Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Vikipedio:Eble alinomendaj artikoloj/Arkivo/2023/Decembro

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Vikipedio:Alinomendaj artikoloj: Arkivo de ne plu aktivaj diskutoj, decembro 2023

 
Malnovaj diskutoj de eblealinomendaj,kunigendaj kajdisigendaj artikoloj
2004-2007
2008-2012
2013-2014
2015-2016
2017
2018
2019
2020
2021
2022
2023
2024
2025
2026


Ne plu aktivaj (decembro 2023)

[redakti fonton]

Oficistoj 2023 12 10

[redakti fonton]

Mi hazarde trovis:

Tio kompreneble estuOficistoj (aŭ ebleOficuloj). Ne ekzistas ia vorto "oficiulo".Moldur (diskuto)19:50, 10 dec. 2023 (UTC)[respondi]

Kaj plue mi nun trovas ke multaj artikoloj enhavas la fuŝaĵojn "oficiis" (anstataŭ "oficis") kaj "oficia" (anstataŭ "oficiala") k.s. Tio estas nepre korektenda. Iu radiko "ofici-" ja ne ekzistas. (En malmultaj okazoj aperas ne-esperanta, alilingva vorto "oficio" - tio ja restu.) -Moldur (diskuto)21:17, 10 dec. 2023 (UTC)[respondi]
Notu ankaŭ la artikolonOfico. Tie la vorto havas la ĝustan formon, sed malĝustan signifon - la artikolo priskribas pli "metion" ol "oficon" (eble pro iu hispanismo?). -Moldur (diskuto)21:17, 10 dec. 2023 (UTC)[respondi]
PorPor: forigo de malĝusta vortradiko "ofici'" el ĉiuj vortoj pseŭdo-esperantaj, kaj nur lasi vorton "oficio"ofˈiθjo ekz. en "oficio de gente humilde" kiam klare temas pri citaĵo el alia lingvo - mi ĝis nun trovis ĝin ĉi tie nur en hispana formo. Do klare ankaŭPorPor: ĝustigo en la du kategorioj de la vortoj "oficiuloj" al "oficistoj" (aŭ "oficialuloj"???). Mi suspektas ke mi en vivaj konversacioj fojeaŭdis la vorton "oficiuloj" kaj pensis ke mi simple nebone aŭdis duonglutitan mezan silabon de vorto "oficialuloj". Sed mi konfesas ke mi neniam hazarde renkontis vikipediajn tekstojn kiuj enhavas la fuŝaĵojn "oficiis" (anstataŭ "oficis") kaj "oficia" (anstataŭ "oficiala") - tio nur kiel pruvo ke ankaŭ post multaj jaroj en Vikipedio neniu ajn povas esti leginta ĉiujn 350 000 paĝojn, eĉ supozeble ne dekonon, negrave ĉu oni difiniĝas administranto aŭ simpla leganto kiu simple intereseiĝas pri senescepte ĉiu temo.Same por adapto:Same por adapto: Kaj ankaŭ pri la atentigo pri la artikoloOfico Moldur pravas: pri tiu paĝo eble la origina aŭtoro Kani povas trovi elturniĝon...ThomasPusch (diskuto)20:36, 11 dec. 2023 (UTC)[respondi]

Alia eblo estas uzi la vortonFunkciuloj, kiu trafe grupigas la koncernajn personojn laŭ la funkcia rolo. Amike, -Filozofo (diskuto)00:19, 12 dec. 2023 (UTC)[respondi]

Vere, "funkciulo" kaj "oficialulo" en priskribo de koncernaj personoj estas sinonimoj. Mi trovis la "pseŭdovortradikon" ofici'+esperanta finaĵo aparte en multaj paĝoj pri vortumo de retejoj "Oficia paĝo de la Eŭrovido-Kantokonkurso...". Tie sendube temas pri oficiala paĝo, ne pri funkcia aŭ funkciula paĝo (ke publike prezentata retejo funkcias, estas la memkomprenebla stato). Tial probable plej simplas ĉie aldoni la mankantan silabon "al" el la "tajperaroj" kie ĝi mankas, kiel en vortumo de retejoj "Oficiala paĝo de la Eŭrovido-Kantokonkurso...". Kaj mi tre esperas, se ĝi estas sen tajperaro en ĉiuj paĝoj pri kantokonkursoj, ke tiam poste novoluj sen bona lingvokono ne plu kopias la eraran, sed la ĝustan formon al novaj artikoloj.ThomasPusch (diskuto)09:01, 12 dec. 2023 (UTC)[respondi]
Boĵe moj. Vere bona trovo de Moldur, la fuŝaj uzoj de multaj vortoradiktoj "oficial'" kun forgesita silabo!! KompreneblePorPor: forigo de la priplorindaj tajperaroj.Aidas (diskuto)09:46, 12 dec. 2023 (UTC)[respondi]
Se ankoraŭ necesos robota ŝanĝo de lastaj misvortoj "oficiuloj" en tekstoj, tiam la ŝanĝo per ĉiuj eraraj vortoj "oficiuloj" al ĝustaj "oficialuloj" estas pli simple. Sed pri la enhavo de la supra kategorio "Oficiuloj de Unuiĝintaj Nacioj", la propono de Filofozo pri erara "oficiuloj" al ĝusta "funkciuloj" estas tute bona. Ĉar enhave oficialuloj kaj funkciuloj estas la sama, nur en vortumo kiel "Oficia [=oficiala] paĝo de la Eŭrovido-Kantokonkurso..." la blinda robota ŝanĝo de "oficia" al "funkciula" estus stranga, nenio estas kontraŭ kategorio "Oficiuloj de Unuiĝintaj Nacioj" al "Funkciuloj de Unuiĝintaj Nacioj". Ĉar ĉio delonge estis unuanime decidita, per kvar poraj voĉoj kaj neniu duba, mi nun faras la ŝanĝon de "Oficiuloj de Unuiĝintaj Nacioj" al "Funkciuloj de Unuiĝintaj Nacioj" kaj la subpaĝon, kaj tiam necesos vidi kiom da tekstaj misoj de esperanta pseŭdoradiko ofici' restos. Sed por tio eblos dungi roboton, se oni havos la aktualan superrigardon pri la situacio kaj bone defendas la hispanlingvan vorton "oficio" ofˈiθjo ekz. en "oficio de gente humilde" kiam klare temas pri citaĵo el alia lingvo.ThomasPusch (diskuto)20:10, 4 feb. 2025 (UTC)[respondi]
✔ Farite la forigo de la neekzista vorto ofici' el la nomitaj kategorioj.ThomasPusch (diskuto)20:49, 4 feb. 2025 (UTC)[respondi]

Ŝablono:Informkesto reganto → Ŝablono:Informkesto persono → Ŝablono:Informkesto gravulo 2023 12 02

[redakti fonton]

Ŝablono:Informkesto regantoŜablono:Informkesto persono. Pluraj ŝablonoj kielŜablono:Informkesto verkisto alidirektas tien. Strangas ke ekzemple la paĝoAstrid Lindgren uzas la sxablonon "Ŝablono:Informkesto reganto".Taylor 49 (diskuto)18:27, 2 dec. 2023 (UTC)[respondi]

  • PorPor: kajKomentoKomento: Vi pravas keŜablono:Informkesto persono estus pli saĝa nomo. Mi imagas ke Tlustulimu hezitis ĝeneraligi la nomon post kiam li ne uzis ĝin nur por regantoj, sed ankaŭ por verkistoj kaj eble aliaj grupoj (kvankam ŝajne ankoraŭ estas apartaj informkestoj ekzemple por papoj kaj katolikaj episkopoj, kiuj probable bezonas aliajn parametrojn ol normalaj homoj), ĉar li timis konfuzon kun la pli simpla {{informkesto homo}}. Sed keAstrid LindgrenAlbert Uderzo uzas "informkeston reganto" (kvankam oni ne tuj vidas tion en la artikolo, kie notiĝas "informkesto verkisto") estas vere iom stranga. Eble oni povus eviti konfuzon inter nova nomo "informkesto persono" kaj la plej ĝenerala "informkesto homo", se oni notus la novan nomon "informkesto gravulo". Sed se oni faras kiel ĝis nun, ke "informkesto verkisto" (kaj estonte ankaŭ "informkesto reganto") notiĝas en la artikolo, sed ili pludirektiĝas al "informkesto gravulo", tiam la nomigo de la informkesto ankaŭ netro gravas. Ĉiukaze mi proponas ŝanĝon al "Ŝablono:informkesto gravulo".ThomasPusch (diskuto)18:59, 2 dec. 2023 (UTC)[respondi]
PorPor:Ŝablono:Informkesto gravulo.Taylor 49 (diskuto)19:37, 2 dec. 2023 (UTC)[respondi]
PorPor: Ŝablono:Informkesto gravulo. Sonas tute saĝe.Aidas (diskuto)21:05, 3 dec. 2023 (UTC)[respondi]
@Tlustulimu kaj Moldur: Ĉar vi ambaŭ tiom fake kunlaboras pri informkestoj: ĉu vi subtenas la internan nomŝanĝon alŜablono:Informkesto gravulo?ThomasPusch (diskuto)20:21, 7 dec. 2023 (UTC)[respondi]

PorPor:Ŝablono:Informkesto reganto ->Ŝablono:Informkesto persono. Mi jam antaŭ jaroj intencis fari tiun alinomadon, sed tiam ne kuraĝis, kaj nur kreis alidirektilonŜablono:Informkesto persono. Sed nun kiam revenas tiu propono alinomi, mi plene subtenas tion. Ne necesas inventi plian nomon "Informkesto gravulo". - Sincere,Moldur (diskuto)05:27, 8 dec. 2023 (UTC)[respondi]

KomentoKomento: Mi estas neŭtrala inter "Ŝablono:Informkesto persono" kaj "Ŝablono:Informkesto gravulo". Sed pli bona nomo nepras.Taylor 49 (diskuto)20:02, 10 dec. 2023 (UTC)[respondi]
PorPor: Ŝanĝo al "Ŝablono:Informkesto persono" sambone kiel al "Ŝablono:Informkesto gravulo". Mi simple ne sciis ĉu la jam pli longe blua titolo "Ŝablono:Informkesto persono" ankoraŭ havus iun al mi kaŝitan funkcion, kaj tial prefere ne volis tuŝi ĝin. Se vere estas nur pura alidirektilo, tiam mi plene subtenas renversigon de la alidirektigo, deŜablono:Informkesto reganto -->>Ŝablono:Informkesto persono. Tiam ni havas du variaĵojnŜablono:Informkesto homo kajŜablono:Informkesto persono. Eble, tio estis alia ideo de mi, "informkesto gravulo" pli diferencas al"informkesto homo" ol faras la preskaŭ samaspekta "Informkesto persono". Ĵus mi vidas, ke Taylor 49 ĉi-vespere jam alinomis la ŝablonon al "informkesto gravulo". Al mi tio tute bonas, kvankam mi havas nenian intereson "batali" kun Moldur pri la ekzakta vortumo, kaj ankaŭ feliĉus kun "Ŝablono:Informkesto persono", sed kun vortumo "gravulo" eble ankoraŭ je miniatura sablero pli.@Taylor 49: Se vi alinomas paĝon aŭ ŝablono, estu tiom bonvola ĉi tie tuj noti ŝablonon {{farite}}, ĉu bone? Tiam homoj scias, ke jam eblas fini pluan diskutadon...ThomasPusch (diskuto)20:57, 11 dec. 2023 (UTC)[respondi]
✔ Farite per ŝanĝo al "informkesto gravulo" hodiaŭ je 17:28 UTC fare de Taylor 49.ThomasPusch (diskuto)21:01, 11 dec. 2023 (UTC)[respondi]
KomentoKomento: Jes mi jam elektis la nomon "Ŝablono:Informkesto gravulo" surbaze de la supra diskuto ... espereble neniu rekte kontrauxas ĝin. Laboro progresadas. Poste eblos esplori ĉu aliaj ŝablonoj estas kunfandindaj.Taylor 49 (diskuto)21:02, 11 dec. 2023 (UTC)[respondi]

Torturo dum la milito de AlĝerioTorturoj dum la milito de Alĝerio 2023 12 4

[redakti fonton]

Evidente temas pri pluraj kazoj.RG72 (diskuto)05:22, 4 dec. 2023 (UTC)[respondi]

KontraŭKontraŭ: Mi pensis ke mi jam komentis pri tiu temo antaŭ tri tagoj, sed eble mi nur intencis kaj fine fermis la komputilan fenestron sen forsendi mian noton: Mi dirus ke ambaŭ titoloj same taŭgas, kaj ke "torturoj" ne estas signifa riparo de miskompreno en uzo de "torturo". Kiam mi vidas titolon "Torturo dum la milito de Alĝerio", mia logiko tradukas tion al "Torturado dum la milito de Alĝerio", kaj ne al "unufoja tute malgranda tortureto dum la milito de Alĝerio". Mi dirus de insisto pri titoloj "Torturoj dum la milito de Alĝerio" aŭ "Torturado dum la milito de Alĝerio" estus advokataj harfendaj detaligoj, kaj proponus lasi la titolon tiel kiel ĝi estis, ankaŭ ne insisti pri nomigo "Torturo/Torturoj/Torturado dum la Alĝeria Milito de Sendependeco/alĝeria milito de sendependeco/Alĝeria Milito", ĉar la koncerna konflikto nun estas sub la titoloAlĝeria Milito de Sendependeco. Kompreneble, evidente temas pri pluraj kazoj. Sed la nuna titoloTorturo dum la milito de Alĝerio ne estas pli malbona ol ĉiuj alternativoj, sed gravas ke iu ion e-lingve verkis pri la temo (kaj kompreneble, ĉiuj alidirektiloj de la alternativaj titoloj al la teksto bonvenas). Kvankam vi pravas, ke "torturoj" nuance pli bonus... laŭ mi ni ne iĝu harfendaj en vortumoj, se ankaŭ el ekzistanta titolo oni komprenas pri kio temas.ThomasPusch (diskuto)22:33, 7 dec. 2023 (UTC)[respondi]
KontraŭKontraŭ: Pro la tialoj esprimitaj de Thomas Pusch.--kani (diskuto)23:41, 7 dec. 2023 (UTC)[respondi]
PorPor:: Torturo - estas unuopa ago. Torturado - estas longa procezo, aŭ ripeto de la sama ago. Torturoj - estas multaj agoj. Kiam mi legas "Torturo dum la milito de Alĝerio" mi klare vidas ke temo de la artikolo estas ia konkreta incidento dum la milito. Kiam mi legas "Torturoj dum la milito de Alĝerio" mi tuj vidas, ke temas pri multaj incidentoj okazintaj dum la milito. Kiam mi legas "Torturado dum la milito de Alĝerio" mi imagas ian certan grupon torturatan dum la tuta milito.VladimirPF (diskuto)09:48, 8 dec. 2023 (UTC)[respondi]
KontraŭKontraŭ: Mi ŝatas la vorton "harfenda". Laŭ mi temas pri tiaj nuancoj, ke ne indas longe diskuti pri -o aŭ -oj aŭ -ado. La vortradiko "torturo" estas drasta en titolo, maldiplomatia kaj ĉi tie tute ĝusta. Ĝi altiras intereson, ĉu kun ĉu sen aldono de -j, kaj en la teksto eblas nuancite trakti ĉu foje, plurfoje, multfoje aŭ preskaŭ daŭre oni torturis.Aidas (diskuto)09:55, 12 dec. 2023 (UTC)[respondi]
✔ decidite Bone, mi fermas la diskuton, kun rezulto ke nenio ŝanĝiĝas, kaj esperas ke RG72 kaj VladimirPF povas vivi kun la kompromiso ke mi bluigos la titolontorturoj dum la milito de Alĝerio kajtorturado dum la milito de Alĝerio per alidirektiloj. Tiel, ligante la tekston el alia artikolo, oni havas ĉiun liberecon en la alia artikolo meti internan ligilontorturoj dum la milito de Alĝerio - cetere, ĝis nun la teksto nur atingeblas el kvin aliaj paĝoj. Ĝi ne estas orfa artikolo, sed ne malhelpus se iuj pliaj internaj ligiloj atentigus pri ĝi!ThomasPusch (diskuto)09:54, 13 dec. 2023 (UTC)[respondi]
@VladimirPF: Cetere, flanka temo, mi ĵus vidis ke vi rearanĝis la referencojn en la tekstotorturo dum la milito de Alĝerio. Ĉu vi ne vidis, ke du el la referencoj jam ekde 2016 estas mortaj? Ruĝaj literoj indikas ke tie estas[rompita ligilo]: estas bone, se oni ĉiukaze rearanĝas referencojn kaj hazarde vidas tian averton, laŭeble provi ripari tiajn rompitajn ligilojn, ĉar ili ne mem ripariĝas, nur kiam iu uzanto trovas solvon. Ofte helpas malfidi ke iu roboto asertas "mi kontrolis kaj ne trovis arkivigon", ĉar kutime en la retejo archive.org tamen troveblas arkvigo, nur la roboto ne bone serĉis, sed ĉi tie vere ne estas arkivo en archive.org, en archive.is kaj ankaŭ ne en wikiwix.com, kion la franca vikio kutime uzas en tiaj kazoj. Mi tamen reserĉis la du francajn dekretojn, kiuj ekmankis en 2016, kaj riparos la ligilon. Sed mi volas alvoki ankaŭ vin kaj ĉiujn aliajn, laŭeble fari same kaj provi ripari tiajn rompitajn ligilojn, do trovi arkivigon aŭ simple meti aktualiĝintan retadreson, aŭ se ne funkcias tio, juĝi ĉu eblas simple viŝi la rompitan ligilon, se ĝi ne estis tiom esenca por kompreno de la teksto: ĉiukaze en la formo de[rompita ligilo] la eks-ligilo ne multe helpas kaj simple estas senespera alvoko ke iu helpu ĉi tie...ThomasPusch (diskuto)10:31, 13 dec. 2023 (UTC)[respondi]
Verdire, mi nur riparis la strukturon de la artikolo kaj ne atentis pri la ligiloj. Vi pravas: necesas esti pli atenta.VladimirPF (diskuto)10:59, 13 dec. 2023 (UTC)[respondi]

ZaratuŝtrismoZoroastrismo 2023 12 07

[redakti fonton]

En 2017 jam Thomas Pusch proponis tion en la diskutpaĝo de la artikolo tiel: "Mi komprenas ke la ideo el la du nomoj Zaratuŝtrismo kaj Zoroastrismo preferi la unuan variaĵon estas pli simili al la avesta vorto 𐬀𐬭𐬙𐬱𐬎𐬚𐬀𐬭𐬀𐬰 Zaraθuštra, ne la pli posta persa زرتشت‎‎ Zartoŝt kaj ankoraŭ pli posta greka Ζωροάστρης Zōroastrēs. Sed la litero "t" ĉiukaze malbone redonas la sonon "θ", kaj sume la unua variaĵo laŭ mia persona impreso signife malpli facile prononceblas ol la dua, inspirita de la greka nomformo, kiu transiris al la religia nomo en multaj nuntempaj lingvoj. Por teno de ne tro malfacila prononco, mi proponas pli subteni la variaĵon Zoroastrismo, kaj re-uzi ĝin unuavice en la teksto (komence tiel estis, nur poste iuj reformuloj ŝanĝis la titolon al Zaratuŝtrismo, sed lasis plejparton de la teksto kiel antaŭe. Kompreneble la formo Zaratuŝtrismo tre ĝustas, nepre estu en la unua teksta frazo kaj nepre estu alidirektilo, por ke oni facile venu al tiu ĉi artikolo, sed tamen la greke inspirita formo Zoroastrismo pli internacias kaj pli simplas." Ankaŭ PIV markas la nunan titolon kiel pli antikva nomo. Resume mi proponas la ŝanĝon baze sur pli facila prononco kaj plia internacieco. Oni lasu ambaŭ formojn en la redaktokomenco kaj alidirektilo. Ankaŭ restu la artikolo pri la fondinto kielZaratuŝtro, konsiderinte ties antikvecon.--kani (diskuto)23:53, 7 dec. 2023 (UTC)[respondi]

KomentoKomento: Fakte la artikolo iam nomiĝis Zoroastrismo kaj iu en 2005 alinomis, kaj malaperis nur malmultajn jarojn poste.--kani (diskuto)00:00, 8 dec. 2023 (UTC)[respondi]
Ups, mi ne imagis tian profundan abismon inter Esperanto kaj vikipedio en Esperanto!!! Mi havas PIV 2 (2002 jaro - certe ne la plej freŝa, tamen la unua en Rusio): sur paĝo 1257 estas la solvo:Zoroastrismo - doktrino de Zoroastro. Ĉia aliaj variantoj estas kontraŭleĝaj.VladimirPF (diskuto)10:38, 8 dec. 2023 (UTC)[respondi]
Ĉu tio signifas, ke vi voĉdonas por? Vi pravas pri Zoroastrismo. Tamen PIV ja agnoskasZaratuŝtro, kiu laŭ tio devus resti.kani (diskuto)10:44, 8 dec. 2023 (UTC)[respondi]
PorPor: Certe agnoskas: per speciala signo estas indikata vorto, kia "referencas al vorto, ligita kun la sama semantika kampo". Sed la vortara artikolo estas titolita "Zoroastro"VladimirPF (diskuto)11:09, 8 dec. 2023 (UTC)[respondi]
PorPor: Min Kani jam supre citis.{{{1}}}ThomasPusch (diskuto)20:19, 11 dec. 2023 (UTC)[respondi]
PorPor: reŝanĝo al vorto Zoroastrismo, post 18 plenaj jaroj, kaj laso de alidirektilo kaj mencio de la alternativa formo en la unua frazo (sed ne pli).Aidas (diskuto)09:41, 12 dec. 2023 (UTC)[respondi]
✔ Farite--kani (diskuto)23:48, 12 dec. 2023 (UTC)[respondi]

Kristnaska vespermanĝoKristnaska vespero 2023 12 12

[redakti fonton]

Nur la franca versio aludas al vespermanĝo, la aliaj multaj lingvoj aludas al la vespero aŭ la tago, ne al la manĝo, kiu ja estas kerno de la afero. Alternativo povus esti Antaŭkristnaska vespero. Fakte temas ne nur pri la manĝo: estas ankaŭ kantoj, speciala ornamado, porokazaj religiaj ceremonioj ktp. La redakto povas resti kaj nur indus kelkaj aldonoj.--kani (diskuto)23:44, 12 dec. 2023 (UTC)[respondi]

Mi vidas la vorton "vespero" centre en multaj lingvoj, en iuj - kiel la slovena, sv. Večer, en multaj aliaj slavaj lingvoj kiel la ukraina tute same, germana, hl. Abend, latva, sv. Vakars - ĝi simple nomiĝas "la vespero", nederlande krista vespero, skandinavlingve Jula vespero, hispanoj kaj katalunoj ŝajne ekfestas iom pli malfrue kaj parolas pri nokto, ankaŭ simila koncepto... Sume mi volus la vorton vespero en la nomo. La nuna teksto de Pavla tamen fakte reflektas la nunan nomon, en ĝi oni precipe raportas pri tradiciaj manĝaĵoj kaj la stomako diktis la tekston. Sed fakte vi pravas ke ne nur temas pri manĝado, sed baze pri familia kunestado. La alternativa nova propono eĉ estas je unu silabo (8) pli longa ol la antaŭa (7), sed se oni tenas la vorton vespero kaj volas esti klara por ĉiu islamano aŭ ateisto, probable nur restas tiu alternativo, aŭ rezigni pri metado de ĉiuj informoj en la titolon kaj simple kopii la vorton de ĉiuj slavoj kaj ĝermanoj, kaj nomi la vesperon simple "sankta vespero" (5). En mia lingvo, la litova, estas eĉ nur 2 silaboj, sed tiu vorto ne facile tradukeblas: tamen mi pensas ke en la vivo de homoj el landoj iel influataj de kristanaj tradicioj (kiel ekzemple ĉiuj turkoj, marokanoj kaj afganoj en Germanio kaj Svedio), la vorto estas centra en la kulturo kaj tial havas mallongan, bone kapteblan nomon. Tial la vorto "sankta vespero" eĉ estus mia favorato, kvankam ĝi ne klarigas ĉion en la titolo... 🎄Aidas (diskuto)09:13, 13 dec. 2023 (UTC)[respondi]
Jes, la litova vorto Kūčios estas tiom specifa ke ĝi eĉ havas propran vikidatuman erond:Q17050748 (eble foje indas fari ankaŭ esperantan tekston pri la apartaj kutimoj ĉi-rilate, kvankam la nuna teksto "kristnaska vespermanĝo" ja ankaŭ jam havas etan ĉapitron, relative supraĵan, pri Litovio kunigite kun Pollando kaj Ukrainio). Mia koro ankaŭ inklinus al malpli ĉionklariga "marka nomo" "sankta vespero" (5 silaboj), sed "antaŭkristnaska vespero" (pezaj 8 silaboj) ankaŭ tolereblus, kaj alternativo estus rezigni pri unu informero kaj pri du silaboj kaj nomi la vesperon nurkristnaska vespero (6 silaboj, komparuchristmas eve, kerstavond aŭ la skandinavajn lingvojn). Cetere mi envias tiujn kiuj de poŝtelefonoj kontribuas al vikipediaj diskutoj kaj eĉ sukcesas ornami ilin per kristnaskaj arboj - mi ĉe mia enua komputila klavaro eĉ ne scias kiun kombinon mi devus enmeti por akiri tian dekoran bildeton...ThomasPusch (diskuto)09:44, 13 dec. 2023 (UTC)[respondi]
PorPor: kristnaska vespero.Aidas (diskuto)19:10, 14 dec. 2023 (UTC)[respondi]
Ĉar mi ankoraŭ ne metis verdan bulon al mia antaŭa noto: Mi estusPorPor: kristnaska vespero, kvankam malpli ekzaktega, sed por tia vorto gravas ke ni ne havu pezajn 8 silabojn. "Antaŭkristnaska vespero" estas jam perfekta klarigo kiel el la unua frazo, kiel "En Litovio,Kūčios estas la antaŭkristnaska vespero".ThomasPusch (diskuto)10:55, 15 dec. 2023 (UTC)[respondi]
✔ Farite--kani (diskuto)12:11, 16 dec. 2023 (UTC)[respondi]
KomentoKomento: Mi ĵus ankoraŭ metis alidirektilojn de la alternative diskutitaj titoloj "sankta vespero" kaj "antaŭkristnaska vespero" al la nova titolo. Alidirektiloj en tiaj kazoj ĉiam bonvenas.ThomasPusch (diskuto)01:37, 19 dec. 2023 (UTC)[respondi]

Kategorio:Energetiko -> Kategorio:Energia industrio 2023 12 14

[redakti fonton]

Kategorio:Energetiko ->Kategorio:Energia industrio. "energetiko" estas malofta obskura vorto. La kato estas per WikiData ligita al temoEnergia industrio.Taylor 49 (diskuto)19:29, 14 dec. 2023 (UTC)[respondi]

PorPor: Sonas saĝe.ThomasPusch (diskuto)10:52, 15 dec. 2023 (UTC)[respondi]
PorPor: Ankaŭ mi ne vidas kialon ne uzi klaran esprimon. Amike, -Filozofo (diskuto)19:43, 16 dec. 2023 (UTC)[respondi]
PorPor:Aidas (diskuto)19:16, 19 dec. 2023 (UTC)[respondi]

✔ Farite kun kvar poraj voĉoj kaj neniu kontraŭa.@Taylor 49: Ĉar vi estis la iniciatinto de la alinomigo kaj havas roboton: ĉu vi povas movi la subkategoriojn al la nova nomo?ThomasPusch 2023-12-19

✔ Farite@ThomasPusch: bv forigu la katonKategorio:Energetiko.Taylor 49 (diskuto)20:37, 19 dec. 2023 (UTC)[respondi]
✔ Farite la malnova kategorio estas for.ThomasPusch (diskuto)09:55, 20 dec. 2023 (UTC)[respondi]

PriŜablono:Alinomu 2023 12 17

[redakti fonton]

La ŝablono rekomendata por afiŝo en artikoloj, kies eventuala alinomado estas diskutata, defaŭlte produktas la jenan tekston: "Oni proponas alinomi la artikolon «A» al «B». Se vi konsentas aŭ kontraŭas la proponon, bonvolu skribi viajn argumentojn sur la diskutan paĝon." Ĉu ne estus pli bone, se ĝi ĉiam rekomendus skribi argumentojn ĉi tie ĉe Alinomendaj Artikoloj?Arbarulo (diskuto)21:55, 17 dec. 2023 (UTC)[respondi]

PorPor:Taylor 49 (diskuto)16:16, 18 dec. 2023 (UTC)[respondi]
KomentoKomento: Mi ĵus draste plibonigis la ŝablonon, solvante plurajn problemojn. Interalie nun ĝi ligas ĉiam al "Vikipedio:Alinomendaj artikoloj", distingas interKategorio:Alinomendaj paĝoj kajKategorio:Alinomitaj paĝoj, montras pli utilajn tekstojn, kaj enhavas plenan memteston.Taylor 49 (diskuto)19:06, 18 dec. 2023 (UTC)[respondi]
PorPor:ThomasPusch (diskuto)01:32, 19 dec. 2023 (UTC)[respondi]
PorPor: Bone!Aidas (diskuto)19:16, 19 dec. 2023 (UTC)[respondi]
Dankon!Arbarulo (diskuto)15:09, 31 dec. 2023 (UTC)[respondi]

"Rus-ukraina milito (de 2014)" -> "Konflikto inter Ruslando kaj Ukrainlando (ekde 2014)" ->Konflikto inter Rusio kaj Ukrainio ekde 2014 2023 12 19

[redakti fonton]

"Rus-ukraina milito (de 2014)" -> "Konflikto inter Ruslando kaj Ukrainlando (ekde 2014)" ->Konflikto inter Rusio kaj Ukrainio ekde 2014La formo "rus-" strangas. Krom tio evidenta milito estiĝis nur dum jaro 2022, do la vorto "konflikto" pli taŭgas.Taylor 49 (diskuto)17:34, 19 dec. 2023 (UTC)[respondi]

Por konflikto, sed fortekontraŭ vorto "Ukrainlando". En iu diskuto Thomas dum la lastaj semajnoj indikis la historion de la vorto "Svislando", kiun Edmond Privat tre reklamis en la unua kvarono de la 20-a jarcento kaj sukcesis akceptigi kaj vaste ekuzigi en la landa movado mem kaj en tuta Esperantujo. Thomas substrekis ke tiu kazo ne povas esti modelo nun laŭplaĉe krei trian formon de landnomo, apud la kutima finajo -io de la 20-a jarcento kaj la tute tradicia modelo -ujo (por kestoj, siteloj, arboj kaj landoj) de la 19-a jarcento. Por la formo Ruslando estus referenco de tia tria landnomo en PIV, sed por Ukrainlando ne, "Ruslando" tamen estas tre malmulte uzata vorto, jam pro simetrio de la du landoj ne bonus ĉi tie, kaj por ŝtatonomo "Ukrainlando" tute mankas referenco de "vasta uzo en praktiko". Kompreneble, ne estas gramatika eraro kunglui iujn ajn substantivojn, ankaŭ Brazillando (la lando Brazilo), Usonfederacio, Germanrespubliko aŭ Estonŝtato eblus - sed ĉiu konsentus ke tiuj impulsaj kreaĵoj de la 19-a de decembro 2023 aspektus ridindaj kaj neniam viditaj. Doporpor titolo "Konflikto inter Rusio kaj Ukrainio ekde 2014".Aidas (diskuto)19:10, 19 dec. 2023 (UTC)[respondi]
PorPor: titolo "Konflikto inter Rusio kaj Ukrainio ekde 2014" ĉu kun ĉe sen krampoj, laŭ la argumentado de Aidas.ThomasPusch (diskuto)09:54, 20 dec. 2023 (UTC)[respondi]
PorPor: titolo "Konflikto inter Rusio kaj Ukrainio ekde 2014" ĉu kun ĉe sen krampoj, laŭ la argumentado de Aidas. Sed ĉefe por aliĝi al plimulto. Persone mi preferus Rus-ukraina konflikto ekde 2014, ĉar ne temas nur pri Rusio, sed ankaŭ kaj ĉefe pri rus-ukrainiaj loĝantaroj. Tamen mi komprenas, ke tiu afero povus rezulti en senfina kaĉa diskuto.--kani (diskuto)11:04, 20 dec. 2023 (UTC)[respondi]
Rigardu kion deklaras NPIV: paĝo 1197 Ukrain-io, -ujo, tamen en ekzemplo estas uzata Ukrainio. Nek ia Ukrainlando estas uzata en NPIV. Do, mi estasPorPor: "Konflikto inter Rusio kaj Ukrainio (ekde 2014)".VladimirPF (diskuto)12:56, 20 dec. 2023 (UTC)[respondi]
✔ Farite--kani (diskuto)11:32, 22 dec. 2023 (UTC)[respondi]

Luganska provinco →Luhanska provinco 2023 12 19

[redakti fonton]

Luganska provinco estas certa rusismo, kaj la titolo estas taŭga por artikolo Luganska oblasto - regiono de Sovata Unio. Por regiono de Ukrainio pli taŭga estas titolo Luhanska provinco, des pli, estas altnivela fonto "Granda Esperanta-ukraina vortaro", kie estas uzata formo "Luhanska".
@ThomasPusch kolego, vi en 2014 jaro eldiris opinion pri la tmo: kion vi povas diri nun?VladimirPF (diskuto)12:26, 19 dec. 2023 (UTC)[respondi]

Kiam mi kreis la tekstojn pri provincoj de Ukrainio en 2006, mia kvalifiko krom koni Esperanton estis bone koni la mezepokan historion de Litovio, kiu tiam etentiĝis ĝis pli-malpli Odeso kaj la bordo de la nigra maro. Mi konsciis pri tio ke ĉie en Ukrainio oni malplimulte ankaŭ parolas la rusan, kaj ke necesas konsideri ambaŭ lingvojn, se ie historie estis pli granda juda aŭ pola urbanaro ankaŭ la hebrean/jidan kaj polan, loke en Krimeo la krime-tartaran, kaj estis tiom naiva ke mi kreis la tekston per la nomo "Luganska". Nur post preskaŭ jaro al mi klaris, ke la litero г nur en la rusa latinliteriĝas per "g", sed ukraine per "h", kaj ĝustigis mian eraron, movante la paĝon al formo "Luhanska". Kiam en 2014 fortiĝis la lukto inter Rusio kaj Ukrainio pri la regiono, kaj Kani renomis la titolon al la formo "Luganska", mi ne entuziasmis kaj ne konsentis pri tio, ĉar laŭ la tiutempa situacio la regiono de 1990 kaj 2014 klare estis integra parto de Ukrainio kaj la nomo devus resti "Luhanska", almenaŭ ĝis UN kaj la plejparto de ŝtataj registaroj agnoskas transdonon de granda parto de orienta Ukrainio al Rusio aŭ plene agnoskas nova(j)n respubliko(j)n tie. Sed mi ne volis enmiksiĝi en la naciismajn kaj geopolitikajn kverelojn kaj ne dispute luktis por mia starpunkto, despli ke mi ne havis skribajn referencojn. Tamen mi daŭre konvinkiĝas ke la teritorio daŭre de la plej multaj ŝtatoj kaj interŝtataj instancoj konsideriĝas parto de Ukrainio, kaj daŭre pensas ke ĝi devus havi formon "Luhanska" en la titolo, kaj la alternativan formon "Luganska" kun klarigo aldone en la unua frazo. Se iu vikipediisto havas la Grandan EO-UA-vortaron (el la propono mi konjektas ke VladimirPF havas ĝin), mi petas pri simpla indiko, en kiu paĝo (en la eldono de 2010, ĉu?) estas la e-a vorto "Luhansko" en tiu vortaro, tiam kun tiu konvinka referenco la nomigo al "Luhanska provinco" ne estus problemo. Krome mi ĵus jam alŝutis al ni kovrilpaĝon de la vortaro, provizore por la tekstojEsperanto en Ukrainio kajListo de Esperanto-vortaroj: mi scias ke en la ukraina vikipedio estas solida artikolo pri la vortaro - indus ke ankaŭ ni kreu tian vortaron, kun modela helpo de la ukraina teksto. Do, kun la referenco de la granda vortaro mi estasPorPor: nomigoLuhanska provinco.ThomasPusch (diskuto)15:32, 19 dec. 2023 (UTC)[respondi]
Se troveblas aktuala vortara referenco,PorPor: Luhanska provinco.Aidas (diskuto)18:33, 19 dec. 2023 (UTC)[respondi]
Ve, mi ne havas la vortaron. Tamen mi penas serĉi posedanton de la vortaro. Mi jam demandis kelkajn ukriniajn esperantistojn, sed ili ne interesiĝas pri vortaroj. Mi daŭre serĉas. Bedaŭrinde mia amiko, kiu certe povus solvi la problemon, nun militas, lia familio estas evakuita el Ukrainio. Sed mi ne lasas miajn penojn.VladimirPF (diskuto)12:48, 20 dec. 2023 (UTC)[respondi]
Bone, tiam la temo ankoraŭ iom pendos. Iu devos havi la vortaron. Ne povas esti ke senescepte ĉiuj ekzempleroj detruiĝis en la bombado.ThomasPusch (diskuto)22:37, 22 dec. 2023 (UTC)[respondi]
Ĉu vere daŭre neniu vikipediisto havas aliron al laGranda Esperanta-ukraina vortaro de V. Pacjurko? 😐Aidas (diskuto)11:48, 22 jan. 2024 (UTC)[respondi]
Mi ne sukcesis trovi la posedantojn.VladimirPF (diskuto)12:31, 22 jan. 2024 (UTC)[respondi]
Do, mi trovis la vortaron. Jen kio estas pri la temo:
Luhansk||o геогр. н., м. Луганськ (Україна); (l)~a луганський; (l)~an/o луганець, луганчанин, мешканець / житель Луганська.
Kaj aparte:
Luhansk/o provincocentro en la orienta parto de Ukrainio (48˚34’N, 39˚20’E).VladimirPF (diskuto)19:57, 2 feb. 2024 (UTC)[respondi]
(mi faris ŝablonon por la vortaro:Ŝablono:Libroj:Granda Esperanta-ukraina vortaro de Pacjurko - bv uzi laŭ via plaĉoVladimirPF (diskuto)14:45, 3 feb. 2024 (UTC)[respondi]

✔ Farite kun tri poraj voĉdonoj, post kiam estas la bezonata referencoThomasPusch (diskuto)23:00, 2 mar. 2024 (UTC)[respondi]

Kategorio:Romancaj filmoj -> Kategorio:Amaferaj filmoj 2023 12 22

[redakti fonton]

La vortoromanco en PIV havas nur aliajn teknikajn signifojn kaj la ideo temas pri amaferoj. Alternativo estus Kategorio:Romantikaj filmoj, sed ankaŭ tiu havas pli specifajn konotaciojn, kiuj eble kongruas kun kelkaj el la listigitaj filmoj (eble la plej dramaj) dum tute ne kun la plej komediaj.--kani (diskuto)11:36, 22 dec. 2023 (UTC)[respondi]

PorPor: Sendube la vorto "romanco" ĉi tie tute misas. Nenio kontraŭ "Amaferaj"...ThomasPusch (diskuto)22:34, 22 dec. 2023 (UTC)[respondi]
PorPor: alinomigo al "Kategorio:Amaferaj filmoj" aŭ simile. Kontraŭ "Romanco" kaj kontraŭ "Romantiko".Taylor 49 (diskuto)22:55, 22 dec. 2023 (UTC)[respondi]
PorPor: "amaferaj filmoj"Aidas (diskuto)21:56, 25 dec. 2023 (UTC)[respondi]
KomentoKomento: Ĉe kategorioj, ĉu sufiĉas alinomado aŭ poste oni devas unu post unu artikolo reredakti. Temas pri 88 filmoj. Ĉu funkcias roboto? Kiel fari?--kani (diskuto)23:50, 27 dec. 2023 (UTC)[respondi]
Certe "romancaj" ne taŭgas, kaj "romantikaj" ne multe pli. "Amaferaj filmoj" ne estas malbona, sed ĉu ni ne povus diri simple "Amfilmoj" (paralele al "amromanoj")?Arbarulo (diskuto)16:37, 31 dec. 2023 (UTC)[respondi]
KomentoKomento: Necesas robotatako. La enhavo ne transsaltas auxtomate.Taylor 49 (diskuto)03:16, 1 jan. 2024 (UTC)[respondi]
KomentoKomento: Pri la komento fare de Arbarulo, mi plue preferasAmaferaj filmoj, en la senco ke eble ĉe romanoj ja temo estas pli pure amo, dum en filmoj ofte temas pri komplikaj intrigoj, plia diverseco kaj ne ĝuste amo, sed amrilataj historioj, aferoj. Pri la respondo de Taylor 49, kiu pretas roboti?: mi povas alinomi, sed ne roboti.--kani (diskuto)19:44, 1 jan. 2024 (UTC)[respondi]
KomentoKomento: La kato nomiĝasKategorio:Amaferaj filmoj nun.Kategorio:Romantikaj filmoj estas tuj forigenda.Kategorio:Romancaj filmoj estas forigenda post malplenigo.Taylor 49 (diskuto)00:45, 6 jan. 2024 (UTC)[respondi]
✔ Farite ((plejparte) La katoKategorio:Romancaj filmoj estas tuj forigenda. @User:Kani: PIV.Taylor 49 (diskuto)01:35, 6 jan. 2024 (UTC)[respondi]
✔ Farite kaj dankon.kani (diskuto)01:41, 6 jan. 2024 (UTC)[respondi]

Super-TeroSupertero 2023 12 28

[redakti fonton]

1. laŭ NPIVSuper estas:


III -
Pref. esprimanta:
1 Fizikan plialtecon, ⁓an pozicion aŭ rolon: ⁓elstari, ⁓pendi, ⁓signo; la urbon ⁓staras monteto; ⁓intendanto; li portas rozokoloran ⁓veston Z; ⁓tuto.

2. uzado deTero signifas ian konkretan Teron, sed supertero estas astronomia termino, kiu signifas klason de astroj: firmaj planedoj rimarkeble pli grandaj ol la Tero.VladimirPF (diskuto)10:51, 28 dec. 2023 (UTC)[respondi]

KomentoKomento: La vorto "Super-Tero" kiel tutaĵo celas klason de astroj, sed la elemento "Ter-" en ĝi celas nian konkretan Teron, ĉar (kiel vi klarigis), oni difinas la klason relative al ĉi tiu specifa planedo. Tio ne necesigas majusklon en "Super-Tero", sed ja pravigas ĝin.Arbarulo (diskuto)16:43, 31 dec. 2023 (UTC)[respondi]
PorPor: Jes, ambaŭ formoj same ĝustas, sed por akcenti ke temas pri fiksa terminoSupertero, eĉ pozitivas rezigni pri dividostreko kaj majusklo meze de vorto.ThomasPusch (diskuto)11:28, 22 jan. 2024 (UTC)[respondi]
PorPor:Aidas (diskuto)11:43, 22 jan. 2024 (UTC)[respondi]
Ĝenerale ĉiuj kvar diskutintoj konsentas ke ambaŭ formoj ĝustas, sed almenaŭ tri el ili klare esprimis preferon de la variaĵoSupertero. La kvaran, diplomatian voĉon de Arbarulo mi komprenas kiel konfirmon de "ambaŭ formoj ĝustas", Do li ne kontraŭas iun ajn formon. Tiel fakte eblas fini la diskuton. Mi scias ke fermi diskuteton ankaŭ mi aŭ iu ajn neadministranto povas, sed pro komforto mi petus ke Thomas aŭ alia admin. fermu ĝin.Aidas (diskuto)07:29, 3 mar. 2024 (UTC)[respondi]
Bone,✔ Farite kun tri resp. kvar voĉoj, ŝanĝita la artikolo kaj kategorio, kaj la paĝoj kiuj estas en la katategorio.ThomasPusch (diskuto)12:07, 3 mar. 2024 (UTC) [arkiviginda post proksimume semajno][respondi]

Spaco kaj Kosmo 2023 12 31

[redakti fonton]

Mi starigas la demandon nun pro komento ĉeDiskuto:Komitato pri Spaca Esplorado, sed se estos diskuto, ĝi vere devos esti pli vastatema. Ĉu ni volas diskuti pri eventuala unueca uzado de la vortoj "spaco" kaj "kosmo", kiam ni parolas pri la esplorobjekto de astronomoj, agentejoj kiaj NASA kaj ESA, ktp.?

La nuna artikolo pri la baza temo titoliĝasEkstertero. La artikolo mem ne uzas tiun vorton, sed komenciĝas "Kosma spaco, ofte mallongigita alspaco . . .".

Laŭ mia impreso oni uzas ambaŭ radikojn en Esperanto en diversaj kombinoj, unu kun la alia kaj ankaŭ kun aliaj radikoj, ne tre konsekvence. Ĉe ambaŭ radikoj la uzo estigas dusencecon, kiu povas ĝeni, ĉar la propra senco estas alia (laŭ PIV, spaco estas "unu el la du necesaj universalaj kategorioj de la homa menso (la alia estas la tempo) . . ." kaj kosmo estas "la universo, rigardata kiel unu ordigita tuto").

Tamen laŭ mi la malklareco ne estas kulpo de la lingvo aŭ de la lingvaĵo, sed apartenas al la koncepto. (Praktike oni foje volas diri pli-malpli "la partoj de la universo, kiujn ne okupas sufiĉe granda korpo", kie la difino de "sufiĉe granda" varias laŭ la kunteksto; foje "la universo", ne rigardante la Teron aŭ alian astron kiel apartan aŭ specialan). Do mia preferata solvo estus ne provi unuecigi, sed lasi la aferon, kiel ĝis nun, al la unuopaj redaktantoj. Mia persona praktiko estus traduki laŭvorte la nomojn de organizaĵoj (kiel "Komitato pri Spaca Esplorado"); uzi esprimojn kiel "kosma spaco", "interplaneda spaco", "interastra spaco", "ekstertera spaco", ktp. kiam mi intencas paroli pri tio, kio estas inter astroj, aŭ tra kio ili moviĝas; aŭ skribi "kosmo" aŭ "universo" kiam mi vere celas la tutan kosmon/universon.Arbarulo (diskuto)16:16, 31 dec. 2023 (UTC)[respondi]

Certe devas esti "Komitato pri Kosma esplorado", ĉar "spaco" estas pli vasta nocio inkluzivanta diversajn spacojn (akva spaco, kelkaj matematikaj spacoj, komunuma spaco kaj inter ili kosma spaco).VladimirPF (diskuto)22:20, 31 dec. 2023 (UTC)[respondi]
PorPor: Komitato pri Kosma Esplorado. Kaj ĝenerale por tendenco al uzado ĉefe de kosmo anstataŭ spaco.--kani (diskuto)19:48, 1 jan. 2024 (UTC)[respondi]
Repensante la aferon, mi estas konvinkita, almenaŭ pri ekstremaj ekzemploj kielKomitato pri Spaca Esplorado (kiu efektive ne esploras nur la spacon inter astroj, sed ankaŭ la astrojn mem). Do,
✔ Farite alKomitato pri Kosma Esplorado.Arbarulo (diskuto)01:24, 3 jan. 2024 (UTC)[respondi]
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Vikipedio:Eble_alinomendaj_artikoloj/Arkivo/2023/Decembro&oldid=9107905"
Kategorio:
Kaŝita kategorio:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp