21-a de julio: Aŭtomata konvertado al kaj el laX-sistemo estis malŝaltita postpli ol du jaroj da teknika strebado kaj surbaze de diskuto okazinta en la komunumo. Al vikipediistoj estas proponata uzo deUniversala Lingvo-Elektilo por reatingi la tajpadon per surogata sistemo se necese. Sekve de la ŝanĝo malaperis parto de laMediaVikia programkodo specifa nur por Esperanto kaj verkita deBrion Vibber en la jaro 2002.
21-a de julio: Nova aspekto de la Ĉefpaĝo kreita deLingveno
15-a ĝis 16-a de novembro: dumKAEST (Slovakio) okazis esperantlingva trejnado pri Vikipedio gvidita de Vikimedio Slovakio kunfinanca subteno de la Fondaĵo Vikimedio
20-a de septembro: Esperanto-Vikipedio atingas170.000 artikolojn.
25-a de aŭgusto: por la unua fojo estis per baloto forprenitaj administraj rajtoj (de|Petr Tomasovsky)
Februaro: Esperanto-Vikipedio havas la 5-an plej grandan nombron da artikoloj po parolantoj inter Vikipedioj kun pli ol 100.000 artikoloj, kaj rangas kiel la 11a entute.
26-a kaj 27-a de novembro: En laMalferma Tago de UEAZiko van Dijk prezentis Vikipedion kaj la ideologian fonon, kaj la dimanĉon posteMarek Blahuš kaj li montris en kurso kiel prilabori Vikipedion.
26-a ĝis la 30-a de oktobro: Por omaĝi la 10-jariĝon de la Vikipedio en Esperanto en 2011,Pavla Dvořáková (estrarano deĈeĥa Esperanto-Asocio) kunlabore kunE@I okazigis enSvitavy (Ĉeĥio) la unuanesperantistan Vikimanion - unikan internacian renkontiĝon de esperantistaj vikipediistoj kaj interesiĝantoj pri Vikipedio.
julio 2011: La nova, tria eldono de DVDEsperanto Elektronike deE@I enhavas eksterretan version de la Vikipedio en Esperanto, laŭ la stato de la24-a de novembro2010 kun 137.472 artikoloj, realigitan per la programoOkawix.
23-a de junio: Sekvante la ŝtatajn arkivojn de Germanio kaj Kvinslendo, la granda rusia novaĵagentejoRIA Novosti kaj la neregistara fondaĵoVikimedia RU komencis komunan projekton pri alŝuto de fotoj el historiaj arkivoj de la agentejo al la Komunejo. Vidupriskribon de la projekto en Esperanto. Eblas partopreni per kategoriigo, ekuzo de la fotoj en la artikoloj de Vikipedio kaj tradukado de la priskriboj en Esperanton.
8-a de aprilo:Marek Blahuš, tiutempe staĝanto deE@I enNancy, publike prelegis enStrasburgo pri la temo "Vikipedio: 10 jaroj, kaj poste?" kadre de la aranĝo Semajno de Esperanto. La esperantlingva prelego, okazinta en la Instituto de tradukistoj, interpretistoj kaj internaciaj rilatoj (ITI-RI) de laUniversitato de Strasburgo, estis simultane interpretata en la francan lingvon deCyrille Hurstel. Ĉeestis dekkelk personoj, plejparte germanaj kaj francaj esperantistoj, sed ankaŭ minimume du neesperantistoj.
18-a de januaro: Esperanto-Vikipedio atingas140.000 artikolojn.
18-a ĝis 22-a de novembro: DumKAEST 2010 enModra okazis vendrede la 19-an de novembro trihora vikipedia trejnado gvidata dePavla Dvořáková kajMarek Blahuš, kaj Vikipedio traktiĝis (interalie lige kunWikiTrans) ankaŭ dum la sekvantakomputillingvistikakolokvo vespere la 21-an kaj dum la 22-a de novembro.
novembro: nova monkolekta kampanjo por plua senpaga funkciigo de Vikipedio. Oni celas kolekton de 16 milionoj da USD (en 2009 tio estis 6 milionoj).
3-a de septembro: En la retpaĝaro deĈeĥa Esperanto-Asocio aperas 1-a numero de nova monata vikirevuetoMOZAIKO - reta magazino de interesaĵoj kun konstantaj rubrikoj, bazita sur ligiloj al kvalitaj artikoloj en Esperanta Vikipedio. La projekto celas allogi esperantistojn uzi Vikipedion kaj al ĉeĥa publiko prezenti Esperanton kiel plenvaloran lingvon liverantan ĉiutemajn informojn. Ekde la 17-a de septembro la revuo aperas ankaŭ en laEsperanto-versio de la retpaĝaro. ĈefredaktasPavla Dvořáková.
decembro: nova monkolekta kampanjo por funkciigaj kostoj de Vikipedio. Unu donacinto donis 2 milionojn da dolaroj, pluajn 4.000.000 USD kolektis la kontribuantoj, apogantoj. Tiu sumo (inkluzive salajron de 23 dungitoj) sufiĉas funkciigi Vikipedion ĝis mezo de 2009.
komenco de oktobro: aperas statistikoj de vikipediisto Robert Rohde, laŭ kiuj li asertas, ke Vikipedio stagnas aŭ eĉ kelkfoje falas je aldonoj, novaj uzuloj en la angla Vikipedio. La informo aperas dismonde en prestiĝaj gazetoj (ekz. Spiegel).
junio: la renomaThe New York Times disvastigas informon, ke lalogotipo de la Vikipedio uzas malĝustajn literojn (el la japana kaj sanskrita). Tiu informo estis jam konata antaŭ jaroj en la interna komunumo.
majo: Vikipediistoj trejnigas novulojn en la Jubilea aranĝo de la antverpena Esperanto-grupo.
komence de marto: konatiĝas, ke la anglalingva uzantoEssjay estas 24-jara iama studento kaj ne profesoro pri teologio, kiel li asertis en 2006 en intervjuo enThe New Yorker. Essjay eĉ elektiĝis kiel dungito en la Arbitrage-komitaton de Vikipedio. La senhonta trompo kaŭzas indigniĝon de vikipediistoj (detala priskribo anglalingva).
23-a ĝis la 25-a de februaro: EnPartizánske okazas semajnfina seminario pri la temo "Kiel verki por Vikipedio", organizita deSlovakia Esperanta Junularo
februaro: Laŭ kalkuloj, Vikipedio bezonas por 2007 ĉ. 4-5 milionojn da USD por funkciigi la projekton (ekz. la nombro de serviloj kreskis de 1 (2001) tra 3 (du aĉetitaj en 2003) ĝis 350 (2007). (fonto:[2])
17-a de novembro: post unu semajno, rebloko de la ĉina Vikipedio
oktobro-novembro: la 10-an de oktobro, ĉina registaro malblokas alireblojn de ĉiniaj uzantoj al angla Vikipedio. Unu monaton poste, la malblokado iĝas tuta (ĉiniaj ĉinoj povas redakti eĉ ĉinajn paĝojn). Okazas amasa registriĝo kaj artikolkreado en la ĉina Vikipedio.
5-a de septembro: Ekfunkciis ankaŭ en la Esperanta parto de VikipedioKartografio de la vikipediistoj. Nun oni povas vidi sur la mapo de la mondo, de kie kunvenis homoj por krei Esperantan Vikipedion. Vikipediistoj estas invitataj por meti sian ruĝan punkton sur la mapo.
26-a de aŭgusto: Malkovriĝis, ke en Japanlingva Vikipedio, Japana BilomakleristoRakuten-Borso ripete forigis malavantaĝan informon pri Rakuten ella artikolo pri Rakuten-Borso.
25-a de julio: Esperanta Vikipedio ekhavis pli ol55.000 artikolojn.
meze de julio: Eksterrete konsultebla versio de la Vikipedio en Esperanto, laŭ la stato de la1-a de julio2006 kun 51.882 artikoloj (sub 73.125 kapvortoj kaj en 7.054 kategorioj), produktita deMarek Blahuš, publikiĝis kiel parto de la DVDEsperanto Elektronike deE@I.
7-a de julio : Esperanta Vikipedio trapasis la50.000-an artikolon. La jubilea artikolo estasViktoria Akvofalo.
5-a de februaro: Esperanto-Vikipedio trapasas la40.000-an artikolon, kio restas nerimarkita kaj retrovita nur poste; la jubilea artikolo fariĝisSorgà
januaro: en la Esperanto-Vikipedio robotoRBT aŭtomate enmetis en taŭgajn subkategoriojn deKategorio:Naskiĝintoj preskaŭ 5.000 ekzistantajn biografiajn artikolojn, signife helpante tiel al laboro antaŭe komencita permane, precipe dePetr Tomašovský
januaro: batalo de robotoj en la serba Vikipedio; robotoj alŝutis ĉ. 10.500 novajn artikolojn dum du tagoj
6-a de januaro: finiĝo de la monkolekta kampanjo: ĉ. 12.000-foje donacis oni, entute 350.000 USD. La ĉiupaĝa monpeta alvoko daŭre restas en la angla Vikipedio.
fine de decembro: iu enmetis en la germanan Vikipedion la morton deBertrand Meyer (germana diskuto). La gazetaro kaptis la temon.
31-a de decembro: persona alvoko deJimbo WALES por mondonacoj. Reapero de la demando pri reklamado.
22-a de decembro: enkonduko de duonprotekta sistemo ĉe la angla Vikipedio. La duonprotektatajn paĝojn povas ŝanĝi nur 4-tagaj ensalutintoj.
16-a de decembro - 6-a de januaro 2006: nova monkolekta kampanjo por Vikipedio. Oni supozas, ke la necesa monsumo por la funkciigo superas en 2006 unu milionon dausonaj dolaroj. La mondonacoj en kelkaj landoj estas impost-malpliigaj. (Oni celas en la kampanjo 500.000 usonajn dolarojn.)
decembro: Jimbo Wales skizas planojn por 2006 kun unu konstanta dungito por la vikiprojektoj kaj ŝlositaj versioj de artikoloj.
decembro: pro skandalo en la angla Vikipedio, nur tiuj rajtas krei novajn artikolojn en la angla Vikipedio, kiuj ensalutas. La skandalo: iu anonimulo en la artikolo nomisJohn SEIGENTHALER (maljuna) murdisto kaj naziisto kaj tio restis dum 4 monatoj sen korekto. Seigenthaler nomis la Vikipedion "misfarita, senrespondeca". La anonimulo malvualiĝis komence de decembro kiel Brian Chase, dungito (kaj post kelkaj tagojmaldungito) deRush Delivery. La aferon spurisDaniel BRANDT.
27-a de novembro: la Esperanto-versio atingis30.000 artikolojn
19-a de aŭgusto - 09-a de septembro: nova monkolekta kampanjo por 200.000 USD, kio povas kovri elspezojn por kvaronjaro.
11-a de junio: transpaso de la25.000-artikola limo kun komuna artikoloInkaa imperio
23-a de decembro: La Vikipedia softvaro estis ŝanĝita al versio 1.4. La korekto de internaj eraroj daŭris ĉ. 1 monaton, sed la tuta programo iĝis pli pigra, malrapidega. Tio malpliigis la nombron de kontribuoj kaj kontribuantoj.
marto-aprilo: En la MetapediaWikimedia/Meta, EsperantistojArno Lagrange kajAndre Engels estis kandidatoj por la ofico de super-administrantoj de la tuta multlingva Vikipedio kaj rezulte ambaŭ ricevis la oficon.
15-a de marto: Franclingva Vikipedio preterpasis 30 000 artikolojn, hispana 20 000, itala 8 000, ĉina 7 000. En unu monato aldoniĝis po pli ol 1000 artikoloj en la plej grandaj Vikipedioj. Jam entute estas 550 000.
23-a de februaro: Multlingva Vikipedio atingis500 000 artikolojn en pli ol 50 lingvoj. 28 lingvoj entenas pli ol 1000 artikoloj. Germana preterpasis 50 000, japana 30 000, ĉina 5 000. De unu jaro envenas ĉiutage 2000 novaj artikoloj.
2-a de februaro: Anglalingva Vikipedio atingis200 000 artikolojn.
januaro: La revuoEsperanto aperigasartikolon pri la Vikipedio en du paĝoj kaj duona.
januaro: Wikipedia estas jam trijara. Angla preterpasis 190 000, germana 45 000, japana 25 000, sveda, franca kaj pola 20 000, hispana 15 000, kataluna 5 000, ĉina 4 000. 23 lingvoj havas pli ol 1000 artikolojn.
26-a de aprilo: La Vikipedio enhavis1500 artikolojn. Ĝi estis la 4-a plej granda lingvoversio (post la angla, hispana kaj pola) kaj estis 33 vikipediistoj el 15 landoj.[6]
25-a de marto: La Vikipedio enhavis1000 artikolojn.
14-a de marto: La Vikipedio enhavis1500 paĝojn.
1-a de marto: LaUEA revuo,Esperanto, enhavas artikoleton pri la Vikipedio.