, estante fidela enciklopedioen Esperanto, ne nurpri Esperanto. Ĉiuj artikoloj (ja pri Esperanto-temoj kaj aliaj) estumenciindaj kaj havuneŭtralan vidpunkton. |
|
 | Vikipedio havas neŭtralan vidpunkton. Ni strebas krei artikolojn kiuj subtenas neniun unuopan vidpunkton. Iufoje ĉi tio bezonas prezentadon de pluraj vidpunktoj, prezentante ĉiun punkton fidele kaj kuntekste, kaj ne prezentante iun ajn vidpunkton kiel "la vero" aŭ "la plej bona vidpunkto". Ĉiuj artikoloj strebu estikontroleblaj; artikoloj sen referencoj eble estos forigitaj, do estas graveciti la fontojn kie oni povas retrovi la informon.Originala esplorado kaj personaj opinioj de redaktantoj ne taŭgas en Vikipedio. Estas grave citikontroleblajn,aŭtoritatajn fontojn, precipe pripolemikaj temoj aŭvivantaj homoj. Kiam konflikto okazas pri neŭtraleco, diskutu la detalojn en laDiskuto, kaj diskutu la disputon racie en laDiskutejo. |
|
 | Vikipedio estas libera. Artikolojn ĉiuj povas redakti kaj distribui. Respektuleĝojn pri kopirajto aŭ aŭtorrajto, kaj evitu kontraŭleĝan aŭ senpermesan kopiadon. Ĉar ĉiuj kontribuoj estas libere permesitaj al la publiko, neniu redaktanto posedas iun ajn artikolon. Sciu ke ĉiu de viaj kontribuoj estas redaktota de aliaj redaktontoj kaj redistribuota al pluraj medioj. |
|
 | Vikipedio havas propran kondutan kodon. Respektu kaj estu ĝentila al aliaj Vikipediistoj, malgraŭ eblaj malkonsentaĵoj. Aplikuetikon, kaj evitukonfliktojn pri redaktado, kaj preciperedaktomiliton. Neniamataku aliajn uzantojn nekĝenu Vikipedion por pruvi vidpunkton. Bonvoluesti afabla al novaj uzantoj. |
|
 | Vikipedio ne havas fiksajn regulojn. Reguloj en Vikipedio ne estas fiksitaj en ŝtono, kaj la spirito de iu regulo ĉiam superas la literon de tiu regulo.Estu kuraĝa ĝisdatigante artikolojn, kaj ne tro zorgu pri fari erarojn. Viaj penojne devas esti perfektaj.Antaŭaj versioj estas konservitaj, do damaĝo (aŭ akcidenta aŭ malica) estas riparebla. |